Tre malfermita tago okazis en Roterdamo

Foto: Stefan MacGill

Sesdeko da vizitantoj la 26an de novembro alvenis el pluraj landoj por la 45a Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo, el Nederlando, Belgio, Germanio, Hungario, Kroatio, Pollando, Luksemburgio kaj Svislando.

Bonvenigon donis la nova Ĝenerala Direktoro, Veronika Poór; sekvis la tradicia prezento de novaj eldonaĵoj ĵus aperintaj en la Libroservo de UEA fare de ĝia multjara prizorganto Ionel Oneţ. Ekde la dekunua horo tra dek minutoj la asocia vicprezidanto skizis la celojn kaj trajtojn de la nuna Jaro de la Lernanto, komuna projekto de UEA kaj ILEI – Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj. La temoj de la Jaro estis traktitaj en plia detalo de aliaj kontribuantoj al la Tago. Prezentitaj estis la seso da eventoj, kiuj jam traktis la Jaron, kaj la dekduo, kiuj ankoraŭ traktos ĝin ĝis la fermo en Seulo en la sekva Universala Kongreso – tiuj okazos en ĉiuj kontinentoj de la mondo – sendepende ĉu vi opinias, ke la mondo havas 5 aŭ 6 kontinentojn.

Defioj por ILEI unuavice pro la Jaro de la Lernanto

Jen la temo de la prezidanto de ILEI, Mirejo Grosjean. Defio estas reeldoni la Manlibron pri Instruado; kunlaboros Katalin Kováts, Germain Pirlot kaj Ronald Glossop. Temos pri la kvara eldono de tiu daŭre populara verko, kiu jam antaŭ dudeko da jaroj estis komune verkita, ĉefe per reta kunlaboro – rara fenomeno tiutempe.

Defio estas fortigi la rilatojn kun Unesko, kiu postulas kapablon funkcii en iliaj ĉefaj komuniklingvoj. Mirejo rakontis pri la vojaĝoj ĵusaj al Ĉinio kaj Nepalo. Defio en 2017 por UEA kaj ILEI kunlabore estos AMO-LIMA en 25-28 majo en Les Brenets, vilaĝo tiom ekstreme okcidente en Svislando, ke multaj tranoktos en la apuda franca vilaĝo Villers-le-Lac, kaj ĉiutage promenos en Svislandon por la programo. La seminarifina festmanĝo okazos en Francio, kiel ankaŭ la disdonado de diplomoj. Tio gravos pro grupoj de danoj, kiuj partoprenos pere de eŭrope subvenciata projekto kiu ligas i.a. Francion kaj Danion, sed ne Svislandon.

ILEI proponas komunan legadon de poemo Je kies nomo de Tibor Sekelj, el lia Libro Kolektanto de Ĉielarkoj. Oni rekomendis al la partoprenantoj aĉeti la libron en la Libroservo de UEA je kosto de €12 – nemulta por libro kun bonkvalitaj enhavo kaj aspekto. La projekto ricevis raporton en EKO 2016-32, sed la poemo ne povis esti alkroĉita pro manko de permesoj. Intertempe konsentis la eldoninto, Edistudio, kaj la heredantoj de Tibor Sekelj, do la poemo aperos kiel PDF alkroĉita al baldaŭa komuniko.

Demandaj, klarigaj kaj respondaj ebloj pri statutŝanĝoj

30-minutan sesion gvidis Veronika Poór, pri la ŝanĝoj, kiuj nune trairas ĜeneralanVoĉdonon. Starigitaj estis multaj demandoj, nemire, ĉar la lasta ĝenerala voĉdono okazis fine de 1979, komence de 1980. Pri la nuna voĉdono oni povas nur anonci, ke alvenis inter 700 kaj mil kovertoj, sed ne eblas scii la nombron da enaj voĉoj. La voĉdonado finiĝos je la 15a de decembro 2016. Ene de landa aŭ faka asocio, oni aplikas la postulojn de ilia statuto, aŭ manke de tio, mem decidas, kiom vaste ili konsultadu. La kunsido aŭdis raportojn, kiel en iuj landoj oni atingis rezulton. Venis demando, kiel varbi inter la nevoĉdonintaj individuaj membroj ene de sia lando.

La posttagmezo

Plenŝtopitan salonon atendis Chuck Smith kiam li post la tagmeza paŭzo faris prezentaĵon kun la titolo ‘Evoluo de E-lernado kaj –komunumo ekde 2000 en la interreto.’ Evidente, ankaŭ tiu temo rilatas rekte al la Jaro de la Lernanto, la ĉeftemo de la 45a Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA. Disdonita folio emfazis la longtempan agadon de la prezentanto en la kampo kaj helpas komprenigi la ĉenon da eventoj, kiuj kulminis en la nunaj projektoj: Duolingo kaj Amikumu. Jen tiu listigo: 2000 Vikipedio (en Esperanto), 2002 Edukado.net kaj Lernu.net, 2007 Komputeko, 2011 Muzaiko, 2012 Vortaro.net kaj Google Translate (malfermo al Esperanto), 2015 Evildea (filmetoj), Duolingvo (angla-Esperanto), Telegramo (rapidkomunikilo), 2016 Nova Lernu, Stack Exchange (retejo por demandoj kaj respondoj en la angla aŭ Esperanto), Duolingo (hispana-Esperanto, nun en publike alirebla testo-fazo) kaj 2017 Amikumu (trovprogramo kun geografia konscio – trovu per poŝtelefono homojn en via apudeco, kiuj dividas kun vi la kapablon paroli difinitan lingvon). Informoj pri tiu plej nova projekto, subtenata de UEA, troviĝas ĉe amikumu.com aŭ amikumu.com/ks, facebook.com/amikumuapp kaj en Twitter ĉe @amikumu. La ĵusa monkolekta kampanjo por la programo arigis en mallonga tempo sumon de 26 mil eŭroj. Planoj estas, ke la servo (nun praktike dulingva) funkciu multlingve kaj poste eĉ por ligi homojn kun samaj interesoj kaj lingvoj.

Pri la aktuala temo ‘Afrika-Eŭropa Junulara Kapabligo: por kunhavigi ideojn kaj spertojn de afrikaj kaj eŭropaj esperantistoj’ prezentis Pierre Vittet, volontulo de TEJO en la CO. Li rakontis pri sukcesa renkontiĝo en Benino (vidu la kovrilon kaj artikolon de la oktobra numero de la revuo Esperanto. La projekto havas eksteran financadon kaj tial povas enhavi kvar renkontiĝojn, du en Afriko, du en Eŭropo. Grava celo de la projekto estas prepari la vojon por la Internacia Junulara Kongreso (IJK) en Afriko en 2017.

Pri la ĵus renovigita (kaj renovigata) retejo prezentis Judith Meyer. Sekve de konkurso la celo estas doni al la mondo pli trafan multlingvan informejon pri lingva justeco kaj la ebloj de Esperanto. Jam la alteriga paĝo estas pli alloga – kun instigaj bildo, slogano kaj baza teksto; ĝis nun tiu paĝo proponis nur liston de retligoj, sen klarigoj pri la celo de la diversaj paĝoj. Klare la multlingvigo de la paĝaro daŭros, sed donas al varbemuloj abundajn eblojn kontribui praktike al la projekto.

Seminario pri Informado – aktuala temo por ni

Judith Mayer prezentis denove en la dimanĉa programo, nome seminario pri informado, pretigita ĝuste por tiuj personoj, kiuj preferis resti tra la tuta semajnfino. Tiam ŝi skizis kiel transformi la aliron al la pretigo de retaj komunikoj por altigi la eblojn de ‘virusa disvastigo’. Alia referanto estis la anekdotriĉa Mirejo Grosjean. Seminarianoj havis okazon diskuti engrupe kaj reraporti pere de gluslipetoj, grupigotaj sur tabulo.

Entute okazis inspiraj kaj laborigaj tago kaj semajnfino, pro la zorga elekto de gvidantoj kaj temoj, diversaĝa kaj engaĝita partoprenantaro kaj ebloj por interaktivado.

Stefan MacGill
Vicprezidanto de UEA

Fonto: Estraraj Komunikoj EKO 2016-34, 35.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

1 respondo al Tre malfermita tago okazis en Roterdamo1

  1. Goshka diras:

    Dankon pro raporto, cxar mi povas imagi kio okazis, se mi ne povis bedaurinde partopreni malgrau emo. Unu atentigo: cxi tie: “Pri la ĵus renovigita (kaj renovigata) retejo prezentis Judith Meyer.” Ne kompreneblas pri kiu retejo temas(?), antaua tekstaro traktas pri io alia.

Respondi