Konkurso por paĝaro pri Zamenhof

ZamenhofUEA lanĉas konkurson por kreado de paĝaro pri Zamenhof okaze de la Zamenhof-Jaro, kiu okazos en 2017. Se vi fakas pri retejo-kreado, prezentu vian proponon por krei retejon pri Zamenhof.

Kion?

La nova retejo enhavu detalan kaj allogan prezenton pri la vivo, verkoj, fotoj, filmetoj, citaĵoj kaj idearo de Zamenhof.

La retejo celas enkadriĝi en la iniciatoj rilataj al la Zamenhof-Jaro, sed ankaŭ esti uzebla post 2017 kiel ĉefa informejo pri Zamenhof. Tial, ni antaŭvidas ke post la lanĉo de la retejo la laboroj daŭros la tutan jaron, sekvantan la okazaĵojn rilate al la Zamenhof-Jaro.

Kia ĝi estu?

  1. La strukturo estu tia, ke:
    1. ĝi povu mem rekoni la lingvan preferon de la uzanto, kaj montri la retejon tuj en tiu lingvo
    2. ĝi devas doni eblon havi pli ol 50 diversajn lingvoversiojn.
  2. Rilate al la aspekto, ni konsideros:
    1. la ĝeneralan belecon kaj agrablecon
    2. la implicitajn mesaĝojn: moderneco, diverseco, amikeco
  3. La informoj en la retejo estu:
    1. bone organizitaj
    2. allogaj, detalaj – ja ni celas ĝin kiel ĉefan informejon pri Zamenhof
    3. diversaj (filmetoj, fotoj, tekstoj)
  4. La administrado estu:
    1. farebla por ne-komputilistoj
    2. facile ĝisdatigebla (ni atentu pri sekureco)
    3. diversaj homoj devas havi la eblon havi diversajn administrajn rajtojn
    4. facile tradukebla
  5. La retejo estu optimumigita por serĉiloj:
    1. la ligiloj kaj enhavo devus esti kompreneblaj de robotoj

Pri tekniko:

La retejo devos baze funkcii per PHP (kongruante kun versio 5.6) ĉar ĝi devus funkcii sur la serviloj de UEA.

Se la retejo uzas Drupal, prefere uzu 8.1.x

Se la retejo uzas WordPress, prefere uzu 4.6.x

Se la retejo uzas Joomla, prefere uzu 3.6.x

Se la retejo uzas symfony, prefere uzu 2.7.x

Se vi havas dubojn pri la kongrueco kun niaj serviloj, ne hezitu demandi.

Reguloj:

La limdato por prezenti vian proponon estas la 12a de decembro je la 14a horo laŭ la horzono de la Centra Oficejo, en Roterdamo. Por kandidatiĝi, bonvolu sendi bazan grafikan ideon kaj planon pri la strukturo de la retejo.

La Estraro de UEA decidos pri la gajninta propono.

La gajninto de la konkurso devos liveri la retejon plene funkcianta,
adaptita al la petoj de la Estraro, kaj preta por ricevi nacilingvajn
versiojn ene de 30 tagoj post la anonco de la gajninto

Por pliaj informoj, se vi havas demandojn aŭ por sendi vian proponon skribu al zamenhofjaro100@gmail.com.

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2016, №654.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi