Nova androida versio de PReVo

Kio estas PReVo? PReVo estas portebla versio de la libera, Esperanta “Reta Vortaro” (Re-Vo) por androido, t. e. por tabulkomputiloj kaj poŝtelefonoj.

Ĝi estas uzebla sen retkonekto kaj ĝi estas rapide serĉebla per la klavaro.

PReVo estas libera kaj senpaga programo. La aktuala versio estas 0.14. PRevo estas havebla el Google Play, aŭ vi povas elŝuti ĝin rekte ĉe http://busydoingnothing.co.uk/prevo/

La androidan version prizorgas Neil Roberts, kontaktebla retpoŝte: bpeeluk@yahoo.co.uk.

Fonto: Ret-Info / Lingvo-Studio

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi