Decembro 2016: Jubileoj, memordatoj, festoj


1. Monda kontraŭaidosa tago.

Antaŭ 300 jaroj naskiĝis Étienne Maurice Falconet (1716-91), franca skulptisto, kreinto de la monumento La Bronza Rajdanto en Peterburgo.
La Bronza Rajdanto
4. Antaŭ 225 jaroj (1791) ekaperis la plej malnova dimanĉa gazeto The Observer (Britio).

Mozarto5. Antaŭ 75 jaroj (1941) apud Moskvo komenciĝis kontraŭofensivo de la Sovetunia armeo kontraŭ Germanio kaj ties satelitoj.

Antaŭ 225 jaroj mortis Mozarto (1756-91), komponisto kaj virtuoza muzikisto.

6. Antaŭ 275 jaroj (1741) per ŝtatrenverso estis detronigita la nekronita bebo-imperiestro Ivano IV de Ruslando; Elizabeto (filino de Petro la Granda) iĝis imperiestrino de Ruslando.

7. Antaŭ 75 jaroj (1941) Japanio surprizatakis la usonan armean bazon ĉe Pearl Harbor, rezulte de kio Usono ekpartoprenis en la 2a Mondmilito.

8. Antaŭ 25 jaroj (1991) gvidantoj de Belarusio (Ŝuŝkeviĉ), Ruslando (Jeljcin) k Ukrainio (Kravĉuk) subskribis akton pri dissolvo de USSR k fondo de Komunumo de Sendependaj Ŝtatoj.

9. Antaŭ 125 jaroj naskiĝis Maksim Bahdanoviĉ (1891-1917), belarusa poeto kaj tradukisto.

Antaŭ 100 jaroj mortis japana verkisto Natsume Soseki (1867-1916).

Antaŭ 75 jaroj en Parizo mortis Dmitrij Mereĵkovskij (1866-1941), rusa poeto, kritikisto kaj filozofo, kunfondinto de la rusa simbolismo.

10. Tago de Homaj Rajtoj.

Antaŭ 1275 jaroj (741) papiĝis Zakario (679-752), la lasta greko kiel Papo de Romo.

Antaŭ 125 jaroj naskiĝis Nelly Sachs (1891-1970), juda germanlingva poetino, nobelpremiito pri literaturo (1966).

11. Antaŭ 775 jaroj mortis Ögedei-Ĥano (1186-1241), filo de Ĝingis-Ĥano kaj la dua Granda Ĥano de la Mongola Imperio.

13. Antaŭ 200 jaroj naskiĝis Werner von Siemens (1816-92), germana inĝeniero, inventisto kaj industriisto, fondinto de la firmao Siemens.

15. Tago de Zamenhof – Tago de la Esperanta libro.

Antaŭ 125 jaroj naskiĝis Hans Jakob (1891-1967), oficisto de UEA en Svislando dum ĉ. 50 jaroj, direktoro de UEA (1936-42), redaktoro de la revuo Esperanto (1947-55).

Antaŭ 50 jaroj mortis Walter “Walt” Disney (1901-66), usona desegnofilmisto, filmproduktisto kaj reĝisoro, fondinto de The Walt Disney Company.

16. Antaŭ 75 jaroj (1941) la Sovetunia armeo liberigis la urbon Kalinin (nun: Tverj).

Antaŭ 50 jaroj (1966) aperis la Ruĝa Libreto de Mao Zedong, la plej multe eldonita libro en la 20a jc.

18. Antaŭ 100 jaroj (1916) finiĝis la batalo ĉe Verdun.

Bering19. Antaŭ 275 jaroj mortis Vitus “Ivan Ivanoviĉ” Bering (1681-1741), dana maroficiro en la servo de Ruslando, kies nomon nun portas maro, insulo kaj markolo inter Azio kaj Ameriko.

Antaŭ 75 jaroj naskiĝis Lee Myung-bak (1941-), la deka prezidanto de Korea Respubliko (2008-13).

20. Antaŭ 75 jaroj mortis rusa poeto Igorj Severjanin (Lotarjov, 1887-1941).

Antaŭ 25 jaroj mortis Gaston Waringhien (1901-81), elstara franca esperantisto, poeto, vortaristo, gramatikisto, eseisto, tradukisto, aŭtoro de PIV, prezidanto de la Akademio de Esperanto (1963-79).

21. Solstico.

24. Antaŭ 800 jaroj mortis Johano la Sentera (1166-1216), reĝo de Anglio (1199-1216).

25. Kristnasko laŭ la Gregoria kalendaro.

Kristnasko

Antaŭ 100 jaroj naskiĝis Ahmed Ben Bella (1916-2012), alĝeria revoluciulo, la unua prezidento de Alĝerio (1963-65).

Antaŭ 75 jaroj (1941) la japania armeo konkeris Honkongon.

26. Antaŭ 25 jaroj (1991) la Supera Soveto de USSR dissolvis Sovetunion.

30. Antaŭ 100 jaroj mortis Grigorij Rasputin (1869-1916), siberia kamparano, popolkuracisto kaj mistikulo, amiko de la familio de Nikolao II.

Antaŭ 75 jaroj (1941) la Sovetunia armeo liberigis la urbon Kaluga.

31. Antaŭ 75 jaroj naskiĝis Alexander Ferguson (1941-), skota piedpilkisto kaj trejnisto, ĉeftrejnisto de Manchester United (1986-2013).

Ĉi tiu artikolo aperis en la novembra-decembra kajero de La Ondo de Esperanto (2016).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2016, №11-12.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2016/12/decembro-4

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Historio kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi