GRUPE-20

Grupe

Kiel en la pasintaj jaroj en Gliwice ni planas organizi la tradician Glivice’an Rendevuon de Uzantoj kaj Praktikantoj de Esperanto (GRUPE-20). Ĝi okazos de la vendreda mateno la 11an de novembro ĝis dimanĉo la 13an de novembro en la sama loko kiel dum la pasintaj jaroj: strato Jagiellońska 21.

La malfermo okazos vendrede la 11an de novembro je 10h30.

En la programo ni antaŭvidas prelegojn, filmojn, kantadon, vizitadon de la fama Glivice’a Radiostacio kaj aliajn interesajn programerojn. Oni antaŭvidas la viziton en la karbominejo en Zabrze kaj (laŭdezire) viziton de la Gliwice’a Palmejo kaj muzeoj. Eventuale eblas vizito de la bierfarejo Tychy (buso kaj eniro pagata aparte).

Pliajn informojn petu telefone (+48 660 427 967, +48 664 171 168) kaj rete (stanislaw.mandrak@gmail.comstaman@ka.onet.pl).

Programo de GRUPE-20

La 11an de novembro, vendredo

10.30 – Malfermo. Enkondukaj vortoj + salutoj.
11.00 – Rememoroj pri Andrzej Grzębowski: Filmo de Jan Skonieczka
12.30 – Novaj esperantaj projektoj (ekz-e, Amikumu): Prezentas Stanisław Mandrak
13.30 – 15.00 – Tagmanĝa paŭzo
15.30 – “Bonvenon al Armenio”: Filmo de Roman Dobrzyński kaj prelego pri Armenoj en Gliwice.
16.30 – Miaj travivaĵoj en Nepalo: Rememoras Aleksander Zdechlik
17.30-18.00 Vespermanĝo
18.00 – Teatraĵo “Ludwik Zamenhof”: Prezentas Helena Biskup
20.00 – Vespera babilejo (eventuele nokta vizito de la radiostacio).

La 12an de novembro, sabato

9.30 – Rememoroj pri feriado en Brazilo: Eniko kaj Marlon Ribeiro
11.00 – Konstanta kursejo en Greziljono: Zofia Śmistek
12.30 – Nikiszowiec kaj Giszowiec – du miraklaj kvartaloj: Prelego de Ewa Caban
14.30 – Vizito de la sinagogo kaj juda tombejo en Gliwice
16.30 – Prezentado de la Ĉeĥa kantgrupo “NO PROBLEM”
18.00 – Impresoj el lando de nesubiranta suno: Pri Skandinavio rakontas Adam Wilkus
19.30 – Esperanta sankta meso: Celebras pastro St. Pawlaczek (Preĝejo Franciszkanów)

La 13an de novembro, dimanĉo

10.00 – 35a Pola E-Kongreso en Łódź: Filmo de Jan Skonieczka
10.45 – Esperanta movado en Pollando: Estraranoj de PEA
14.00 – Fino de GRUPE-20

Organizantoj rezervas por si la rajtojn fari ŝanĝojn en la programo.

Dum la kunveno funkcios libroservo. Eblos aĉeti ankaŭ interesajn filatelaĵojn (bildkartoj, poŝtkartoj, kovertoj kaj porokazaj e-poŝtstampoj)

Ni proponas ankaŭ bongustajn mielojn el la abelejo de Roman Schodnicki (Bielsko-Biała)

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi