OSIEK en Osijek

Ĉi-jare Internacia Esperanto-Konferenco (IEK) de la Societo OSIEK okazis la 16-22an de julio en la preskaŭ samnoma urbo Osijek, laŭ la delonga deziro de Višnja Brankovi£, ĉar estas ŝia urbo. Tiu ĉefurbo de la kroata provinco Slavonio situas meze de ebenaĵo ĉe la rivero Drava, proksime de Serbio kaj Hungario.

Spomenka Štimec prelegis pri Eroŝenko, Višnja pri sia urbo, Zlatko Tišljar pri “Kiel solvi eŭropan krizon?”, Georgi Mihalkov pri la bulgara Esperanto-poezio” kaj Maria Butan pri “Rumanaj landoj ĉe historiaj vojkruciĝoj”.

Anne Jausions prezentis la kvin plej ofte proponitajn librojn por la fama OSIEK-Premio; plej multaj partoprenantoj voĉdonis por la Historio de la Esperanta literaturo de Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer.

Ni ĝuis agrablan programon posttagmeze kaj vespere kaj malkovris la belan urbon en ties fortikaĵoj, inkluzive de la muzeo “Gloria Maris” kreita de du pasiaj gekolektantoj de mirindaj konkoj, kiujn ili trovis en la (antaŭa!) Panonia Maro kaj tra la tuta mondo.

Tre agrablan spektaklon prezentas la parko Kapack Rif: tra padoj oni superas kaj admiras la akvon plenan je kanoj, birdoj, kaj … kuloj. Por ĝui la akvon en alia etoso, ni sekvatage naĝis en la termo-banejo Bisovacke Toplice.

Merkrede okazis tuttaga ekskurso al Vukovar, ĉe la landlimo kun Serbio, kiu multege suferis dum la milito, aparte en 1991. La urbo estas rekonstruita, sed spuroj de la milito videblas sur la domoj tiucele konservitaj, kaj ĉefe sur la akvoturo el betono kiu superas la urbon. Ĉu vi konas la Vuĉedolan kulturon? Ni tute ne aŭdis tiun nomon antaŭe. Inter 3000 kaj 2500 a. K. brila popolo setlis sur monteto apud la nuna Vukovar. Nova Muzeo kaŝiĝas ene de ties flanko. Tiu popolo sen skribarto kreis kalendaron laŭ pozicioj de la steloj. Potoj estas ornamitaj per la simboloj de Oriono, Plejadoj, Kasiopeo!

La lastan vesperon Višnja, kiu sole zorgis pri la organizo de la tuta semajno, invitis nin al sia vilaĝa dometo, kie ni ĝuis la kamparan kvietan etoson de Slavonio.

Nova estraro de OSIEK estis elektita, kaj Pál Kozsuch iĝis prezidanto. Kaj poste eblis vojaĝi al la sufiĉe proksima ĝemelurbo Nitra, por partopreni en UK.

Claude Jausions
Anne Jausions

Ĉi tiu artikolo aperis en la postkongresa aŭgusta-septembra kajero de La Ondo de Esperanto (2016).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2016, №8-9.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2016/08/osiek

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi