UEA planas aĉeti loĝejon por volontuloj

La Estraro de UEA planas aĉeti loĝejon kun pluraj dormoĉambroj por volontuloj en Roterdamo. Momente ne eblas akcepti volontulojn facile, ĉar dormo-spaco en la Centra Oficejo estas tre limigita kaj hoteloj estus tre multekostaj. Tamen volontulaj laborfortoj sur la diversaj agadkampoj de UEA estas nepre bezonataj, kaj multaj junuloj, mezaĝuloj aŭ pensiuloj pretas labori volontule por UEA en Roterdamo dum kelksemajna aŭ kelkmonata periodo.

“Ni starigis nian Volontulan Servon jam en la sepdekaj jaroj, sed nun la havebleco de eŭropaj subvencioj ebligas ĝian plivastigon”, – klarigas Mark Fettes, Prezidanto de UEA. – “Nia Estraro vidas en tio multajn avantaĝojn. Volontuloj ne nur helpas en la realigo de plej diversaj laboroj, sed krome post spertiĝo povos pli efike labori por plifortigi la movadon en siaj hejmlokoj”.

Por financi la aĉeton de volontula loĝejo, la Estraro lanĉas tutmondan donackampanjon. “Ĉiuj kontribuoj, ĉu grandaj, ĉu etaj, estas bonvenaj”, – diras Martin Schäffer, Ĝenerala Sekretario de UEA. – “Krome eblas pruntedoni monon al UEA je malgranda aŭ nenia interezo por helpi al la realigo de la projekto”.

La Estraro jam konfidis al teamo de oficistoj la taskon esplori pri taŭgaj loĝejoj en Roterdamo, sub la gvido de Vica Ĝenerala Direktoro Veronika Poór.

Por ricevi pliajn informojn bonvolu skribi al: domo@co.uea.org. Donacojn eblas fari al la kontoj de UEA. Vidu: http://uea.org/alighoj/pagmanieroj Bonvolu aldoni priskribon: Konto voldom.

Fonto: Gazetata Komuniko de UEA, 2016, №605.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi