Giorgio Silfer en Litovio

Historio de la Esperanta literaturo prezentita en Vilno

Vilno
Giorgio Silfer prezentas HELon, sidas Povilas Jegorovas (Foto: Marijus Dilba)

La 19an de februaro 2016 en Vilno, en la prestiĝa Ĵurnalista Domo okazis prezento de la fundamenta 748-paĝa libro Historio de Esperanta literaturo de prof. Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer, eldonita en 2015 de la Kooperativo de Literatura Foiro en Svislando. Ĝin prezentis unu el la aŭtoroj, Giorgio Silfer. En la evento partoprenis 30 esperantistoj de la Litovia ĉefurbo. La kunvenon gvidis kaj enkondukon faris prezidanto de Litova Esperanto-Asocio Povilas Jegorovas. Dum unu horo Giorgio Silfer parolis pri diversaj periodoj de la Esperanta-literaturo lige kun la evoluo de la movado ĝenerale kaj kiel tio reflektiĝas en la libro. La libro estas rezulto de 15-jara intensa laboro.

HELPoste Silfer dum dudeko da minutoj respondis diversajn demandojn de Vytautas Šilas, Valdas Banaitis, Algimantas Piliponis, Emilija Rapka. Oni povis tuj aĉeti la libron kun esenca rabato kaj ricevi subskribon de la prezentinto. Kelkaj esperantistoj uzis tiun eblecon.

Sekvis bankedeto okaze de la prezentado kaj de 50-jariĝo de la esperantista agado de Giorgio Silfer. Kun glaso de vino kaj manĝetaĵoj ankoraŭ dum pli ol horo eblis libere konversacii kun la gasto. Krom la esperantistaj kanaloj pri la evento estis anoncita ankaŭ en la litova lingvo en la retejo de Litova Ĵurnalista Asocio. La libron Giorgio Silfer prezentos ankau en BET-52 en Birštonas komence de julio ĉi-jare.

Vilno

Giorgio Silfer interparolas kun Litoviaj esperantistoj (Foto: Marijus Dilba)

La saman tagon pli frue Giorgio Silfer partoprenis vintran kunsidojn de laborgrupoj de ALTE (Asocio de Lingvo-Testistoj en Eŭropo) pri KER (Komuna Eŭropa Referenckadro) kaj pri enmigrintoj en la Vilna Universitato, reprezentante Kulturan Centron Esperantistan (La Chaux-de-Fonds) Svislando. La samajn kunsidojn komisiite de Katalin Kováts de UEA/KER partoprenis la Vilna esperantisto Algimantas Piliponis. La kunsidojn partoprenis 32 fakuloj el diversaj sciencaj kaj edukaj institucioj de Eŭropaj landoj. Ambau partoprenantoj pledis pro utiligo de Esperanto en laboro de ALTE. La sekva sesio de laborgrupoj okazos post du monatoj en Stokholmo.

Vespere Giorgio Silfer forflugis al Talino por prezenti la saman libron al Estoniaj esperantistoj.

Povilas Jegorovas

Konstanta referenco https://sezonoj.ru/2016/02/litovio-15/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi