Filmkonkurso pri amikeco en UK

UK-101Universalaj Kongresoj estas bona okazo por renkonti geamikojn kaj ekhavi novajn. Por doni atenton al la kongresaj amikecoj, kadre de la Semajno de Internacia Amikeco UEA okazigas konkurson pri amatoraj filmoj kiuj traktas tiun fenomenon. Aŭtoroj de la plej popularaj filmetoj gajnos senpagan kongresaliĝon por sia amiko.

Ĉu vi konatiĝis kun nova amiko en Universala Kongreso? Ĉu vi renkontis aŭ planas renkonti viajn geamikojn en UK? Ĉu vi havas kortuŝajn aŭ frenezajn rememorojn el la kongreso? Rakontu pri tio!

La konkurso okazos en la sociretejo Facebook, kie la gajnintojn elektos la publiko: la premion ricevos aŭtoroj de la plej popularaj filmoj. La aliĝo al la konkurso estas senpaga kaj ĝi okazas aŭtomate post la aldono de la kradvorto #uk2016amikeco. La filmojn oni povas alŝuti ĝis la 31a de marto 2016. La gajnintoj – kolektintoj de la plej multaj ŝatoklakoj – estos anoncitaj la 4an de aprilo 2016.

En la konkurso povas partopreni ĉiu interesito. Ne gravas la tekniko – la filmo povas esti kolora aŭ nigra-blanka, ankaŭ registrita per poŝtelefono. Tamen, ĝi devas esti en Esperanto kaj ĝia daŭro ne povas superi tri minutojn. Ĉiu povas anonci por la konkurso plurajn filmetojn.

UEA atribuos du premiojn, kondiĉe ke en la konkurso partoprenos almenaŭ 25 filmoj. Se oni anoncos por la konkurso pli ol 50 filmojn, estos elektitaj tri gajnintoj. La regularo de la konkurso estas konsultebla en la LKK-retejo de la 101a Universala Kongreso.

Fonto: Gazetata Komuniko de UEA, 2016, №606.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi