Vladikavkaz, iama ĉefurbo de Kaŭkazio

Владикавказ

La supra foto montras la sunaisman moskeon ĉe la bordo de Terek. (Foto: Vladimir Melnik, Fotobanl “Lori”)

Mi naskiĝis en la urbo Orĝonikidze, kiu ne plu estas trovebla sur la novmodaj komputilaj mapoj. Iam nomita omaĝe al la komunisto Sergo Orĝonikidze, la urbo ricevis en 1990 sian novan oficialan nomon – nomon duoblan: Vladikavkaz (Владикавказ) en la rusa kaj Dzaŭĝikaŭ (Дзæуджыхъæу) en la oseta, la dua ŝtata lingvo de Respubliko Norda Osetio.

Владикавказ

Vladikavkaz sur la mapo de Ruslando (musklaku ĝin por pligrandigi)

Владикавказ

Vladikavkaz sur la mapo de Kaŭkazio

Vladikavkaz estis fondita en la jaro 1784 kiel grava fortikaĵo ĉe la komenco de la transmontara vojo de la norda flanko de Kaŭkazio al ĝia suda deklivo, en Kartvelion. Fruaj esperantistoj preferis skribi Vladikaŭkazo, por montri la ligitecon de la nomo kun la nomo de la montaro. Poste la urbo iĝis sidejo de la administracio de la Tereka provinco, kiu okupis terenojn de kelkaj nunaj kaŭkaziaj respublikoj. La signifo de la urbo ĉiam kreskis, speciale post la okazinta en 1875 funkciigo de la fervojo inter Bakuo kaj Rostov-na-Donu – laŭlonge de la fervojo estis naftominejoj, pro tio la lokomotivoj estis hejtataj ne per karbo, sed per kruda nafto.

Konstruado de la fervojo kondukis ĉi tien miajn prapatrojn. Laŭ familia legendo, mia prapraavo fervojisto estis tre malkontenta, kiam post la vojaĝoj li trovadis siajn infanojn parolantaj pli facile en la lingvo pola, ol en la lingvo ŝtata. Lia edzino estis poldevena, estis por ŝi pli nature uzi la polan kun la infanoj. Restaĵoj de la pola lingvo konserviĝis ĉe mia avo, kiu uzis kelkajn frazojn kaj recitis infanajn poemetojn, kiujn li ĉerpis de sia patrino en la infanaĝo. Mi jam devis lerni la polan per lernolibro. En la urbo daŭre funkcias pola societo kaj malgranda romkatolika preĝejo. Restaĵoj de la pli granda pola preĝejo servas nun kiel teretaĝo de la Domo de Radio (ŝtata radiostudio).

Plejparto de la preĝejoj – de plej diversaj religioj – estis detruitaj komence de la sovetia periodo, kiam ateismo iĝis parto de la ŝtata politiko. Kelkaj estis rekonstruitaj por servi aliajn celojn, kiel la persa ŝijaisma moskeo kaj la germana kirko. Mirakle konserviĝis en Vladikavkaz, ĉe diversaj flankoj de la rivero Terek, la granda armena preĝejo omaĝe al Sankta Gregorio kaj la bela sunaisma moskeo. La moskeon financis la azerbajĝana riĉulo naftoindustriisto Murtuza Muĥtarov, edziĝinta al la oseta virino Jelizaveta Tuganova; la konstruadon realigis pola arkitekto Józef Plośko, multe kreinta en la regiono, speciale en Bakuo.

La ateisma politiko stariĝis ne tuj, estas konata periodo en la historio de la tuta lando kaj speciale de Vladikavkaz, kiam la sovetia ŝtato aspektis kiel espero pri religia toleremo. La granda urba molokanisma komunumo (molokanismo estas kreskinta en la 19a jarcento protestanta kristana movado, kies adeptojn oni translokadis al la randoj de la imperio) salutis la novan potencon kaj helpis ĝian enradikiĝon per sia armita milico, malgraŭ la pacifismo de sia grupo. La Molokana distrikto en la suda parto de la urbo ekzistas ankaŭ nun, sed preskaŭ nur kiel loknomo, multaj urbanoj eĉ ne scias pri ĝia deveno.

Malgraŭ ĉiuj problemoj de la sovetia periodo, pluraj lokanoj konservas pozitivan rilaton al ĝi. Interalie estas pli ol dek Stalin-monumentoj en Osetio, parte starigitaj post 2000. La kaŭzoj de tia rilato estas eble la nacia (etna) politiko de la soveta ŝtato, kiu organizis tuj post sia venko en la interna milito klerigon en la lokaj lingvoj kaj lanĉis politikon de “korenizacija” (ebla traduko: “indiĝenigo”) – celkonscia eduko de fakuloj el inter lokaj etnoj, kun elementoj de pozitiva diskriminacio. (Legu pli pri tio en la ampleksa esploro The Affairmative Action Empire: Nations and Nationalism in the Soviet Union, 1923-1939 de Terry Martin.)

En la Dua Mondmilito (nomata, en sia Sovetia-Germania parto, ruse kaj osete “La Granda Patrolanda Milito”) Vladikavkaz iĝis urbo, ĉe kies randaj stratoj estis haltigita la avancado de la nazia armeo. La Defendo de Kaŭkazio, kies sukceso estas intime ligita al la granda batalo ĉe Stalingrad, iĝis turnopunkto de la milito. La militon omaĝas kelkaj monumentoj, inter kiuj la plej kortuŝaj estas du: ĉe la vilaĝo Dzuarikaŭ sep gruoj simbolas sep fratojn el la familio Gazdanov, ĉiuj filoj de unu patrino mortis en la batalkampoj; en la Kurtata valo estas kvazaŭ sin paŝtanta soleca metala ĉevalo – ĝi simbolas lokanojn, kiuj mortis en la milito (ĉevalo de mortigito retrovas la hejmon). Mi scias kelkajn lokojn en la urbo, kie brikoj en la muroj ankoraŭ konservas cikatrojn de tiamaj eksplodoj.

Tiu milito, bedaŭrinde, ne estis la lasta en la historio de la urbo. En 1991 Vladikavkaz iĝis la ĉefa akceptejo por la ondo de osetdevenaj rifuĝintoj el Kartvelio. Inter ili pluraj parolis kartvele pli bone ol osete, tamen la etnokratia reĝimo de la juna transmontara ŝtato Kartvelio igis ilin fuĝi. Kiam mi aŭdas nun pri rifuĝintoj, mi tute klare imagas, pri kio kaj kiaj sekvoj temas. Preskaŭ samtempe kun la milito en la Suda Osetio, en aŭtuno 1992 ekflamis la oseta-inguŝa interetna konflikto – la paradoksa milito inter du ruslandaj respublikoj pri la administracia aparteno de la tereno oriente de Vladikavkaz. La konflikto restas grava parto de la loka vivo, ĝi estas konservita kaj daŭre flamas en interreto.

La 2000aj jaroj alportis revivigon de la ekonomio kaj restarigon de kelkaj entreprenoj, kiuj ne funkciis post la disfalo de Sovetunio. Inter ili estas la granda uzino Elektrocink, kiu ekfunkciis post longa paŭzo. La iama fierindaĵo de la sovetia industrio, la uzino iĝis nun objekto de akra malamo de urbanoj; ĝi foje ellasas en la aeron kemiaĵojn malutilajn por la sano, sed samtempe ĝi donas laborlokojn por centoj da homoj. La loka registaro ne trovas solvon por la problemo, la urbanoj foje eliras protesti.

Владикавказ

Stratskulptaĵo de Ibragim Ĥajev montras ludantojn de triktrako en Vladikavkaz. (https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Backgammon_players_Vlz.jpg)

Ekde 2000 mi ne plu loĝas konstante en Vladikavkaz, sed mi revenas tien regule. La vido de la montoj daŭre estas rava, estas pluraj lokoj, kiuj plibeliĝis, sed samtempe malaperis karaj por mia memoro malgrandaj anguletoj, eble sensignifaj por turisto aŭ urbestro – unuetaĝa domo ĉi tie, granda arbo tie ktp. Kiam mi vidas, kiajn fotojn de Vladikavkaz alŝutas en sociajn retojn la nunaj junuloj, mi komprenas, ke ilia Vladikavkaz jam estas tute alia. Iliaj preferataj promenlokoj ne ekzistis en mia infanaĝo. Mi ĝojas, ke la kompilintoj de NPIV enmetis la vorton “saŭdado”, mi scias, kiel nomi miajn sentojn.

Владикавказ

La plej bona librovendejo de la urbo estas en domo konstruita en la Imperia epoko; ĝi redonas la etoson de la malnova Vladikaŭkazo. (Foto: Vjaĉeslav Ivanov)

La urbo, en kiu loĝas ĉ. 330 mil personoj, konservas buntan etnan diversecon. Krom osetoj kaj rusoj, en ĝi loĝas grandaj grupoj de armenoj kaj kartveloj, opaj reprezentantoj de pluraj aliaj popoloj. Ekzemple, mi memoras viziti enkondukan lecionon de la araba lingvo en la loka tatara kultura societo. Inter la urbaj etnaj malplimultoj estas ankaŭ koreoj, kiuj vendas superbajn cepojn kaj akvomelonojn, koreaj peklitaĵoj iĝis grava parto de ĉiu loka festa manĝo.

Intertempe post la milito de la jaro 2008 la rilatoj inter Kartvelio kaj Rusio pliboniĝis, denove estas malfermita la aŭtovojo trans Kaŭkazo en Tbilison kaj ne plu Vladikavkaz estas en sakvojo. La fluo de turistoj kaj varkamionoj estas tiom granda, ke la dogano ne sukcesas priservi ĉiujn, somere kolektiĝas vicoj de atendantoj.

Mi ŝatas Kaŭkazion tia, floranta, paca, kun multaj vojaĝantoj kaj aktiva merkato, ankaŭ vi elektu tempon por viziti mian ŝatatan urbon.

Vjaĉeslav Ivanov

En ĉi tiu ciklo jam aperis:

Halina Gorecka: Smolensk, heroa urbo sur sep montetoj (La Ondo de Esperanto, 2015, №1)

Stanislav Belov: Tobolsko, la unua ĉefurbo de Siberio (La Ondo de Esperanto, 2015, №4–5)

Nikolao Gudskov: Rostovo la Granda (La Ondo de Esperanto, 2015, №7)

En la retejo de La Ondo de Esperanto / Sezonoj estas ankaŭ artikolo de Vjaĉelav Ivanov pri Norda Osetio

Ĉi tiu artikolo aperis en la oktobra kajero de La Ondo de Esperanto (2015).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2015, №10.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2015/10/vladikavkaz

.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Historio, Mondo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

2 Responses to Vladikavkaz, iama ĉefurbo de Kaŭkazio

  1. Vjaĉeslav diras:

    Dankon pro via subtena komento, Lars! Mi preferis tian stilon, „de la unua persono“, nelaste pro la influo de O. Pamuk kaj liaj tekstoj pri Istanbulo, ĉiam tre personaj kaj neniam banale laŭdaj. Ĉar mi mem preferas legi tiajn urbopriskribojn, ŝajnis al mi logike, ke ankaŭ la aliaj povas ilin ŝati.

  2. Lars Sözüer diras:

    Estas tre freshige legi chi-tie ne ian tekston kiu povus fonti el turisma reklambroshuro, sed konatighi kun tiu interesega urbo el tute persona perspektivo de la autoro. Gratulon!

Respondi