Rostovo la Granda

Rostovo
Rostovo la Granda (Ростов Великий = Rostóv Velíkij, ĉ. 200 km nord-oriente de Moskvo en la Jaroslavla regiono) estis fondita ĉe la larĝa, sed malprofunda lago Nero, ĉirkaŭita de marĉoj. Sub 1-1,5 metroj de akvo kuŝas plurdekmetra tavolo de ŝlimo. La teritorio ĉirkaŭ la lago estas ĝia eksa fundo, kaj la ŝlimo faras la terenon tre fekunda. Tial en la ebena marĉa regiono, riĉa je ranoj kaj kuloj, tre frue ekloĝis homoj, kaj Rostovo troviĝas inter la plej malnovaj rusaj urboj: kroniko unue mencias ĝin en la jaro 862a kiel urbon en la frufeŭda Rusa Regno de Ruriko.

Tiutempe tie loĝis la finna gento meria. En la 10a jarcento slavoj ekvenis al la regiono, kaj en la 11a jarcento la malmultnombraj merioj estis pace kaj nerimarkeble asimilitaj de ili.

Fine de la 10a jarcento Rostovo iĝis unu el la plej grandaj urboj de Rusujo, centro de ĝia nord-orienta parto, apanaĝo de princo Jaroslavo (la estonta granda princo Kieva, Jaroslavo la Saĝa). En 991 ĉi tie estis konstruita la unua kristana preĝejo kaj aperis katedro de episkopo.

Dum la 11a jarcento Rostovo estis la ĉefurbo de la regiono, fariĝinta fine sendependa princlando, sed en la 12a jarcento la politika centro de la princlando translokiĝis al Suzdal kaj poste al Vladimiro, dum Rostovo restis centro religia kaj komerca. Ĝuste tiam, malgraŭ la perdo de la politika signifo, ĝi ricevis la kromnomon “la Granda”.

Rostovo estas fama ankaŭ kiel la devenurbo de Aleĉjo la Pastrido (Алёша Попович), unu el la ĉefaj heroaj prodoj de la rusaj kavaliraj epopeoj. Rostovon, diference de pluraj nord-orientaj rusaj urboj, ne multe damaĝis la mongola invado en 1238.

Dum la sekva feŭda periodo, kiam la politika disdivido de Rusujo atingis tre grandan gradon, ĝi denove iĝis centro de apanaĝo, kies princoj en la 14-15a jarcentoj eĉ emisiis sian propran monon, kaj ĝi sukcesis eviti la ekstreman degeneron de aliaj apudaj urboj. Ekde 1328 la Rostovaj princoj dependis de la Moskvaj, kaj ekde la 1430aj jaroj la Rostova princlando plene eniris en la establiĝantan Moskvan Regnon.

Al la prospero de Rostovo en la Mezepoko kontribuis la fakto, ke ĝi estis centro de eparĥio kaj de aktiva religia vivo. Ĝuste el ĝi devenas Sergio la Radoneĵa (Сергий Радонежский, 1314-1392) – aŭtoritata reformisto de la rusaj monaĥejoj kaj la plej adorata sanktulo en la Rusortodoksa eklezio. En 1454 la Rostovaj episkopoj ricevis la rangon de ĉefepiskopoj, kaj en 1589 – de metropolitoj. Tial dum la tuta ekzisto de la urbo en ĝi estis konstruataj pluraj preĝejoj, monaĥejoj (eĉ nun plu funkcias kvar monaĥejoj!), palacoj de princoj, episkopoj kaj mitropolitoj.

La katedralo dediĉita al la Endormiĝo de Dipatrino, origine konstruita el ligno, en la 12a jarcento estis refarita el kalkoŝtono, poste kelkfoje detruiĝis kaj rekonstruiĝis. La lasta, nun ekzistanta brika katedralo, aperis en 1512. Al la 16a jarcento apartenas kelkaj el aliaj nunaj konstruaĵoj en Rostovo – preĝejo de Isidoro la Benita sur remparo, baziliko de la Abrahama monaĥejo, la plej malnova parto de la Metropolita palaco… Sed la plej signifa arkitektura heredaĵo de Rostovo apartenas al la 17a jarcento.

En 1608, en la epoko de la “Granda Malordo”, la urbon detruis kaj bruligis la trupoj de Falsdemetrio la 2a. Poste neniujn militajn invadojn la urbo travivis, sed en 1631-1633 ĝia centro estis ĉirkaŭita de 2,7-kilometra terremparo, konstruita laŭ la plej moderna por tiu tempo maniero, sub la gvido de la nederlanda militinĝeniero Jan Cornelius van Rodenburg, en la formo de naŭpinta stelo. Oni asertas, ke nun ĝi estas la plej bone konserviĝinta tiaspeca tera fortikaĵo – nek en Nederlando, nek en Svedio kaj aliaj landoj, kie oni konstruis fortikaĵojn laŭ la nederlanda maniero, restis tiom plenaj remparoj!

RostovoDum 1652-1690 la Rostova kaj Jaroslavla mitropolito estis Jono la 3a Sisoido (Иона Сысоевич, 1607-1690), multe zorginta pri konstruado. Li rekonstruigis kaj grave pligrandigis la Metropolitan palacon, en kies konsiston eniris kvin novaj preĝejoj, pluraj loĝ- kaj mastrumkonstruaĵoj kaj dekoraj “fortikaĵaj” muroj kaj turoj. Krome estis konstruitaj nova sonorilejo kun surloke gisitaj sonoriloj (la plej granda Sisoj pezas 33 tunojn; ĉiuj konserviĝis kaj funkcias ĝis nun) kaj kelkaj paroĥaj kaj monaĥejaj preĝejoj en Rostovo kaj en aliaj urboj de la metropolitujo.

La ensemblo de la Metropolita palaco ricevis poste la nomon Rostova Kremlo (tio ne estas tute korekta, ĉar ĝi ne estas citadelo, kastelo aŭ vera fortikaĵo), kiu kune kun la katedralo, sonorilejo, turoj kaj apudaj urbaj preĝejoj, aspektas kiel mirinda fabela urbo. La arkitekturaj trajtoj ŝajnas iom arkaikaj, ĉar, cele de stila unueco, ili parte imitas la ornamaĵojn de la 16-jarcenta katedralo, sed en ili samtempe senteblas kaŝe uzitaj tute ĝisdataj barokaj ideoj. La arkitekto Petro Dosajev kombinis la malsamajn elementojn plene kohere. La preĝejojn ornamis per freskoj kaj ikonostazoj la plej bonaj tiutempaj artistoj… Ĝenerale, la tuta Kremla ensemblo fariĝis unu el la plej belaj kaj esprimivaj arkitekturaj monumentoj de la 17a jarcento en Rusio.

En la fino de la 18a jarcento la rezidejo de la metropopolitoj estis translokita el Rostovo al Jaroslavlo. La brila verko de Jono ne plu estis bezonata kaj komencis detruiĝi. Estis eĉ ordono de Aleksandro la 1a malkonstrui ĝin kaj el la ricevitaj brikoj fari foirajn butikojn. Feliĉe, estis malkonstruita nur la alta horloĝturo, kaj la ceteron oni ne tuŝis pro protestoj de rostovanoj. La Rostova Kremlo iom-post-iom kadukiĝis. Nur en 1883 tie estis fondita muzeo kaj komenciĝis riparlaboroj, tamen plena scienca restaŭro ne okazis.

En 1953 tra Rostovo iris forta tornado, kiu faris multajn damaĝojn kaj forŝiris plurajn tegmentojn kaj kupolojn de la kremlaj konstruaĵoj. Por savi la monumenton, kies historia kaj kultura valoro fariĝis por ĉiuj evidenta, estis investitaj grandaj rimedoj, kaj fine de la 1950aj jaroj la ĉefaj restaŭraj laboroj estis faritaj; krome, la muzeo grave vastiĝis kaj riĉiĝis. De tiam Rostovo estas ŝatata kaj multe vizitata turisma centro en la fama itinero “Ora Ringo”.
Rostovo en la mapo de Ruslando
En la 18a jarcento en Rostovo estis lanĉitaj ĉiujaraj foiroj, kiuj daŭris ĝis la fino de la 19a jarcento. Dum la foiro al la urbo kun ĉ. 10 mil loĝantoj venadis ĝis 100 mil gastoj. Unu el la ĉefaj enspezofontoj por la lokanoj estis gastigado de la foirgastoj. La ĉefa figuro en la urbo iĝis riĉa negocisto, kaj en Rostovo abunde konstruiĝis grandaj negocistaj domoj kaj palacetoj.

Fine de la 19a kaj en la 20a jarcentoj (dun la Sovetia epoko), en la urbo aperis kelkaj ne tre grandaj industriaj entreprenoj. Nun en la urbo loĝas iom pli ol 30 mil homoj. Ekster siaj famaj turismaj lokoj Rostovo vivas kiel malbrua provinca distrikta urbeto, sur kies stratoj konserviĝis la etoso de la antaŭaj epokoj.

RostovoLa rakonto pri Rostovo estus ne plena, se ni ne mencius almenaŭ du aferojn, pri kiuj ĝi famas tra la lando. La unua estas la fama loka arta metio “finiftj” – suremajla pentroarto, ekzistanta ĉi tie ekde la 1760aj jaroj. Ĝi venis eble el la nordaj rusaj urboj, eble el Francio, kie ĝi iam aperis – tamen nek en Limoĝo, nek en Solviĉegodsko, nek en aliaj lokoj ĝi plu ekzistas, sed en Rostovo ĝi prosperas. Ĉi tie ekde 1960 funkcias fabriko de emajlaj pentraĵoj kun propra muzeo kaj vendejo, kie oni povas aĉeti aŭ mendi belan broĉon, orelringojn, skatolojn, ikonojn, portretojn… La tekniko estas fajna kaj komplika, la objektoj kostas sufiĉe multe, sed la intereso pri ili, almenaŭ en Rusio kaj orientaziaj landoj, kie oni aprezas komplikajn manlaborojn, restas alta.

La dua menciindaĵo estas la granda legombreda signifo de Rostovo. Pro la speciale taŭga fekunda grundo ĉirkaŭ la lago Nero bonege kreskas diversaj legomoj, kaj iam de ĉi tie al aliaj urboj de Rusio, inkluzive de Moskvo kaj Peterburgo, venis grandkvante freŝaj kaj sekigitaj karotoj, petroseloj, asparagoj, kukumoj kaj similaĵoj. Ĝis nun la lokaj kamparanoj uzas por legomoj la vorton “varo”. Ĉi tie unue en Rusio oni komencis kultivi pizojn kaj produkti el ili konservaĵojn – tiu industrio ekzistas ĝis nun. Apud Rostovo unue en Rusio aperis kaj plu ekzistas plantejoj de cikorio – pseŭdokafo kaj kafmiksaĵoj el ĝi ĝis nun estas ĉi tie produktataj; eĉ pli: “cikorio” estas tre ŝatata loka trinkaĵo… Certe, ankaŭ tio estas siaspeca kultura heredaĵo – ja pizojn manĝas eĉ tiuj, kiuj neniam interesiĝis pri Rostovo.

Se vi venos al Rostovo por kelkaj horoj, laŭ la itinero “Ora ringo”, vi nepre vizitos Kremlon kun ties arkitekturaj belaĵoj kaj riĉan muzeon, kie vi vidos malnovajn ikonojn, artajn religiajn brodaĵojn, pentraĵojn, emajlaĵojn ktp. Se vi sukcesos, vi aŭskultos belegan sonoradon de la 17-jarcentaj sonoriloj. Vi vizitos apudan artan bazaron, kie povos aĉeti emajlajn ornamaĵojn kaj skatolojn, lokajn nigrajn poluritajn ceramikaĵojn kaj aliajn memoraĵojn. Ne malbonas freŝe kaptitaj kaj fumigitaj fiŝoj el la lago Nero.

Rostovo

La Jakoba-Demetria monaĥejo de Savinto ĉe la bordo de Nero.

Se vi havos iom pli da tempo, vizitu la Abrahaman kaj Savinto-Jakoban monaĥejojn, kiuj prezentas kromajn elstarajn arkitekturajn ensemblojn. Sed en Rostovon indas veni speciale por kelkaj tagoj – dekoj da malgrandaj, sed oportunaj hoteletoj facile ebligas tion. Tiam vi povos malrapide promeni tra malnovaj stratoj kun negocistaj domoj de pasintaj jarcentoj, viziti la emajlan fabrikon, plurajn malgrandajn muzeojn, inter kiuj estas ne nur kutimaj – ekzemple, muzeo de negocista vivo aŭ muzeo de armiloj – sed eĉ muzeo de Princino Rano, tre ŝatata de infanoj.

Vi povos viziti apudajn pitoreskajn vilaĝojn – Poreĉje kun la plej alta en Rusio eksterurba kampanilo, kie estis centro de legomĝardena kulturo (kun muzeo pri tiu fako), Iŝna kun bonege konserviĝinta ligna preĝejo de la 17a jarcento, Borisogleb kun la malnova monaĥejo de Sanktaj Boriso kaj Glebo, kiu konkuras laŭ la beleco kun Rostova Kremlo mem Tute bela kaj valora tempopasigo, kredu min!

Nikolao Gudskov

En ĉi tiu ciklo jam aperis:

Halina Gorecka: Smolensk, heroa urbo sur sep montetoj (La Ondo de Esperanto, 2015, №1)
Stanislav Belov: Tobolsko, la unua ĉefurbo de Siberio (La Ondo de Esperanto, 2015, №4–5)

Ĉi tiu artikolo aperis en la julia kajero de La Ondo de Esperanto (2015).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2015, №7.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2015/08/rostovo/

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Historio, Mondo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi