Edmond Privat [prononcu: Edmón Privá] naskiĝis la 17an de aŭgusto 1889 en Ĝenevo, kie liaj gepatroj posedis lernejon, kiun en 1814 fondis lia praavo Egiste Privat. En ĉi tiu lernejo Edmond ekstudis kiel la plej juna lernanto, kaj poste li iĝis la plej juna en sia licea klaso – je du jaroj pli juna ol lia samklasano Hector Hodler.
Post la abiturienta ekzameno (1907) Privat vojaĝis en Britio kaj Norda Ameriko, studis lingvistikon kaj literaturon en Ĝenevo kaj Parizo, kaj ekde 1912 laboris kiel instruisto en Svislando kaj Britio. Dum la Unua Mondmilito Privat kiel ĵurnalisto de Journal de Gèneve, Temps kaj Daily News vizitis plurajn lokojn de la Orienta Eŭropo. Precipe li interesiĝis pri Pollando: li fondis komitaton por sendependiĝo de Pollando kaj en 1918 doktoriĝis pri historio per tezo pri la Pollanda ribelo en 1830.
Tradukisto, ĵurnalisto, profesoro
Ekde 1920 Privat laboris en la Ligo de Nacioj (LN) kiel tradukisto, kaj dum 1922–27 ankaŭ kiel konsilanto kaj poste vicdelegito de la LN-delegacio de Persio. Fininte la karieron ĉe LN, li dum kvarona jarcento estis profesoro pri la anglaj lingvo kaj literaturo en la komerca altlernejo en Bellinzona (1933–45) kaj en la Neŭŝatela universitato (1945–59).
Pli ol tri jardekojn Privat kunlaboris en la socialisma ĵurnalo La Sentinelle, en la kooperativa Coopération, kaj en la kristana kaj pacifista gazeto L’Essor, kiun li redaktis (1944–49). Li verkis france librojn pri temoj sociaj kaj historiaj kaj en 1925 kunfondis la Ĝenevan radion. Privat multe laboris en la kontraŭkoloniisma komitato, kunfondita de li en 1925, kaj partoprenis la kampanjon de Nansen kontraŭ malsato en Ruslando.
Privat kaj Gandhi
Tre grava por Privat estis la konatiĝo kun Mahatma Gandhi en 1931 kaj helpo ĉe ties prelegvojaĝado. Laŭ invito de Gandhi, Edmond Privat kun sia edzino en 1932 akompanis lin ŝipe al Barato kaj pasigis tie kelkajn monatojn. Privat fondis kaj prezidis komitaton por sendependiĝo de Barato. La ideoj de Gandhi pri neperforta rezistado iĝis parto de la filozofio de Privat, kiu estis pacifisto, kvakero, nudisto, vegetarano kaj apoganto de civilservo.
Siajn ideojn pri la socia ordo Privat prezentis en la libro La choc de patriotismes (Parizo, 1931), kiu aperis en Esperanto kiel Interpopola konduto (Budapeŝto, 1935), kaj en Federala sperto (1958). Seniluziigita pri LN (poste ankaŭ pri UN), li aliĝis al la mondfederismo, kredante la sperton de la diversnaciaj Svislando kaj Usono pli pozitiva ol tiun de la interŝtataj organizoj, kiuj ne sukcesas preventi militojn kaj konfliktojn inter la ŝtatoj. La kaŭzo, laŭ li, estis, ke federacio havas centrajn organojn konsistantajn el personoj respondecaj al la elektintaj popolanoj, sed la organoj de LN/UN konsistas el reprezentantoj de registaroj, respondecaj al siaj landaj registaroj kaj defendantaj ties interesojn.
Edmond Privat subtenis proksimajn rilatojn kun Romain Rolland, Jawaharlal Nehru, Pierre Cérésole kaj aliaj “progresemuloj” de sia epoko.
Kvankam Privat aliĝis al la Svisa Socialisma Partio ankoraŭ en 1920, li publike kritikis la militon de la socialisma registaro de Francio en Alĝerio kaj la “realan socialismon” en la landoj, gvidataj de komunistoj. Malgraŭ sia admiro al Usono, li kondamnis la Usonan agreson kontraŭ Vjetnamio. Ĉi tiun kritikon li faris nelonge antaŭ sia morto, okazinta la 28an de aŭgusto 1962 en Rolle.
Privat dufoje edziĝis: en 1911 kun la franca esperantistino Angèle Fallot kaj en 1926 kun la svisa esperantistino Yvonne Bouvier, kiu multe helpis lin en lia agado.
Entuziasma pioniro de Esperanto
En la antaŭa ĉapitro ni rakontis, ke en februaro 1903 la 13-jara Edmond Privat eklernis Esperanton samtempe kun sia 15-jara amiko Hector Hodler, kaj ke post kelkaj semajnoj ili fondis junularan Esperanto-klubon kaj la revuon Juna Esperantisto. Ni daŭrigu pri Privat.
En 1904 Edmond publikigis sian unuan eseon pri Esperanto, kaj en 1905 la 16-jara ĝenevano partoprenis la unuan esperantistan mondkongreson en Bulonjo-ĉe-Maro (tien li venis ne piede, kiel kredigas la Enciklopedio de Esperanto kaj Vikipedio, sed trajne) kaj tie unuafoje montris sian oratoran talenton.
En 1906 Hector kaj Edmond partoprenis en la organizado de la dua kongreso en Ĝenevo, sed post la fino de la liceo en 1907 ilia kunlaboro malintensiĝis: Hector dediĉis sin plentempe la redaktado de Esperanto kaj organizado de UEA, kaj Edmond iris al Kembriĝo por lerni la anglan kaj por helpi ĉe la organizo de la tria UK. Fine de 1907 li, kiel agento de la Pariza eldonejo Hachette, iris al Usono por starigi komercajn kontaktojn.
Vojaĝoj kaj renkontiĝoj
En Usono Privat rapide plenumis la komision de Hachette kaj poste dum pluraj monatoj propagandis kaj instruis Esperanton. Li rakontis pri Esperanto al pluraj influaj usonanoj kaj eĉ prezentis Esperanton al la prezidento Roosevelt en la Blanka Domo. Privat estis ofte intervjuata kaj diskoniĝis tra Usono kiel eksperto pri la nova lingvo; en ĉi tiu rolo lin invitis la senato de Ohio por prezenti Esperanton en diskuto pri leĝo pri instruado de la lingvo en la publikaj lernejoj de Ohio. Krom prelegi kaj instrui en Usono kaj Kanado, Privat verkis anglalingvan lernolibron de Esperanto kaj kunorganizis la unuan Esperanto-Kongreson en Usono, antaŭ kiu li gvidis unusemajnan superan kurson.
Reveninte al Eŭropo, Privat plu propagandis kaj instruis la lingvon, verkis lernolibrojn, eseojn kaj poemojn, gajnis la poezian premion en la Unuaj Floraj Ludoj kadre de la 5a UK (Barcelono, 1909), fondis Internacian Esperanto-Instituton en Ĝenevo kun filioj en aliaj landoj, kaj multe vojaĝis. Unu el liaj vojaĝceloj estis Ruslando en la vintro 1911–12, kaj tiam li ne nur prelegis por esperantistoj, sed vizitis Zamenhofon en Varsovio kaj renkontiĝis en Peterburgo kun la ĉefministro Vladimir Kokovcev por pledi por Esperanto, suspektata en Ruslando pro la juĝo pri la prezidanto de la REL Aleksandr Postnikov. En 1913 li denove venis al Usono kaj estis akceptita de la prezidanto Wilson kaj de la financisto Carnegie. En siaj milittempaj vojaĝoj li ofte renkontiĝis kun esperantistoj kaj estis unu el malmultaj alilandaj samideanoj, kiuj vizitis Zamenhofon en Varsovio, unue sub la Ruslanda, poste sub la Germania regado.
Post la milito Edmond Privat diskoniĝis en Esperantujo kiel la “ambasadoro” de Esperanto ĉe LN kaj gvidanto de la Esperanto-movado.
Ĉe la Ligo de Nacioj
En la 1a Asembleo de LN (decembro 1920) laŭ la iniciato de Privat estis prezentita projekto de rezolucio pri Esperanto, subskribita de reprezentantoj de 11 landoj. Ĝia traktado estis prokrastita al la 2a Asembleo, antaŭ kiu la asista ĝenerala sekretario de LN Inazô Nitobe vizitis la 13an UK (Prago, 1921) kaj verkis raporton “La lingva problemo kaj la Ligo de Nacioj”, en kiu li nomis Esperanton “motoro de internacia demokratio”.
En la 2a Asembleo (septembro 1921) la ĝenerala sekretario de LN ricevis la taskon prepari raporton pri instruado de Esperanto en lernejoj por la 3a Asembleo. LN dissendis demandaron pri instruado de Esperanto al la registaroj kaj disponigis sian sidejon en Ĝenevo por Internacia Konferenco pri Instruado de Esperanto en Lernejoj (aprilo 1922). La konferenco, kiun Privat kunorganizis, proponis al LN rezolucion pri instruado de Esperanto. Post la konferenco kaj surbaze de la ricevitaj respondoj LN pretigis tre pozitivan raporton “Esperanto kiel internacia helpa lingvo”.
La 3a Asembleo de LN (septembro 1922) akceptis ĉi tiun raporton, sed transdonis la demandon pri instruado de Esperanto al la LN-Komisiono pri intelekta kunlaborado, kiu rifuzis rekomendi Esperanton al instruado en lernejoj.
Kvankam la enkonduko de Esperanto en lernejojn ne estis atingita, la rekono de Esperanto en LN spronis pliajn eksterajn agadojn, kiujn Privat organizis aŭ kunordigis: Komerca kaj Turisma Konferenco en Venecio (1923), Internacia Radio-Konferenco en Ĝenovo (1924), Konferenco pri Komerco kaj Industrio en Parizo (1925), Konferenco “Paco per lernejo” en Prago (1927). Li ankaŭ starigis bonajn kontaktojn kun la Internacia Labor-Oficejo en Ĝenevo.
La kontrakto de Helsinki
Antaŭ la Unua Mondmilito Privat ne multe agadis en UEA, kvankam li estis ĝia komitatano. Sed post la morto de Hodler (1920) li daŭrigis la organizan laboron de sia forpasinta amiko.
La antaŭmilita Esperanto-komunumo estis dupolusa: la individuaj esperantistoj ĉe UEA kaj la landaj asocioj (naciaj societoj) ĉe la Centra Oficejo en Parizo. La dueco daŭris post la milito. La solvon trovis Edmond Privat (vicprezidanto de UEA) kaj Gabriel Chavet (sekretario de la Centra Oficejo): dum la kuna ŝipveturado al la 14a UK (Helsinki, 1922) ili interkonsentis konservi la du centrojn kaj fondi tegmentan instancon.
Ilia plano estis akceptita en la 14a UK kiel la Kontrakto de Helsinki. Laŭ ĝi la landaj asocioj starigis sian Konstantan Reprezentantaron (KR). KR kaj UEA formis sespersonan Centran Esperanto-Komitaton (poste Internacia Centra Komitato de la Esperanto-Movado, ICK). Unu jaron poste en la 15a UK (Nurenbergo, 1923) estis elektita la unua ICK kun Edmond Privat kiel ĝia prezidanto. Ĝis 1928 Privat restis prezidanto de ICK, kaj dum 1924–28 li estis ankaŭ prezidanto de UEA. Ekde 1920 ĝis 1934 Privat redaktis la organon de UEA Esperanto kaj ĉiunumere aperigis en ĝi siajn ĉefartikolojn. Krome li prezidis la Svisan Esperanto-Societon kaj plenumis aliajn movadajn taskojn, inter kiuj la plej honora estis la ĉiujara parolado ĉe la solena inaŭguro de UK.
UEA: La vojo malsupren
UEA progresis, ĝia membraro en 1925 atingis 9 mil 424 personojn, ĝis nun ne reatingita nombro; la 15a UK en Nurenbergo (1923) estis rekorda kun 4963 aliĝintoj. Tamen en 1928 Privat estis devigita demisii el la prezidantaj postenoj en UEA kaj ICK pro kampanjo de la franca ĉefdelegito de UEA Georges Delanoue. La demokratieco de Privat, liaj rilatoj kun Gandhi kaj Rolland ŝajnis neakcepteblaj por la estroj de la neŭtrala movado, en kiu aperis naciismaj tendencoj en pluraj landoj.
En UEA kaj ICK komenciĝis membrofalo, financa krizo kaj konfliktoj.
En 1932 KR nuligis la Kontrakton de Helsinki. ICK ĉesis ekzisti, kaj en la 25a UK, okazinta en la nazia Kolonjo (1933), oni trovis kompromisan solvon. La rekonstruita UEA ne plu konsistis el individuoj, sed el landaj asocioj kaj “aktivaj membroj”. La unua elekto de la komitato, okazinta en la 26a UK (Stokholmo, 1934), estis ŝoka, ĉar Edmond Privat kaj kelkaj aliaj internacie konataj aktivuloj ne estis elektitaj. Privat ĉesis agi en UEA, kiu en 1936 disduiĝis je du asocioj, kiuj rekuniĝis nur post la Dua Mondmilito en 1947.
Post la Dua Mondmilito
Kvankam la reunuiĝinta UEA en 1951 donis al Privat la titolon Honora Prezidanto, li apenaŭ reaktiviĝis en ĝi, sed akceptis la prezidantecon de la Universala Ligo, sekrete fondita en Nederlando, okupita de nazioj, por disvastigi la mondfederismon per Esperanto.
Granda postmilita atingo de Privat estis lanĉo de la Esperanto-programo en la Svisa Radio Internacia, en kiu li paroladis ekde 1946 ĝis sia morto. Dum siaj lastaj vivojaroj li, malgraŭ malfacila moviĝado, laŭeble partoprenis la esperantistan vivon en Svislando. Daŭran popularecon ĝuis liaj libroj, precipe Karlo, Vivo de Zamenhof, Historio de la lingvo Esperanto kaj Esprimo de sentoj en Esperanto, kiuj estas plurfoje reeldonitaj, ankaŭ post lia morto.
Aleksander Korĵenkov
Ĉi tiu teksto estas verkita surbaze de la artikolo de Aleksander Korĵenkov pri Edmond Privat en la enciklopedia projekto Nia Diligenta Kolegaro (NDK), ĉe kies preparado estis utiligitaj jenaj fontoj:
Enciklopedio de Esperanto / Komp. I. Ŝirjaev, L. Kökény, V. Bleier. 2a eld. Budapest: HEA, 1979.
Gacond C. Private kun Edmond Privat // Esperanto, 1989, №7-8.
Gacond C. Private kun Privat // La Gazeto, 2001, №95.
Gacond C., Dognac H. Edmond Privat kaj la privata lernejo Privat // Esperanto, 2003, №12; 2004, №1.
Gacond C., Schneller R. Edmond Privat mortis antaŭ 50 jaroj // Svisa Esperanto-Societo Informas, 2012, №3.
Klag R. Mahatma Gandhi, Edmond Privat kaj Esperanto [Prelegoteksto de nedatita elsendo de Radio Aŭstria Internacia].
Korĵenkov A. Historio de Esperanto. Kaliningrado: Sezonoj, 2005.
Künzli A. Universalaj Lingvoj en Svislando: Svisa Enciklopedio Planlingva. La Chaux-de-Fonds: SES; CDELI, 2006.
Lagrange G. Privat kaj Lanti // La Ondo de Esperanto, 1992, №3, 4).
Privat E. Aventuroj de pioniro. La Laguna: J. Régulo, 1962.
Privat E. Esperantistaj legendoj // Esperanto, 1954, №3.
Ĉi tiu artikolo aperis en la julia kajero de La Ondo de Esperanto (2015). Oni rajtas represi la supran tekston plene aŭ parte nur kun la permeso de la aŭtoro.
© Aleksander Korĵenkov 2015.
Konstanta referenco: https://sezonoj.ru/2015/07/trezoro-6/