Hector Hodler – la vivo por Esperanto

Nia trezoroHodler

En la antaŭaj tekstoj de nia kleriga rubriko, ĉi-jare dediĉita al la movad-organizantoj, ni prezentis kvar elstarajn figurojn: Zamenhof, de Beaufront, Bourlet kaj Sebert. Kvankam ili kondukis la Esperanto-movadon en malsamaj manieroj, oni povas konstati, ke ĉiu el ili primare celis la disvastigon de Esperanto kaj kunordigon de la naskiĝinta movado (kaj flegadon de ĝia bebaĝa literaturo) sen serioza agado progresiganta la utiligadon de Esperanto ene de la kreskanta lingvokomunumo.

Nun por ni estas preskaŭ nekredeble, ke necesis dudeko da jaroj ekde la apero de la lingvo por ke konkretiĝu la ideo pri tio, ke oni lernas la lingvon por uzi ĝin – ne por ĝin reformi, ne por en ĝi diskuti pri ĝi mem, ne por disvastigi ĝin. Kaj oni povas praktiki solidarecon per libervola helpado al samideanoj, sed ne oratori pri la nebulaj “interna ideo” kaj “nia kara afero”. Ĉi tiu “konkretiĝo” okazis per la fondo de UEA, iniciatita de Hector Hodler.

Hector Hodler estas samaĝulo de Esperanto. Li naskiĝis la 1an de oktobro 1887 en Ĝenevo kiel filo de la poste famiĝonta svisa pentristo Ferdinand Hodler kaj de ties amatino Augustine Dupin, unu el la modeloj de la pentristo kaj kudristino. Kvankam la patro notarie rekonis la filon kaj ofte invitis lin por pozado, tiu loĝis plejparte kun sia patrino, ricevante monsubtenon de la patro.

Post la fino de la baza lernejo (1894-1900), la junulo daŭrigis la studojn en la liceo “Kolegio de Ĝenevo”; li elstaris kiel lernanto, sed en 1907 li ne faris la studfinan ekzamenon, ĉar li ne planis studi en universitato. Danke al la financa helpo de la patro la dudekjara Hector dediĉis sin plentempe kaj ekskluzive al Esperanto kiel redaktoro, ĵurnalisto kaj organizanto. Post la morto de la intertempe famiĝinta patro (1918), li ricevis grandan heredaĵon kaj geedziĝis kun Émilie Ruch (1880-1964), kiu flegis lin dum liaj lastaj vivojaroj. Krom okupiĝi pri Esperanto, li pentris (kaj plurfoje pozis por la patro), interesiĝis pri socialaj aferoj, pacismo kaj bestprotektado; kunlaboris kun svisaj gazetoj, en 1916 verkis 387-paĝan franclingvan verkon pri la paca organizo de la popoloj, kiu restis neeldonita, sed hodiaŭ nin interesas lia Esperanto-agado.

Lia amiko, samliceano kaj kolego Edmond Privat (kiun ni prezentos ĉi-rubrike post unu monato) jene rakontis pri ilia konatiĝo:

Kiam mi eniris la klasikan liceon kiel dekdujara knabo, mi tuj rimarkis, inter la novaj kamaradoj, unu altan malgrasan, malriĉan samaĝulon kun profundaj okuloj kaj senordaj brunaj haroj super bela greka frunto.

kaj daŭrigis pri ilia konatiĝo kun Esperanto:

Unu tagon, en Februaro 1903, mi alportis en la liceon esperantan gramatikon, ricevitan de mia patro […] “Bonan tagon”, mi diris al Hektor kredante lin surprizi pri la nova lingvo. “Saluton”, li respondis esperante. “Ankaŭ mi eklernas, ĉar mi trovis lernolibron inter paperaĉoj”.

Post tri semajnoj ni jam flue interparolis kaj ni fondis klubon kaj gazeton hektografitan “Juna Esperantisto”. La redaktejon, presejon kaj bindejon ni instalis sub la tegmento de mia hejma domo, tie kie la servistinoj pendigis lavitajn tukojn.

Ankoraŭ kiel gimnaziano, Hodler partoprenis la organizadon de la 2a Universala Kongreso (UK), okazinta ekde la 27a de aŭgusto ĝis la 5a de septembro 1906 en Ĝenevo.

Fine de 1906 li aĉetis ĉe Paul Berthelot ties revuon Esperanto kaj ekde februaro 1907 ĝis sia morto redaktis ĝin. Dum la unua eldonjaro Hodler publikigis plurajn artikolojn pri la neceso fondi internacian asocion ne por propagandi Esperanton kiel la estontan internacian lingvon aŭ diskuti la lingvajn aferojn (tiam komenciĝis la Ido-skismo), sed por senprokraste uzi ĝin en diversaj sferoj de la vivo.

Male al la tradicia esperantistaro, al kiu apartenis “ĉiu persono, kiu scias kaj uzas la lingvon Esperanto tute egale por kiaj celoj li ĝin uzas”, UEA, laŭ la imago de Hodler, tegmentis esperantianojn – adeptojn de la esperantismo komprenata kiel internacia solidaro de tiuj, kiuj uzas la lingvon kadre de la servoj, kiujn ili mem kunlabore kreas kadre de sia transnacia asocio. Solidaremo kaj kunlaboremo karakterizis la esperantianojn, kiujn Hodler vidis kiel la ĝermojn de la estonta, pli internaciema homaro, ne ebla sen komuna lingvo. Sian koncepton Hodler diskonigis en sia revuo, poste ankaŭ per tri broŝuroj (germane, angle kaj france) pri la esperantismo.

Fine de 1907 Hodler kun Carles, Meyer kaj Th. Rousseau kompilis kaj eldonis la broŝuron Konsuloj kaj Esperanto-oficejoj, kiu baldaŭ (la 28an de aprilo 1908) kondukis al la fondo de UEA kun Esperanto kiel la oficiala organo (sed plu propraĵo de Hodler). En la unua kunveno de UEA kadre de la 4a Universala Kongreso de Esperanto en Dresdeno (aŭgusto 1908) Hodler iĝis vicprezidanto de UEA kaj direktoro de ĝia oficejo en Ĝenevo. Danke al li, kiu uzis siajn tempon kaj energion nur por la revuo Esperanto kaj por UEA, la asocio ekprogresis. Jam en la unua jaro UEA havis 1223 membrojn, 346 diversspecajn delegitojn kaj sidejon en Ĝenevo. La membraro de UEA lavange kreskis. En 1911 UEA havis 7804 individuajn membrojn – pli multe ol nun, 100 jarojn poste.

En 1908 kaj 1909 UEA kunvenis kadre de la Universalaj Kongresoj en Dresdeno kaj Barcelono. En 1910, kiam la Universala Kongreso unuafoje okazis ekster Eŭropo, en Vaŝingtono, UEA havis apartan kongreson en Augsburgo. La kongreso de UEA ne estis simila al UK, ĉar krom la rutinajn organizajn aferojn ĝi traktis la temojn: komerco, laboristoj, monsistemo, kalendara reformo, studentoj, vojaĝstipendioj, lernejaj sekcioj, biblioteko (eldonserio), turismo k. a. La nova statuto difinis la taskojn de UEA, sen mencio de la vorto “Esperanto”:

– plifaciligi la ĉiuspecajn moralajn kaj materiajn rilatojn inter la homoj, sen diferenco pri nacieco, raso aŭ lingvo;

– krei praktikan servaron konstante uzeblan de ĉiuj homoj kaj korporacioj, kies ekonomiaj aŭ intelektaj interesoj celas trans la limoj de ilia gento aŭ lando;

– kreskigi inter siaj membroj fortikan ligilon de solidareco;

– ellabori neŭtralan organizan fundamenton, super kiu ĉiuj progresemaj homoj povos pace interkomunikiĝadi, sen reciproka altrudo de siaj gentaj apartaĵoj.

HodlerEn la 7a Universala Kongreso (Antverpeno, 1911) estis akceptita decido, kiu donis la kongresan voĉdonrajton nur al la Rajtigitaj Delegitoj (= reprezentantoj de la societoj, kiuj kotizis al la Centra Oficejo en Parizo). La ordinaraj kongresanoj ne plu rajtis voĉdoni. UEA restis ekster la “oficialaj esperantistaj asocioj”: Lingva Komitato, Universalaj Kongresoj (pli ĝuste, Konstanta Kongresa Komitato), Esperantista Centra Oficejo, Rajtigitaj Delegitoj.

En la aprila kajero de Esperanto (1912) Hodler aperigis sian artikolon “Kion devas scii la esperantistaro?” En ĝi Hodler kritikis la sistemon de la Rajtigitaj Delegitoj, Administran Komitaton, kaj la Centran Oficejon kun ties direktoro Sebert. Hodler alvokis ne kotizi al la Centra Oficejo. Hodler kaj Cart (kiu represis la artikolon en Lingvo Internacia) rifuzis aperigi la respondon de Sebert respektive en Esperanto kaj en Lingvo Internacia. Zamenhof subtenis la Centran Oficejon, kiu laŭ li esprimis “la veran opinion de la plimulto”, per sia artikolo “Pri Rajtigitaj Delegitoj kaj pri la Centra Organizo” kaj deklaris, ke tio estas lia lasta kontribuo al la movadorganizaj diskutoj gazetaj kaj kongresaj. Tiu polemiko profundigis la fendon inter UEA kaj la francaj movadestroj, kiuj pledis por la “neŭtrala lingvo”, dum laŭ Hodler Esperanto estis socia fenomeno, funkcianta en konkretaj historiaj kondiĉoj, kaj, kiel tia, ĝi ne povis resti tute neŭtrala, sed proksima al la internaciismo kaj pacismo.

La konflikto inter la gvidantoj de la internacie organizitaj esperantistoj en UEA kaj la gvidantoj de la nacie strukturitaj propagandaj naciaj societoj (= landaj asocioj) forgesiĝis dum la Unua Mondmilito, kiam la Centra Oficejo en Parizo kaj la naciaj societoj en la militantaj landoj preskaŭ tute malaktiviĝis, kaj kelkaj el ili uzis Esperanton en sialandaj militaj propagandoj. Tamen UEA havis avantaĝon, ĉar ĝia oficejo troviĝis en la neŭtrala Svislando, kaj post sesmonata paŭzo en januaro 1915 Hodler relanĉis Esperanton kaj aperigis en la unua milita numero la artikolon Super.

Ekde julio 1915 ĝis februaro 1917 en Esperanto aperis lia artikolserio La pacproblemo: Novaj vojoj pri rearanĝo de la postmilita socia vivo federisme aranĝita. Hodler emfazis gravecon de la kolektiva laboro, kiu povas alporti al la postmilita mondo novan, pli justan kaj demokratian ordon, en kiu Esperanto ludos pli signifan rolon, se la esperantistoj agados vere internaciisme.

Hodler kune kun la sekretario de UEA Hans Jakob organizis servon de UEA, kiu ebligis peradon de korespondaĵoj inter la militantaj blokoj tra Svislando, serĉadon de homoj kaj montranssendon. La faritaj servoj atingis 200 mil. Kiel Kristnaskan donacon UEA aŭtune 1916 sendis al militkaptitaj esperantistoj pakaĵojn kun nutraĵoj, tabako kaj libroj en Esperanto. Tio alte levis la prestiĝon de UEA, kiu post la milito restis la plej aktiva esperantista asocio.

Dum siaj lastaj vivojaroj Hodler ofte malsanis. En 1919 li transdonis la direktoradon de UEA al Eduard Stettler kaj iĝis prezidanto de UEA (ĉi tiu posteno vakis ekde la forpaso de Harold Bolingbroke Mudie en 1916).

Li mortis pro tuberkulozo la 31an de marto 1920 en la montara kuracloko Leysin, kantono Vaŭdo.

Kun la konsento de sia edzino Émilie Hodler-Ruch, Hodler testamentis grandan monsumon, la revuon Esperanto kaj sian bibliotekon al UEA, kies biblioteko havas nun lian nomon. Ĉe UEA funkcias Institucio Hodler ’68 por financi movadajn projektojn el la kapitala rento de UEA. En 1920 aperis lia biografio, verkita de Stettler, represita en 1928 kune kun elektitaj artikoloj de Hodler, aperintaj en Esperanto.

Aleksander Korĵenkov

Ĉi tiu artikolo estas verkita surbaze de la artikolo de Aleksander Korĵenkov pri Hector Hodler en la enciklopedia projekto Nia Diligenta Kolegaro (NDK), ĉe kies preparado estis utiligitaj jenaj fontoj:

Amouroux J. Hodler patro kaj filo // La Gazeto, 2008, №136.

Enciklopedio de Esperanto / Komp. I. Ŝirjaev, L. Kökény, V. Bleier. 2a eld. Budapest: HEA, 1979.

Gacond C. Pri la penso de Hector Hodler. Svidniko: Lublina Esperanto-Instituto, 1999.

Holmes H. W. Hector Hodler kaj la fondo de U.E.A. // Esperanto, 1968, №4.

Jakob H. Servisto de l’ ideo. Antwerpen: FEL, 1995.

Korĵenkov A. Historio de Esperanto. Kaliningrado: Sezonoj, 2005.

Künzli A. Milito kaj paco laŭ Hector Hodler // Spegulo, 2008, №2.

Künzli A. Universalaj Lingvoj en Svislando: Svisa Enciklopedio Planlingva. La Chaux-de-Fonds: SES; CDELI, 2006.

Lins U. La heredaĵo de Hector Hodler // Esperanto, 1988, №12; 1989, №1.

Lins U. Utila estas aliĝo. Rotterdam: UEA, 2008.

Privat E. Hektor Hodler. 1887–1920 // Sennacieca Revuo, 1954, №82.

Stettler E. Hector Hodler: kunfondinto de Universala Esperanto-Asocio kaj de la gazeto Esperanto. Lia vivo kaj lia verko 1887–1920. Genève: UEA, 1928.

Ĉi tiu artikolo aperis en la junia kajero de La Ondo de Esperanto (2015). Oni povas represi la supran tekston nur kun la permeso de la aŭtoro.

© Aleksander Korĵenkov 2015.

Konstanta referenco: https://sezonoj.ru/2015/06/trezoro-5/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Historio de Esperanto, Nia trezoro kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

1 respondo al Hector Hodler – la vivo por Esperanto1

  1. Dieter Rooke diras:

    La patro Ferdinand Hodler pentris sian filon tute nuda- ech en cheesto kun sia amorantino.
    La pentrajhoj estas nun videblaj en muzeo de Sarajevo.

Respondi