Merkatiko, strategio kaj Esperanto: Strategio-ĉeno por lokaj asocioj

Dennis KeefePli kaj pli da esperantistoj interesiĝas pri merkatiko: la scienco kaj arto informi, varbi kaj reklami, por ke membroj de iu celgrupo, en nia kazo venontaj esperantistoj, iĝu “amikoj” de nia lingvo Esperanto. Por la Universala Esperanto-Asocio, tio povas signifi membriĝi en UEA. Por la movadestroj de UEA, tio povas signifi ankaŭ aliĝi al la Universala Kongreso. Por Vinilkosmo, tio povas signifi ekkonigi novan muzikogrupon aŭ vendi pli da diskoj de la fama kantisto Jomo. Por Lingva Festivalo tio povas esti altiri homojn de la urbo por partopreni kursojn de diversaj lingvoj kaj ankaŭ de Esperanto. Por lokaj asocioj kaj kluboj de nia lingvo, merkatiko povas esti la plej bona maniero allogi homojn al lokaj kursoj de Esperanto, kaj poste iel hejmigi ilin en niaj rondoj.

Sed por bone utiligi la principojn de merkatiko, oni devas ekkoni ilin kaj lerni bone apliki ilin. Ne sufiĉas agi sen scioj kiel tro ofte eĉ la plej talentaj kaj eminentaj movadestroj de Esperantujo foje faras. Oni devas bone lerni kelkajn bazajn principojn de la arto kaj scienco de merkatiko. Krome oni devas apliki tiajn principojn en ia strategia kadro. Merkatiko sen strategio ne multe valoras, kaj simile, strategio sen merkatiko ofte ne donas kontentigajn rezultojn.

Kelkfoje tiaj merkatikaj kaj strategiaj principoj troviĝas en potencaj teorioj kiel tiu de la Disvastiĝo de Novaĵoj de Everett Rogers. Kelkfoje tiaj ideoj devenas de sukcesa eksperimentado kiel en la kazo de Duolingo kaj Esperanto, aŭ en Lingvaj Festivaloj, aŭ en Esperanto-Insulo. Ĉiaokaze, ĉu de la teoria vojo, ĉu de la praktika, indas, ke esperantistoj je la internacia, landa kaj loka niveloj priatentu ideojn kiuj povas helpi al ni informi, varbi kaj reklami por sukcese antaŭenigi Esperanton.

En kelkaj artikoloj en La Ondo de Esperanto, mi prezentis kelkajn bazajn teoriojn de la fako merkatiko, kiuj trafe aplikiĝis al la Esperanto-movadoj: disvastiĝo de novaĵoj (2012, №4, 5), modelo de konsumantoj (2013, №3), la graveco de eksperimentado kaj la Vakero de Marlboro (2012, №6), la damninda verda abismo (2012, №8-9); Subfakoj de merkatiko (2014, №4-5, 6, 7) k. a Tamen en ĉi tiu artikolo mi volas iri de la pli teoria flanko de merkatiko al la pli praktika. Mi volas speciale rigardi ideojn kiuj povas helpi la lokajn asociojn, la lokajn klubojn de Esperanto. Tia pli desubisma, loka vojo devas interesi eĉ la movadestrojn ĉe la pinto de la movadoj, ĉar UEA kaj aliaj internaciaj asocioj de Esperanto bezonas pli viglajn, membrohavajn, lokajn asociojn en la bazo de iliaj, iom tro, hierarkiaj organizoj.

Antaŭ ĉio, la loka asocio, ekzemple tiu de Madrido kie mi mem esperantistiĝis, devas ĉekomence pensi pri informado kaj varbado. Mi kredas, ke ĉiuj lokaj grupoj konsentas kun mi pri tio se ili volas altiri novajn homojn al siaj urbaj Esperanto-kluboj. Kiam mi loĝis en Madrido kaj ĉeestis mian unuan kurson de Esperanto ĉe la Liceo de Esperanto, mi venis al tiu klubo, ĉar iun printempan tagon mi hazarde vidis afiŝeton en la placo Mayor de Madrido. Tio estas, kelkajn tagojn aŭ semajnojn antaŭe, la loka klubo de Esperanto metis tiujn afiŝojn en diversaj lokoj de Madrido por informi kaj varbi, kaj rezulte de tiu informado, almenaŭ 30 homoj kaj mi aliĝis al la kurso de aprilo 1980.

Nun pli kaj pli da esperantistoj pensas, ke estas bone informi kaj varbi kaj reklami, sed nura informado kaj varbado tute ne sufiĉas. Tre fundamenta principo de merkatiko estas, ke oni tute ne faras tiajn merkatikajn paŝojn se oni ne havas jam enkape tre konkretan sekvan paŝon kiu rekte kontribuas al la celoj de la organizo. Reklami por nur reklami ne havas sencon. Oni bezonas celon, kaj tiu celo devas poste doni ion valoran al la organizo. Kion volas loka klubo de Esperanto? Ni povas pensi pri novaj lernantoj de Esperanto. Ni povas pensi pri novaj membroj de la klubo. Ni povas pensi pri homoj kiuj poste kunlaboros kun diversaj taskoj kiaj posteni ĉe budo en lingva foiro, zorgi pri la loka klubejo, aŭ eĉ helpi starigi Lingvan Festivalon sponsoratan de esperantistoj.

Ni povas koncepte pensi pri multbranĉa vojo al Esperanto, vojo al la loka klubo, kaj tiu vojo konsistas el pluraj paŝoj inter kiuj informado kaj varbado estas nur unu el multaj. Tiu multalternativa vojo estas eble iomete longa, sed ni povas dividi ĝin en paŝoj, sufiĉe facile atingeblaj paŝetoj por novaj esperantistoj. Kion fari? Antaŭ ĉio oni devas, kiel supre menciite, informi kaj varbi. Sed oni ne reklamus pri membriĝo en la loka klubo aŭ aliĝo al Universala Kongreso de Esperanto, ĉar tiaj paŝoj estas ĉekomence tro grandaj. Oni informos, ekzemple, pri prelego. Estas pli facile venigi homojn al simpla, mallonga prelego, ol varbi ilin por ĉeesti trimonatan kurson.

Krom pri prelegoj, lokaj kluboj povas informi pri ekspozicio pri Esperanto. Tion faris Marko kaj Daniela Noulin en la franca urbo Vendome kun belaj rezultoj. Oni povas inviti al la ekprezentado de nova ZEO (Zamenhof-Esperanto Objekto). Tion mi vidis en Hispanio kiam oni donis al strato la nomon Zamenhof kun nova stratŝildo. Oni povas inviti al provleciono. Tion faris la fama esperanta instruisto Andreo Cseh, kaj multe da aliaj instruistoj en multaj landoj. Oni povas inviti al malferma tago. Pri tiu tago ni scias en Roterdamo, sed ankaŭ eblas fari malfermajn tagojn por la ekstera publiko en lokaj klubejoj. Kelkfoje la evento mem iĝas la invitilo. Ekzemple, estas la komerca lingvo-foiro Expolangues en Eŭropo, kie asocioj de Esperanto deĵoris ĉe budoj pri la Internacia Lingvo. Oni povas pensi pri aliaj diversaj nelingvaj foiroj: tiuj de la festo de la unua de majo, asocio-foiroj, eĉ komercaj foiroj, kaj eble la plej prestiĝa kiun mi vidis ĝis nun en Esperantujo, la Ekonomia Forumo en Krynica en Pollando.

Se estas nur informado, aŭ varbado, kiel en la supraj ekzemploj, tio estas punkto-strategio. En la mondo de sukcesaj strategiaj agoj, tiuj punkto-strategioj valoras preskaŭ neniom, bedaŭrinde, por lokaj grupoj de Esperanto. Bezonatas ĉeno da agoj, strategiaj agoj kiuj iel kunlabore, sinergie interrilatas, kaj kiuj, viciĝante unu apud la alia, unu post la alia, kreas multe pli fortan strategian elanon kaj efikon: novaj lernantoj, novaj membroj en loka klubo, novaj aktivuloj, novaj verkistoj. Kaj novaj vojaĝantoj al landaj kaj Universalaj kongresoj. Sed, kion fari por atingi tiajn alstrebindajn celojn?

Karaj legantoj, karaj lokanoj, metu en la centron de via loka klubo la merkatikan ilon: strategio-ĉenon. El kio tiu ilo konsistas? Unue, pensu pri kiamaniere informi kaj varbi, tio estas la unua parto de la ĉeno. Due, ĝuste en tiu informado, enmetu inviton al posta okazaĵo kia prelego pri Esperanto, prelego en Esperanto pri alia temo, provleciono de unu horo, filmo en Esperanto, vespero de muziko kun kantoj de diversaj landoj kaj lingvoj, ktp. Estas multe da paŝoj kiujn via loka klubo povas elekti. Sed, la kerno de la strategio estas krei multpartan vojon el multaj, relative facilaj paŝoj kiuj direktiĝas al la strategiaj celoj de via klubo: pli da gelernantoj, pli da aktivuloj, pli da membroj en la asocio. Jen tio estas la kerna nocio strategio-ĉeno.

Punkto-strategio, kiel jam substrekite, ne valoras, ĉar tio estas nur unu ero de la ĉeno, parto de strategio, parto de sistemo. Dupaŝa strategio valoras multe pli, speciale se vi faras kaj la unuan kaj la duan paŝojn bone, celtrafe, alloge. Ekzemple, bona distribuado de allogaj, klaraj afiŝoj tra la urbo aŭ ĉe la universitato, aŭ lerta utiligado de reklamo en Fejsbuko, aŭ bela, altira artikolo pri Esperanto en loka ĵurnalo kiel la unua paŝo, kaj bona, interesa prelego pri Esperanto, aŭ efika provleciono kiel la dua paŝo. Kvankam dupaŝa strategio estas multe pli fruktodona ol nura strategia punkto, ju pli multpaŝa kaj kompleta estas via strategio-ĉeno, des pli granda estos la pozitiva efiko por via loka klubo. Kaj nun por fini per iom da fantazio, sed ankaŭ laŭ propra sperto, mi skizos unu ekzemplon de tre sukcesa apliko de la strategio-ĉeno.

Unue, en via loka klubo vi metas afiŝojn en la universitato por altiri studentojn al prelego pri Esperanto. Due, vi faras tiun prelegon en la universitato mem, kaj ĉe la fino de la prelego, vi invitas la ĉeestantajn studentojn al unuhora provleciono en la venonta semajno. Trie, vi faras la provlecionon, kaj ĉe la fino de la provleciono, vi anoncas 30-horan kurson de Esperanto kiu komenciĝas en la sekva semajno. Kvare, vi instruas la enkondukan kurson, kaj ĉe la fino de tiu kurso, vi invitas la kursanojn al via ĉiusemajna Esperanto-rondo, kie lokaj klubanoj babilas en la Internacia Lingvo, eble en Esperanta klubejo aŭ en loka kafejo, ekzemple. Kvine, por la sekvaj paŝoj, via loka klubo devas lerni ankaŭ kiel esti bonkoraj, afablaj, aŭskultemaj, kaj akceptemaj sen prijuĝoj kun viaj novaj esperantistoj.

Do, jen, unu konkreta ekzemplo de strategio-ĉeno. Estas, kiel en la kubo de Rubik, dekoj aŭ centoj da manieroj estigi tiun sukcesan paŝon-post-paŝan vojon por efektivigi bonajn rezultojn en via urbo. Indas pristudi profunde vian lokan situacion kaj plani iom pli strategie, sisteme, celstrebe, logike. Sistema pensado, ne punkta pensado donas longdaŭrajn rezultojn. Vera strategio, ne ŝajniga strategio. Rezultoj, ne vortoj. Jaroj, ne tago. Ĉeno, ne nura ero de tiu ĉeno. Bona ideo nur bonas se ĝi povas lokiĝi en bone elpensita aro da aliaj sufiĉe bonaj ideoj. Ne aro, ŝtuparo. Ne ero, ĉeno. La merkatikilo nomata strategio-ĉeno.

Dennis Keefe
(Universitato Florida Atlantiko)

Dennis Keefe pri Esperanto kaj merkatiko

1. Teorio de disvastiĝo de novaĵoj, aplikata al Esperanto (1)
La Ondo de Esperanto, 2012, №4.

2. Teorio de disvastiĝo de novaĵoj, aplikata al Esperanto (2)
La Ondo de Esperanto, 2012, №5.

3. La leciono de Vakero Marlboro kaj Esperanto
La Ondo de Esperanto, 2012, №6.

4. Transiri tiun damnindan verdan abismon!
La Ondo de Esperanto, 2012, №8-9.

5. Modelo pri la Konduto de Konsumantoj de Hawkins, Best kaj Coney, aplikata al Esperanto
La Ondo de Esperanto, 2013, №3.

6. Esperantistoj, Esperanto, merkatiko kaj ni
La Ondo de Esperanto, 2013, №4–5.

7. La subfakoj de merkatiko, aplikataj al la Esperanto-movadoj (1)
La Ondo de Esperanto, 2014, №4–5.

8. La subfakoj de merkatiko, aplikataj al la Esperanto-movadoj (2)
La Ondo de Esperanto, 2014, №6.

9. La subfakoj de merkatiko, aplikataj al la Esperanto-movadoj (3)
La Ondo de Esperanto, 2014, №7.

10. Merkatiko kaj ĝiaj limoj en la mondo de Esperanto
La Ondo de Esperanto, 2015, №1.

11. Lingvaj Festivaloj kaj merkatiko: Vojaĝo de provlecionoj al landaj televidoj
La Ondo de Esperanto, 2015, №3.

Ĉi tiu artikolo aperis en la julia kajero de La Ondo de Esperanto (2015).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2015, №7.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2015/07/recenzo-57/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

2 Responses to Merkatiko, strategio kaj Esperanto: Strategio-ĉeno por lokaj asocioj

  1. Dennis Keefe diras:

    Trafaj ideoj, Roland. Mi aldonus, ke ech kiam estas nur unu homo en urbo kiu aktivas pri Esperanto, tiu homo povas shpari multe da tempo pensante “strategio-chene.” Mi vidis tion en Chinio, en Francio, en Hispanio.

  2. Roland Rotsaert diras:

    Jen du rimarkoj:
    – La taskaro por la loka grupo estas ege ambicia. En plejparto de la grupoj kiujn mi konas nur estas kelkaj ‘aktivaj’ membroj, kiuj kutime ankaŭ havas funkciojn en aliaj organizoj, esperantaj kaj ne-esperanaj. Krome estas kelkdekaj ‘simpatiantaj’ membroj, ofte eternaj komencantoj, kiuj pretas plenumi iujn taskojn, sed ne multajn kaj ne komplikajn. Kiel do kun tiaj homaro reklami, organizi kursojn, havi taŭgan kluban programon, kaj, kaj…?
    – Kion deziras la ‘kliento’? Eble li nur estas scivolema kaj ne finfine ne volas investi multe da tempo, kaj certe ne engaĝiĝi en la grupa vivo…

Respondi