Mark Fettes: la Esperantisto de la Jaro 2013

Mark FettesLa Ondo de Esperanto en 1998 iniciatis ĉiujaran proklamon de la Esperantisto de la Jaro. Al la projekto aliĝis reprezentantoj de diversaj tendencoj en la Esperanto-komunumo kaj sendependaj kompetentuloj.

Kiel la unua laŭreato en 1998 estis elektita William Auld. En 1999 lin sekvis Kep Enderby. En 2000 estis distingitaj tri personoj: Hans Bakker, Mauro La Torre kaj Jouko Lindstedt. Poste laŭreatiĝis Osmo Buller (2001), Michel Duc Goninaz (2002), Dafydd ab Iago (2003), Helmar Frank (2004), Povilas Jegorovas (2005), Bertilo Wennergren (2006), Peter Zilvar (2007), Ilona Koutny (2008), Aleksander Korĵenkov (2009), Katalin Kováts (2010), Dennis Keefe (2011), Peter Baláž (2012).

En ĉi tiu jaro 16 kandidatigantoj proponis 23 kandidatojn, al kiuj 18 elektantoj jene donis la voĉojn:

Mark Fettes 12 voĉoj

Heidi Goes, Floréal Martorell 4 voĉoj

Mireille Grosjean, Hori Jasuo, Stefan MacGill 3 voĉoj

5 kandidatoj ricevis po du voĉojn, 4 kandidatoj ricevis po unu voĉon.

La 52-jara doktoro pri filozofio Mark Fettes, profesoro en la fakultato pri edukado en la universitato Simon Fraser (Vankuvero, Kanado), prezidanto de UEA kaj estrarano de ESF estas proklamita la Esperantisto de la Jaro 2013 pro la sukcesa kungvidado de la fondaĵo ESF, kiu subtenas multajn valorajn iniciatojn (NASK, Lernu!, Edukado.net k. a.); pro la kreado kaj diskonigado de la nova Strategia Laborplano de UEA; kaj pro alporto de nova etoso kaj energio al la gvidado de UEA, en la Rejkjavika UK kaj poste.

La rezulto de la elekto estis solene anoncita la 14an de decembro 2013 en la Zamenhofa Tago en Kaŭno, kiun partoprenis pli ol cent esperantistoj Litoviaj kaj alilandaj.

En la februara kajero de La Ondo de Esperanto aperos intervjuo kun Mark Fettes, kiun ni gratulas okaze de la laŭreatiĝo.

Halina Gorecka
sekretario

Elektokomisiono

Proponantoj

Marija Belošević (Kroatio): vic-prezidantino de IKUE
Višnja Branković (Italio/Kroatio): direktoro de Orbis Pictus
Renato Corsetti (Italio): vic-prezidanto de IEF
István Ertl (Luksemburgio): tradukisto ĉe Eŭropa Revizora Kortumo
Judit Felszeghy (Hungario): ekssekretario de la Esperanta PEN-Centro
Edmund Grimley Evans (Britio): eksprezidanto de EAB
Maritza Gutiérrez González (Kubo): estro de la Esperanto-redakcio de Radio Havano
Dafydd ab Iago (Belgio): eksdirektoro de la Brusela Komunikadcentro de EEU
Aleksander Korĵenkov (Ruslando): ĵurnalisto kaj verkisto
Lee Jungkee (Koreio): direktoro de Seula Esperanto-Kulturcentro
Vinko Markovo (Francio): prezidanto de la Plenum-Komitato de SAT
Valentin Melnikov (Ruslando): poeto, ĵurnalisto, tradukanto
Nguyen Xuan Thu (Vjetnamio): direktoro de Komisiono pri Homaj Nomoj de AdE
Barbara Pietrzak (Pollando): radioĵurnalisto, redaktoro
James Rezende Piton (Brazilo): ĉefdelegito de UEA por Brazilo
Sibayama Zyun’iti (Japanio): vicprezidanto de JEI, ĉefredaktoro de La Revuo Orienta
José Antonio Vergara (Ĉilio): estrarano de UEA

Elektantoj

Peter Baláž (Slovakio): kunordiganto de E@I
Jennifer Bishop (Aŭstralio): ILEI-sekciestro por Aŭstralio, komitatano de UEA
Petr Chrdle (Ĉeĥio): direktoro de KAVA-PECH
Agneta Emanuelsson (Svedio): prezidanto de ILEI-SE, senatano de la Esperanta Civito
Anne Jausions (Francio): vic-prezidantino de OSIEK
Gbeglo Koffi (Togolando): administranto de la Afrika Centro Esperantista
Ilona Koutny (Pollando): gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj ĉe UAM
Liu Haitao (Ĉinio): profesoro pri (inter)lingvistiko
Trezoro Huang Yinbao (Ĉinio): konsiliano de UEA
Stano Marček (Slovakio): redaktoro de Esperanto
Tahira Masako (Japanio): kunlaboranto de KAEM
Stefan Maul (Germanio): eksĉefredaktoro de Monato
Sergio Pokrovskij (Ruslando): sciencisto, tradukanto, eseisto
Anna Ritamäki-Sjöstrand (Finnlando): prezidanto de la koopera societo Esperanto-Gastigejo en Lesjöfors
Roland Rotsaert (Belgio): kasisto de IKEF; redaktoro de Monato pri ekonomio
Martin Schäffer (Meksiko/Germanio): ĝenerala sekretario de UEA kaj de GEA
Syôzi Keiko (Japanio): eldonanto ĉe Libroteko Tokio
Ljubomir Trifonĉovski (Bulgario): verkisto, redaktoro

Sekretario

Halina Gorecka (Ruslando): eldonanto de La Ondo de Esperanto

En nia retejo estas legeblaj ankaŭ:

Konciza prezento de la antaŭaj laŭreatoj

Peter Baláž: la Esperantisto de la Jaro 2012: Oficiala komuniko

La estonteco certe ne estos enua: Intervjuo kun Peter Baláž

Dennis Keefe: la Esperantisto de la Jaro 2011: Oficiala komuniko

Dennis Keefe: “Mi fieras esti esperantisto”: Intervjuo

Dennis Keefe ricevis la diplomon de la Esperantisto de la Jaro

Legu pli pri la projekto en la retejo de La Ondo de Esperanto

Ĉi tiu artikolo aperis en la januara kajero de La Ondo de Esperanto (2014).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2014, №1.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2013/12/fettes-3/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , . Legosigni la fiksligilon.

1 Response to Mark Fettes: la Esperantisto de la Jaro 2013

  1. A. Künzli diras:

    Laŭ mi, ĉi tiu novbakita Esperantisto de la Jaro kaj liaj kunbatalantoj, kiuj celas savi Esperanton, ĝis nun disvastigis nur varman aeron, krom eble iom da mono (por dubindaj projektoj kaj agadoj). Probable, tio ankaŭ ne ŝanĝiĝos en la venonta tempo.

    Pro tio la tamtamado aranĝita ĉirkaŭ tiu eterne optimisma kaj idealisma aktivulo, kiu estas fanatike admirata de certa speco de Esperanto-propagandistoj, estas iom tro laŭta, kaj finfine ridinda, ĉar krom al la nenio ĝi kondukos al nenio.

    La “gloraj” tempoj de Tonkin jam delonge pasis. La nuna UEA-prezidanto eĉ ne kapablas prezenti normalan interesan kongresparoladon, sed tedas la homojn per mediokraj intervju-respondoj. Liaj eksmodaj ideoj pri edukado kaj klerigo de la propraj vicoj estas sensenca palavrado, kiu venas el la buŝo, aŭ plumo de homo, kiu dorme maltrafis la pasintajn 100 jarojn de Espeanto, kiu ĵus malkovris Esperanton aŭ kiu simple havas nenion por diri. Ŝajnas, ke la ĉi-lasta kazo validas.

    Ĉar la ĉijara elekto estis klare antaŭvidebla kaj pro tio seninteresa (kio estas konfirmita de la publika silentemo pri tiu “epokfara” evento), oni do atendas kun (mal)pacienco kiu staros venontjare en la vico por esti elektita kiel Esperantisto de la Jaro. Oni rajtas aplaŭdi jam nun.

Respondi