La estonteco certe ne estos enua

Intervjuo kun Peter Baláž, la Esperantisto de la Jaro

Peter BalᐞEn la januara Ondo ni informis, ke la 33-jara slovaka aktivulo Peter Baláž, kunordiganto de la asocio Edukado@Interreto (E@I) estas proklamita la Esperantisto de la Jaro 2012. Hodiaŭ li estas nia gasto.

Kiel impresis vin la informo, ke vi iĝis la Esperantisto de la Jaro?

Tio samtempe surprizis kaj ĝojigis min. Mi sciis, ke mi estis proponata plurfoje en pasintaj jaroj, kaj mi ne vere atendis ke oni elektos ĝuste min ĝuste ĉi-jare. Estas certe bona sento, kiam oni pozitive taksas vian laboron. Aliflanke, mi konscias ke ekzistas multaj homoj, kiuj same (aŭ eble eĉ pli) meritus la titolon, eble ili nur ne estas tiom videblaj aŭ konataj.

Ni aŭdis, ke via nomumo vekis intereson de la amaskomunikiloj en Slovakio. Kio okazis?

Jes, efektive aperis pluraj artikoloj pri mia premiigo, ĉefe en la retaj novaĵ-portaloj. Pri tio mi povas danki ĉefe al slovakaj esperantistinoj Katka Nosková kaj Eva Fitzelová, kiuj verkis gazetaran komunikon kaj dissendis ĝin al amaskomunikiloj. Pluraj el ili aperigis la informon. Persone mi tion prenas kiel bonan ŝancon videbligi Esperanton, pri kiu oni ja ne ĉiutage informas. Do la premio iĝis ankaŭ bona reklamo por Esperanto en Slovakio.

La asocio E@I, kiun vi kunordigas, havas sidejon en Slovakio, sed ne vi fondis ĝin. Kiel vi fariĝis estrarano?

E@I ekestis en 1999 kiel neformala laborgrupo de junaj esperantistoj, sub TEJO. Ĝia aktivado iom post iom kreskis ĝis tia grado, ke en la jaro 2005 pluraj aktivuloj eksentis bezonon de propra organizo, kun pli vastaj agadkampo kaj homforto. Mi ekaktivis en E@I en 2003 (en tiu jaro mi ankaŭ fondis mian etan eldonejon Espero), kaj en 2005 unu el kunfondintoj de ĝi kaj de lernu.net, Hokan Lundberg, proponis al mi transpreni la kunordigadon. Mi tre ŝatis la tiaman agadon kaj akceptis la taskon, tute ne antaŭvidante, kion ni estonte faros. Ni decidis registri la organizon kaj eklabori memstare pri pluraj Esperanto-projektoj.

Ekde tiu tempo mia vivo estas forte ligita kun Esperanto.

Kiel E@I malsamas de la tradiciaj organizoj? Ĉu ĝia modelo havas ankaŭ malavantaĝojn?

Kompare kun “tradiciaj organizoj” ni estas ĉefe “projektbazita organizo” – ni elpensas, kreas unuopajn (ofte tute malsamajn) projektojn, por kiuj serĉas aparte teamojn, financojn, enhavon ktp. La membreco en E@I estas senpaga, tamen pluraj projektoj (ekzemple, lernu.net) bezonas enspezojn – ankaŭ tial ni relative ofte okazigas monkolektajn kampanjojn, al kiuj povas homoj kaj organizoj kontribui. Sed tiu ĉi modelo (“crowd sourcing” = komuna/amasa financado), bedaŭrinde ne estas tiom konata, ke ĝi sufiĉu por nia agado. Tial ni estas dankaj al ESF, kiu dum dek jaroj subtenas diversajn niajn projektojn. Eblas diri, ke sen ESF jam E@I ne ekzistus aŭ realigus nur minimumon de la ĝisnuna agado.

Kion, laŭ vi, aparte bezonas junaj esperantistoj? Kial ili nun tiom amase venas al serioza kursaro kiel Somera Esperanto-Studado (SES) aŭ eĉ scienca konferenco kiel KAEST?

Nuntempaj junaj esperantistoj laŭ mi bezonas la samon, kiel ĉiuj antaŭaj – kuraĝigon, subtenon, ekzemplajn modelojn, kelkfoje konsilon kaj spacon por propra sinrealigo. Se ni sukcesas al ili liveri tion, la movado povas kreski, progresi kaj moderniĝi.

Al SES venas homoj ĉefe por lerni Esperanton – estis strange, ke ne ekzistis granda eŭropa somera Esperanto-lernejo. Do ni decidis proponi ĝin, kaj dum kelkaj jaroj ĝi famiĝis kaj tradiciiĝis. Ĉiu trovas en SES ion por si, ĉu komencanto, ĉu la plej sperta esperantisto. Kaj proponi SES-on al la lernantoj de lernu.net montriĝis tre bona maniero enmovadigi tiujn homojn – tion ni efektive sukcese faras dum lastaj jaroj. Forta flanko de SES estas la taŭga mikso de “seriozeco” (antaŭtagmeza lernado de Esperanto), tradicia Esperanto-programo (prelegoj, manlaboroj, ludoj, ekskursoj) kaj amuziĝo (teatraĵoj, koncertoj, diskotekoj).

KAEST estas alia; tien venas homoj, kiuj interesiĝas pri scienco kaj tekniko kaj emas pri tio diskuti en Esperanto. Estas domaĝe, ke ne ekzistas pluraj tiaj aranĝoj tra la mondo – sen bona kaj moderna terminologio kaj faka uzo de la lingvo ĝi ne vere povos progresi.

Oni rimarkas, ke projektoj de E@I okupiĝas ne nur pri Esperanto.

Jam en 2005 ni sciis, ke en E@I ni okupiĝos ne nur pri Esperanto, kaj tial la oficiala nomo estas “Edukado@Interreto”, anstataŭ la originala “Esperanto@Interreto”. Ankaŭ celoj de la organizo laŭstatute pri tio klare diras:

“La vizio de E@I estas paca kaj harmonia mondo en kiu ĉiuj civitanoj povas facile kaj rapide komuniki tutmonde. La ĉefaj celoj por atingi tion estas:

  • instigi interkulturan lernadon kaj internaciajn kunlaboron kaj komunikadon;
  • subteni lernadon kaj uzadon de interretteknikoj kaj lingvoj;
  • helpi validigadon de la Ĉarto de Unuiĝintaj Nacioj kaj ties Deklaracion de homaj rajtoj”.

Certe, la plej gravan rolon por ni havas kaj havos Esperanto. Sed ni volas utiligi nian sperton por krei utilajn projektojn ankaŭ por aliaj – kaj ankaŭ per tio montri, ke esperantistoj ja kapablas fari ion bonan, utilan kaj praktikan ankaŭ por la “ekstera” mondo.

Tiel ĉi ekestis la retejo por instrui la slovakan lingvon: www.slovake.eu, kaj nun estas kreata retejo por instrui la germanan lingvon: www.deutsch.info. Kaj venos ankaŭ aliaj.

Se E@I sukcesos proponi plurajn lingvoinstruajn retejojn, ankaŭ opinio pri Esperanto povas por pluraj homoj ŝanĝiĝi. Ekzemple neniu povas nei, ke ĝuste esperantistoj kreis la unuan multlingvan retejon por instrui la slovakan. Kiam aperis gazetara komuniko pri slovake.eu, ni klarigis, ke la projekto ekestis surbaze de spertoj pri lernu.net por instrui Esperanton. Oni menciis tion en la amaskomunikiloj, kaj dum sekvaj tagoj venis pli multaj vizitantoj ankaŭ al lernu.net.

Danke al nia engaĝiĝo al edukado-projektoj E@I decembre iĝis membro de “Civitana platformo por multlingvismo” ĉe la Eŭropa Komisiono.

Krom edukado kaj interreto, vi agas por Esperanto ankaŭ ĉe eŭropa nivelo, precipe per Eŭropa Esperanto-Unio (EEU).

En 2005 mi iĝis estrarano en ambaŭ organizoj: EEU kaj E@I. Laŭ mi ĝuste Eŭropo povas esti ŝlosila areo por disvastigi Esperanton en pli granda skalo – pro diversaj kialoj politikaj, sociaj, lingvaj, geografiaj… Mi ne komprenas esperantistojn, kiuj fervore kontraŭas la ideon, ke Esperanto iĝu lingvo uzata en EU – ili argumentas per tutmondeco de la lingvo. Sed ja ankaŭ Eŭropo estas parto de la mondo! Kaj se Esperanto iĝus oficiale uzata ĉi tie, mi garantias, ke amaso da aliaj landoj kaj mondopartoj sekve ekuzus/eklernus ĝin – kio helpos al la lingvo rapide transiri de iu “eŭropa lingvo” al tutmonde uzata, komuna por ĉiuj. Simple ne eblas transsalti iujn evolu-ŝtupojn. Mi preferus, ke la lingvon uzu duonmiliardo da eŭropanoj, ol kelkmil homoj tra la tuta mondo. Ĉar tuj post kiam ĝin oni praktike ekuzus en EU, aliaj mondopartoj (ekzemple, Suda Ameriko kaj Ruslando) aldoniĝus tre rapide – same kiel oni nun uzas la anglan en diversaj mondopartoj (eĉ kie tio estis nepensebla antaŭ kelkaj jaroj), oni ekuzus aŭtomate Esperanton.

Paradokse, la nuna financa krizo (verdire, morala krizo de valoroj) povas helpi al Esperanto (ankaŭ al aliaj alternativaj movadoj, solvoj). Nur en la malfacila tempo oni ekserĉas solvojn, komencas pli serioze trakti problemojn; kaj Esperanto ja estas unu el taŭgaj solvoj por pluraj niaj problemoj. Necesas nur pacience kaj tamen profesie ĝin prezenti – en ĝusta maniero kaj momento.

Kio inspiras vin daŭrigi vian laboron?

Eblus diri: “interna ideo”. Pli precize, iu interna sento, ke mi faras ion utilan, sencohavan kaj prosperan. Mi havas senton, kiun esprimis foje Claude Piron, ke Esperanto estas tiom bona inventaĵo, ke ĝi iam (pli aŭ malpli frue) devos amase disvastiĝi tra la mondo. Kaj al tio mi per mia agado volas helpi.

Mia unua instigo por okupiĝi entute pri Esperanto estis la libro Ni ne estas senpovaj de la slovaka aŭtoro Marian Repka. Ĉi tiu libro ŝanĝis mian tutan vivon. Kiam mi legis ĝin, mi sentis, kvazaŭ la libro estus verkita por mi. En ĝi estas priskribita kvinpaŝa vojo por atingi pacon en la mondo. Kaj la unua paŝo estas “lerni la internacian lingvon Esperanto”. Mi ekinteresiĝis pri la temo kaj eklernis. Mi jam pli frue konis la aŭtoron (verkantan ĉefe esoterajn librojn), kaj pere de meditado (kiu estas la kvina paŝo por atingi la pacon en la sama libro) mi venis al Esperanto. Ekde tiu tempo mi provas kontribui al la realigo de paco.
Peter Baláž
Supozeble, vi okupiĝas ne nur pri viaj labortaskoj. Kion vi faras libertempe, kiam vi havas la eblon respiri?

Efektive mia Esperanto-agado uzurpas nun plejmulton da mia tempo. Aliflanke ekzistas proverbo: “Faru kion vi amas, kaj vi neniam plu devos iri labori.” Tio ĉi vere validas por mi – mi jes laboras relative multe, sed malofte mi sentas, ke mi laboras. Mi pasie okupiĝas pri Esperanto, do ne estas iu sufero labori, mi ofte ŝanĝas la taskojn, do ili ne povas facile enuigi min.

Tia ĉi vivstilo jes ja havas ankaŭ negativajn flankojn – ĉefe ĝi influas mian privatan vivon. Ofte ne facilas por proksimuloj elteni tian labordependulon.

En “libera” tempo (kiam mi ne okupiĝas pri Esperantaj taskoj) mi foje ŝatas spekti filmojn (ĉefe scienc-fikciajn), aŭskulti muzikon (ofte metalan), legi librojn (pro mia pasio pri libroj mi eĉ fondis eldonejon). Aldone mi okupiĝas pri esplorado de la homa konscio (pli facile dirite: meditado) kaj finfine ĉi-jare rekomencis pli aktive sportumi.

Kvankam niaj aktivuloj okaze de intervjuo kutime prezentas Esperanton kaj Esperantujon alloga kaj moderna, en internaj esperantistaj diskutoj oni konstatas multe da pesimismo kaj defetismo, ĉefe pro la stagnado aŭ krizo en la tradiciaj movadaj strukturoj. Kion vi opinias pri la nuna stato kaj estonteco de Esperanto?

Malgraŭ ĉiuj plendoj kaj signoj de stagnado mi estas optimisma – Esperanto laŭ mi kreskos pli kaj pli – eble alimaniere, ol kelkaj imagas. Certe malfortiĝas la tradiciaj strukturoj, sed aliflanke kreskas abunde tute novaj vojoj, ebloj por praktiki la lingvon.

Laŭ mi, nun Esperanto kaj ĝia movado trairas iaspecan purgatorion. Kiom longe ĝi daŭros, dependas de ni mem – aktivuloj kaj movadanoj, Esperanto-uzantoj. Niaj hodiaŭaj decidoj influas la aspekton de la morgaŭa Esperanto-movado. Ankaŭ la problemoj de la ekstera mondo povas kontribui al pli rapida disvastiĝo de Esperanto. Ofte ni forgesas provi alparoli aliancanojn – kaj dum lastaj jaroj daŭre kreskas kvanto de alternativaj movadoj, kun kiuj estus utile kunlabori por atingi niajn celojn. Ankaŭ la ekstera mondo evoluas, do estus naive pensi, ke nia movado povas resti sama, dum ĉio ĉirkaŭe ŝanĝiĝas.

Neevitebla demando: kiujn tri librojn en Esperanto vi kunprenus al neloĝata insulo?

Dependas de cirkonstancoj. Mi preferus kunhavi iPad aŭ alian e-legilon kun sunenergia ŝargilo kun amaso da ciferecaj Esperanto-libroj ene. Se tio ne eblus, kaj mi tutsola devus tie resti, tiam simple estu tri tre dikaj libroj, romanoj, por ne tro enui. Alikaze, se estas ŝanco de tie eskapi aŭ havi kompanion, mi preferus kunhavi PIV kaj PMEG apude, aldone eble verkon Ni ne estas senpovaj de Marian Repka (kiu venigis min al Esperanto) aŭ tradukon de paroloj de Jiddu Krishnamurti (en Esperanto estis eldonitaj du liaj libroj laŭ mia scio).

Kaj, fine, pri viaj planoj?

Planoj ne mankas – male, kutime ili eĉ troas. Nia filozofio ĉiam estas realigadi projektojn, kiuj mankis, ni strebas “plenigi la truon”. Samon ni volas daŭrigi, en la spirito de la mesaĝo de Gandhi: “Estu la ŝanĝo, kiun vi volas vidi en la mondo”.

Do ĉi-jare aperos la rekonstruita lernu.net kaj deutsch.info, finfine ekfunkcios aktuale.info, verŝajne estos lanĉita nova aranĝo-retejo kaj vendejo.net, plifortiĝos kunlaboro pri Vikipedio, somere okazos SES-2013. En 2014 probable okazos SES eĉ en tri landoj: Brazilo, Slovakio, Ruslando, kaj ni volus estonte okazigadi SESon en diversaj mondopartoj por ebligi al pli da homoj partopreni someran Esperanto-lernejon. Baldaŭ okazos elektoj por la nova estraro.

Mi planas ankaŭ pli aktive okupiĝi pri eldonado de Esperanto-libroj (kaj papere kaj ciferece), ekzemple ni lanĉas ideon de reeldono de valoraj malnovaj Esperanto-verkoj.

Mi ankaŭ planas pli engaĝiĝi en aliaj, neesperantaj aktivecoj (kiuj tamen havas proksiman rilaton al Esperanto), ekzemple: vegetaranismo/veganismo, meditado, eko-loĝado, Vikipedio…

La estonteco certe ne estos enua.

Intervjuis Aleksander Korĵenkov kaj Marek Blahuš

Fotis Jozef Baláž

Legu ankaŭ la prezenton de la pli fruaj laŭreatoj de la titolo La Esperantisto de la Jaro.

Ĉi tiu intervjuo aperis en la februara kajero de La Ondo de Esperanto (2013).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2013, №2.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2013/01/balaz-2/

nomortogelku.xyz Nomor Togel Hari Ini

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

5 Responses to La estonteco certe ne estos enua

  1. jens diras:

    Gratulon Peter !
    Bezonas idealismaj homojn kiel vi.
    Ĉiun Bonan al vi. Vivu Esperanto !

  2. Petro diras:

    Bojana: persone mi bedaŭrus, se vi al SES ne venus nur pro tio, ke eksciis pri mi ion novan (kio eble ne eniras en vian mondkoncepton aŭ opinion, pri kio homo devus okupiĝi). Mi estas sama Petro, kia estis pasintjare, kiam vi partoprenis – nenio ŝanĝiĝis en tiu vidpunkto kaj ankaŭ SES estos sama (aŭ eble eĉ pli bona 🙂 aranĝo, ol estis pasintjare. Kaj rilate al “esoterismo” (eblus ankaŭ tion nomi “esplorado de homa cerbo kaj konscio”) – nur danke al ĝi mi entute eksciis pri kaj venis al Esperanto. Do sen tiu mia “okupo” ekz. SES (kaj pluraj aliaj aferoj) tute ne ekzistus. Do mi pardonpetas se iuj miaj ŝatokupoj aŭ eldiroj de interjvuo vin iel malkontentigis. Ĉu mi estus “pli bona”, por vi pli akceptebla homo, se mi estus ekz. ortodoksa kristano aŭ hinduisto aŭ alia isto? Krom EO-movado mi estas en neniu grupo, neniu movado kaj neniu religia aŭ politika partio envolvita. Kaj eĉ se mi estus, SES ni organizus same kiel ĝis nun. Do se vi jam decidos iel ajn, sciu ke la aranĝon SES ni strebos ĉiam fari plejeble bone, kiel ni kapablos.

  3. Bojana diras:

    Pro via esoterismo, kara Peter, mi pripensas cxu partoprenos je SES denove.

  4. Walter KLAG diras:

    Jes, mi revenos!

  5. Walter KLAG diras:

    Jen freŝa vento en Esperantujo!!!

Respondi