Nia trezoro: Mario Pei

Mario PeiNaskita en Romo, Italio, Mario Andrew Pei (1901–1978) estis fama usona lingvisto kun italaj radikoj, kaj konsiderata kiel unu el la grandaj poliglotoj de la 20a jarcento, kiu konis centon da lingvoj, de kiuj li aktive regis tridekon, inter ili la italan, anglan, francan, hispanan, portugalan, rusan, germanan, latinan, malnovan grekon kaj sanskriton. Migrinte en 1908 al Usono, en Novjorko li trapasis diversajn specialajn lernejojn kaj ricevis ankaŭ jezuitan edukadon. En 1932 li doktoriĝis ĉe la Columbia universitato per verkaĵo pri la lingvo de la oka jarcento en norda Francio. Restante fidela al la sama universitato, de 1952 ĝis 1970 Pei instruis kiel ĝia profesoro romanan filologion.

Multnombre li publikigis diverstemajn verkaĵojn en kaj ekster la romanistiko, kiuj trovis vastajn atenton, aprezon kaj signifon. Liaj abundaj scioj kaj konoj pri lingvoj estis urĝe bezonataj kaj kondukis dum la dua mondmilito al la kunlaboro kun la ministerio pri defendo de la usona registaro, kie li laboris kiel lingva konsilanto kaj aŭtoro de klerigaj tekstoj por usonaj soldatoj. Pei verkis kvindekon da libroj. En 1941 li publikigis sian unuan libron pri la itala lingvo. Post tio sekvis The Story of Language (1949), The Story of English (1952), The Story of Tedesco (1952), All about language (1954), Language for everybody (1956), Talking your way around the world (1961), How to learn languages and what languages to learn (1966), Double-speak in America (1973), The Story of Latin and the Romance Languages (1976) kaj aliaj.

La ĉefa kontribuo, kiun Pei postlasis sur la kampo de la interlingvistiko, estis lia ampleksa libro (291 p.) One Language for the World, kiu aperis en 1958 en la angla lingvo. Kvankam nuntempe apenaŭ plu uzata, legata aŭ citata, ĉi tiu libro devas esti taksita kiel “klasika” scienca verko pri la problemo de la universala, internacia aŭ komuna mondlingvo. Pro diversaj kialoj, kiujn li detale klarigis en sia leginda libro, Pei montris sin konvinkita, ke la homaro ne nur iam devus disponi pri komuna lingvo, sed ke la popoloj ankaŭ dezirus havi tian mondlingvon. Pei kredis, ke tia komuna lingvo povus multe kontribui al la paca internacia kunlaboro, ligita kun la libereco de la individuo, kvankam tia lingvo mem ne kapablus eviti internaciajn konfliktojn. Sed ĝi povus almenaŭ efike helpi eviti miskomprenojn en la komunikado kaj tradukado, subteni la sciencon kaj teknologion, helpi la evoluon de la literaturo, akceli la turismon kaj eĉ krei laborlokojn. La ĉefa problemo estus nur la metodo laŭ kiu elekti tian lingvon el 2796 naturaj lingvoj kaj el 600 konstruitaj lingvoj (ciferoj de Pei). Ĉu do tia komuna mondlingvo estu etna-nacia (natura) lingvo, ekzemple la mondvaste uzataj angla, franca, hispana, ĉina au rusa, aŭ ĉu ĝi estu la idiomo de malgranda tribo, aŭ ĉu tiucele estu adoptita iu konstruita lingvo (li ne uzis la terminon planlingvo) kiel Esperanto, Ido, Interlingua aŭ Basic English?
Dum por ĉiuj ceteraj iam proponitaj konstruitaj lingvosistemoj Pei ne vidis iun ŝancon realiĝi, li evidente esprimis certan simpation por la zamenhofa Esperanto, kies diversajn avantaĝojn li klare vidis. Li emfazis la (laŭdiran) propedeŭtikan valoron de ĉi tiu planlingvo kaj rekomendis enkonduki ĝin en la instruplanojn de la lernejoj. Malgraŭ tiu favorado de Esperanto, lia principa skeptiko pri la konstruitaj lingvoj restis konservita.

Rimarkinde estas, ke Pei egalrajte traktis la etnajn-naciajn kaj konstruitajn lingvojn en siaj konsiderado, analizado kaj rekomendado por ludi la rolon de mondlingvo. Kaj li starigis la kriteriojn. Lingvo, kiu servus nur al malgranda elito, kiu estus uzata nur kiel klasĉambra ekzerco aŭ kiu estus adoptita sole de relative malmultaj ŝatantoj, laŭ li ne taŭgus kiel mondlingvo. Tia lingvo devus almenaŭ funkcii en la sama maniero, aŭ dimensio kiel la angla en Usono aŭ la rusa en Sovetunio. Tia mondlingvo ankaŭ ne devus esti perfekta nek aparte facila, sed ĝi simple devus ludi la rolon de la mondlingvo. La enkondukon de tia komuna lingvo li sugestis aparte en la kazo de iuj multlingvaj ŝtatoj (li menciis interalie Hindan Union, Sudanon kaj Svislandon). Krom tio, tia lingvo ankaŭ ne devus funkcii por esprimi iun apartan idean principon, celon aŭ intereson, sed ĝi devus servi nur kiel rimedo (angle: tool). Plej grave estus, ke tia mondlingvo ne estu aprobita nur de kelkaj, sed ke ĝi estu akceptita de ĉiuj. Inter la malavantaĝoj de la planlingva movado Pei menciis la diversajn tendencojn, kiuj konkurencas kaj kontraŭbatalas unu la aliajn. Alia ĝeno estis laŭ li la rigida insistemo de la interlingvistoj, kiuj krom konstruita lingvo ne vidas alian solvon de la “lingvoproblemo”. Ĉi tiun sintenon Pei kritikis kiel “Esperanto-naciismon”, aŭ “Interlingua-naciismon”.

Lia libro One Language for the World estis notita de Unesko-Kuriero, №11, 1963, sur kies paĝoj la aŭtoro ricevis la okazon prezenti la planlingvan temon. Skizante la historion de la provoj krei universalan lingvon, Pei pritaksis ankaŭ la valoron de Esperanto, kiun li laŭdis kiel bonegan ekzemplon de fonetika lingvo. La fonetikecon kaj normigitecon de Esperanto li eĉ pli alte estimis ol ĝian laŭdiran neŭtralecon mem, se per tio oni komprenas la internaciecon kaj etnan sendependecon de planlingvo. Al la aktualaj planlingvoj Pei riproĉis, ke ili ne sufiĉe konsideras la kreskantajn signifon kaj evoluon de la naturaj lingvoj, kiuj disvastiĝas kun la ambicio fariĝi modernaj universalaj lingvoj. Pro la menciitaj avantaĝoj de planlingvoj, al kiuj apartenis laŭ li ankaŭ la manko de la danĝero disdialektiĝi, Pei kredis, ke internacia konstruita lingvo kiel Esperanto estus tuj adoptebla, enkondukebla kaj utiligebla por la monda komunikado, dum la naturaj lingvoj devus unue reformi sian ortografion. Aprezante la kulturajn valorojn, kiujn Esperanto laŭ li jam kreas pere de sia praktika uzado, Pei skribis, ke li ĝojus, se li povus konstati, se ĉirkaŭ tia planlingvo naskiĝus ankaŭ universala kulturo.

Mario Pei apartenis al la redakta komitato de La monda lingvo-problemo, sed ŝajnas, ke li mem ne postlasis artikolon en tiu ĉi fakrevuo, kiu estis tiam kontrolata de V. Sadler.

Pei pledis por praktika solvo de la “lingvoproblemo”. La perspektivon de la angla lingvo, kiu rapide disvastiĝas inter la popolaro de la moderna mondo, li komparis kun la analoga situacio de la latina lingvo en la antikva tempo, kiam ĝi estis adoptita de la etruskoj, iberoj kaj gaŭloj kiel lingua franca.

Konklude, la profesia lingvisto Mario Pei kredis, ke la mondlingva movado havas en principo ian ŝancon por sukcesi. Samtempe li atentigis, ke tiu sukceso dependos de tio, ĉu la registaroj de la mondo interkonsentos pri la enkonduko aŭ adopto de iu konkreta idiomo kiel komuna mondlingvo. Sed li timis, ke la ĉefa obstaklo de la solvo de la problemo verŝajne konsistas en tio, ke estas neeble konvinki ĉiujn popolojn pri la absoluta supereco de unu el la ekzistantaj lingvoj, ĉu natura, ĉu konstruita.

Andreas Künzli

Ĉi tiu artikolo aperis en la novembra kajero de La Ondo de Esperanto (2013).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2013, №11.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2013/11/mariopei/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Nia trezoro kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

3 Responses to Nia trezoro: Mario Pei

  1. Kiel junulo antaǔ 40 jaroj kun adreso de Mario Pei (trovata en adresaro de Usonaj Esperantistoj), biciklante apud loĝejo de M. Pei, mi kaptis horon en la domo de Mario Pei. Mi bone aprezis lian akcepton, babilante pri Esperanto, niaj studoj kaj laboroj.

  2. A. Künzli diras:

    Ĝuste tia sincera, altnivela kaj simpatia sciencisto kiel Mario Pei apartenas al nia trezoro, kompare kun iuj politikaj oportunistoj (ĉefe komunistoj), prezentitaj pli frue en tiu ĉi rubriko, kiuj misuzis Esperanton por politikaj celoj kaj kiujn la Eo-propagandistoj malgraŭ tio en ridinda, embarasa kaj falsa maniero konsideras kiel kvazaŭ-sanktulojn. Kompare kun ili (kiuj cetere nenion komprenis pri planlingvoj), Pei estis unu el tiuj raraj objektivaj, kompetentaj kaj bonvolaj opininantoj.

    La aludo de la fonetikeco de Eo estas nur duaranga problemo. Mi ne komprenis, kiun prelegon de Gacond vi celis aludi. Gacond laŭ mi nenion komprenas pri fonetik(ec)o, nek pri lingvistiko ĝenerale. Laŭ mia memoro, en siaj “verkaĵoj” kaj prelegoj li ne referencis al gravaj fonetikistoj aŭ lingvistoj (kiel ekzemple Baudouin de Courtenay – Pei li verŝajne eĉ ne konis), au Janton au Wells, sed nur redonis sian personan opinion, kiu konfuze formiĝis surbaze de plej diversaj aferoj, kiujn li iam legis, kiuj estis ĉio alia ol faka kaj kiuj baziĝis ĉefe sur la rakontoj de Edmond Privat.

    Mi ĉiam denove miras, ke e-istoj preferas kredi al Esperanto-ĉarlatanoj, kiuj produktis el si gravan personon, anstataŭ respekti la opinion de veraj fakuloj.

    La solan aferon, kiun oni povus principe riproĉi al tiuj neesperantistaj lingvistoj, estas, ke ili tro supraĵe traktis certajn aspektojn de la planlingvoj, kiujn ili praktike ne konis. Sed al esperantistaj “lingvistoj” oni devas riproĉi, ke ili senlime troigis la avantaĝojn kaj plusojn de Esperanto, aŭ de la planlingvo, kiun ili aktuale reprezentis.

    Unu el la malmultaj planlingvistoj, kiuj kompetente konis ĉiujn tiujn problemojn, estis Tazio Carlevaro. Sed li distanciĝis de la planlingva movado. Ĉar li kritike esprimis sin ankaŭ pri kelkaj temoj aŭ pozitive rilatis ankaŭ al aliaj planlingvoj, kelkaj e-istoj tendencis konsideri lin malamiko kaj perfidulo de Esperanto. Kia groteska stultaĵo!

    En ĉi tiu rubriko oni laŭ mia kompreno prezentas neesperantistojn, kiuj esprimis sin (ĉefe favore) pri Esperanto. Sed ekzemple Jonas estis esperantisto, do en principo li ne devus esti prezentita en tiu ĉi rubriko, kiu estas misuzita de certaj aŭtoroj por fari dubindan Eo-propagandon pere de tiuj famaj personecoj (la plej kruda ekzemplo estis Tito).

    Mia (scienca) celo estas ne nur emfazi pozitivajn opiniojn pri Esperanto, sed mi konsideras grava kaj esenca ankaŭ la mencion de pli skeptikaj opinioj esprimitaj de iuj fakuloj. Mi scias, ke la Eo-propagandistoj kaj esperantistoj mem ne ŝatas tiujn opiniojn kaj celas eviti ilin kiel la diablo timas la konsekritan akvon. Pro tio, la Eo-propagandistoj ne povas esti konsiderataj kiel objektivaj. Pli objektivaj estas tiuj opininantoj, kiuj konsideris en sia analizo kaj la pozitivajn kaj la negativajn aspektojn. Ĝuste tion faris Pei, aŭ Bauduin de Courtenay, cetere en nekutime sincera kaj honesta maniero, kaj finfine kun plena simpatio por Esperanto.

    Do, tiuj estas la veraj trezoroj, laŭ mi, kaj mi ĝojas, ke mi ricevis la okazon prezenti ilin en La Ondo de Esperanto, kaj en La Balta Ondo (kie bedaŭrinde ĝenerale aperas tro multe da Esperanto-propagando-fatraso, kiun la Eo-publiko evidente pli multe ŝatas ol la seriozaj kontribuaĵoj).

  3. Valdas Banaitis diras:

    se aliaj evitas komenti, mi aŭdacas. Mario Pei ne estis esperantisto, kial do konsideri lin nia trezoro? Estis ja Caleb Gattegno, Kenneth Pike aŭ Aaron Antonovsky, kies ideoj restas ĝis nun valoro por Esperanto, lingvo nek konstruita, nek plana, sed nature intuita de genia infano. Ja nek antaŭ 1958, nek poste aperis tia natura produkto de iu en aĝo lingvokreiva. Post 13 jaroj eblas nur artefarado,kompilado, kaj la produktoj – apenaŭ viviponaj. Kial nur Esperanto estas tenaca malgraŭ neadekvata instrudado? En la artikolo Esperanto estas laŭdata kiel ekzemplo de lingvo fonetika. Kio komprenendas sub tiu epiteto? Ĉu litero=sono, aŭ fonetiko kiel indiko de roloj de vortoj? Ĝis nun pri tio menciis nur Andrea Gacond en prelego No 216 (gramatikaj fonemoj). Normigiteco estas tre peza kaj konfuza termino – ĉu eblus diri simple: kohera organizo, harmonio? Oni normigas nur lingvon naturan. Kaj subite mi scivolas: kiu estis la unua E-instruisto kaj kiam okazis la unua kurso? Ĝuste tion Zamenhof neniam intencis

Respondi