Nia trezoro: Jules Verne

“Esperanto estas simpla, fleksebla, harmonia lingvo, kiu taŭgas same por eleganta prozo kiel por harmoniaj versoj. Ĝi kapablas esprimi ĉiujn pensojn kaj eĉ la plej fajnajn sentojn de la animo… Ĝi estas la ideala internacia lingvo”.

Ĉu citaĵo el propaganda broŝuro pionir-epoka? Ne: temas pri frazoj el la lasta romano de franca verkisto-fantaziulo, kies revoj, kvankam ili plejparte jam plenumiĝis, ĉiam plu revigas la homojn: Jules Verne [pron. ĵil vern, 1828-1905].

La esperantisteco de Verne estas bone konata almenaŭ ekde 1977, kiam Marcel Delcourt kaj Jean Amouroux artikolis pri “Jules Verne kaj la internacia lingvo” en la revuo Franca Esperantisto (nov.-dec., p. 88). Dank’ al ili ni scias ke:

Verne bone konis la internacilingvan demandon, ĉar li amikis kun fervora volapukisto, deputito Raoul Duval. Kiam propaganda prelego de la E-pioniro Théophile Cart komence de 1903 instigis fondon de Esperanto-klubo en Amiens, la urbo kie Verne vivis, la verkisto tuj akceptis fariĝi ties honora prezidanto, je la peto de la klubestro Charles Tassencourt (negocisto, konsula agento de Usono kaj amiko de Verne) kaj de Joseph Delfour. Tutmonda Jarlibro Esperantista de la eldonejo Hachette baldaŭ enlistigis la adreson de la verkisto.

Verne promesis al siaj amikoj Tassencourt kaj Delfour dediĉi romanon al la meritoj de Esperanto. Li eĉ komencis ĝin sub la labortitolo Voyage d’études (Esplorvojaĝo), kaj roligis en ĝi certan Nicolas Vanof, pasian esperantiston. Sed la 24an de marto 1905 (kvar monatojn antaŭ la Bulonja kongreso) Jules Verne mortis. La filo Michel ankoraŭ eldonigis dekon da romanoj sub la patra nomo, el kiuj plurajn li mem verkis, uzante nur ideojn kaj motivojn el la postlasitaj manuskriptoj. Tia sorto trafis ankaŭ Esplorvojaĝon, kiu inspiris L’étonnante aventure de la mission Barsac (La stranga aventuro de la misio Barsac, 1914), romanon sen aludo al Esperanto.

Ĉu ni iam ekscios kion do Jules Verne verkis pri la internacia lingvo? Tion ni povis ekesperi kiam la Pariza eldonejo Le Cherche Midi lanĉis sian kritikan eldonserion de Verne-aj manuskriptoj. En aprilo 1993 aperis ĉe tiu eldonejo la kolekto San Carlos et autres récits inédits (San Carlos kaj aliaj rakontoj unuafoje aperantaj): kvar noveloj kaj du roman-komencoj. La volumo enhavas tiujn 50 paĝojn da Esplorvojaĝo kiuj ja estis verkitaj!

Ni povas nur provi diveni (same kiel Michel Verne per sia Misio Barsac) kiel la aŭtoro estus elvolvinta la intrigon. (“Ĝi estas la lasta verko pri kiu mia patro laboris”, – skribis Michel al la eldonisto.) La tempo de Jules Verne sufiĉis nur por kanvasi la romanon. Ni legas pri ekspedicio alvenanta al la kolonio Franca Kongo por determini ĉu ĝiaj loĝantoj estas “politike maturaj” por mem elekti deputitojn en la metropolan parlamenton. Sed apenaŭ ekmarŝas la ekspedicio, la romano interrompiĝas.

Afrika interlingvo

Estas tamen certe ke Esperanto kerne rolus en Esplorvojaĝo: ĝia heroo André Deltour lernas la lingvon, kiu estas prezentata kiel graviĝanta interlingvo en Centra Afriko. Evidente, nur la du prisatirataj figuroj, parlamentanoj Isidore Papeleu kaj Joseph Denisart, ne kapablas nek volas lerni ĝin: ili sole celas ĝui ekzotan vojaĝon ŝtatopage.

La propagando kiun Verne enbuŝigas al Nicolas Vanof, hodiaŭ sonas amuze amatora kaj eksmoda. Ataki Volapukon, juĝi la internaciecon de Esperanto laŭ latinida mezurilo, aprezi ĝin kiel “la plej rapidan vehiklon de la civilizacio” (evidente, blankula) – jen kio klare situigas la tekston en ĝia epoko. Sed ke konganoj komunikiĝu pere de Esperanto, kaj ne per la franca – tio eĉ hodiaŭ sonas revolucia ideo…

(Laŭ Ertl I. Eksterordinara vojaĝo al Esperanto // Esperanto, 1993, №11, p. 182.)

Esplorvojaĝo estis eldonita en Esperanta traduko de István Ertl kiel speciala literatura numero de la revuo Franca Esperantisto en aprilo 1994. La teksto spertis strangan sorton: “Esperanto” Radikala Asocio el Italio reeldonis ĝin pirate en trilingva volumo, franca-Esperanta-itala. Anstataŭ peti la rajton uzi la tradukon, ERA retajpigis ĝin kun preseraroj, kaj eĉ neis sian ŝtelon.

La kataluna verkisto Abel Montagut montriĝis tute fascinita de Jules Verne kaj specife de Esplorvojaĝo. Unue, en 2003 li publikigis katalunlingvan romanon El Manuscrit de Jules Verne, kiu ekscite miksas la temon de nekonata kaj retrovata Verne-manuskripto kun subtemoj esperant(ism)aj. Poste, en 2008-2009 li dokte kaj konvinke eseis (en Libera Folio kaj Beletra Almanako) pri la demando kial Verne interrompis la verkadon de tiu promesita romano Esperanto-rilata jam ĉe la kvina ĉapitro, kaj kial li neniam revenis al ĝi. La kialo estas tute ne tiu banala kiun oni imagus, nome ke en 1903, la jaro de la ekverko, la aŭtoro estis jam tro malsana, mortonta du jarojn poste.

Ne, temas pri io alia, io pli ide-rilata. Nome, Jules Verne celis pentri en Esplorvojaĝo afrikan landon kie regas relativa respekto inter blankaj koloniantoj kaj lokaj koloniatoj, specife lingve, ĉar la komunikada lingvo tie iĝas pli kaj pli Esperanto. Sed ĝuste kiam Verne estis intense okupiĝanta pri la verko, en aŭgusto 1903 ĉiuj ĵurnaloj frontpaĝe diskriis la hororaĵojn okazantajn en Kongo, privata posedaĵo de la belga reĝo Leopoldo. Verne, kiu estis tre sentema pri la versimileco historia kaj geografia de siaj verkoj, vidis sin devigata reformuli la tutan projekton. Fakte, li poste skize preparis novan, pli vastan planon kun la labortitolo Sahara urbo, sed ankaŭ tiu plano restis stumpa.

Nia nelacigebla Montagut ne facile liberiĝis de la temo. En 2009 li eldonis, sub la nomo “M. Jules Verne” (M. = Michel? Monsieur? Montagut?), franclingvan verkon, Le dernier voyage extraordinaire – Voyage à Terre-Noire (La lasta eksterordinara vojaĝo – Vojaĝo al Nigra-Tero), kies ĝenron li nomas “literatura rekonstruo”. Fakte, temas pri harmoniiga kunfando de la ekzistanta romankomenco kaj de tio kion la filo Michel Verne poste eldonis sub la patra nomo.

Mirinde ke Jules Verne neniam ĉesas esti ne nur pasiiga legaĵo, sed eĉ inspira verkofonto!

István Ertl

Legu ankaŭ la artikolon de Aleksander Korĵenkov pri Lev Tolstoj.

Ĉi tiu artikolo aperis en la februara kajero de La Ondo de Esperanto (2013).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2013, №2.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2013/02/220trezoro/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Historio de Esperanto, Nia trezoro kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

1 respondo al Nia trezoro: Jules Verne1

  1. Filĉjo diras:

    Pri tio eblas ankaŭ legi eseon de Lionel Dupuy, «Jules Verne, esperantisto».
    http://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=8324

Respondi