La Ruslanda ĵurnalisto kaj eldonisto Aleksej Suvorin skribis:
Ĉe ni estas du caroj: Nikolao II kaj Lev Tolstoj. Kiu el ili estas pli forta? Nikolao II nenion povas fari pri Tolstoj, ne povas ŝanceli lian tronon, sed Tolstoj sendube ŝancelas la tronon de Nikolao kaj de ties dinastio.
Lev Nikolájeviĉ Tolstój (Лев Николаевич Толстой, 1828–1910) naskiĝis en fama nobela familio, kies pluraj anoj eminentiĝis en diversaj sferoj de la vivo. Lev Tolstoj, post (malsukcesaj) universitataj studoj, mondumado, armeo, eksterlanda vivo, pedagogiaj eksperimentoj, literaturaj provoj, famiĝis pro siaj romanoj Milito kaj paco (ni ne diskutu la titolon), kaj Anna Karenina. Tamen en la 1880aj jaroj li preskaŭ ĉesis verki beletron. Surbaze de liaj verkoj sociaj, filozofiaj kaj didaktikaj en Ruslando formiĝis la tolstojanisma movado laŭ la spirito de la Evangelia “Prediko sur la Monto”. La ideoj de amo, pardonemo, neperforta kontraŭstaro al malbono, spirita kaj morala memperfektiĝo trovis adeptojn en ĉiuj tavoloj de la Ruslanda socio, precipe inter la pacifistoj kaj vegetaranoj.
Ne estas mirinde, ke pluraj anoj de la alternativa movado tolstojana interesiĝis pri la alternativa lingva komunikilo Esperanto. Siaflanke, Esperanto-aktivuloj ekvarbis tolstojanojn por sia lingvo kaj strebis altiri la atenton de Tolstoj mem, ĉar la apogo de la “dua caro” donus prestiĝon al la nova lingvo.
La 18-jara studento Vladimir Majnov, esperantisto kun dubinda posta reputacio (funkciulo de la sekreta polico, laŭ Drezen, kaj “sensignifa junulo, malalta polica oficisteto”, laŭ P. Stojan) sendis al Tolstoj la Unuan Libron, kaj Tolstoj la 13an de septembro 1889 respondis al li:
Mi atente tralegis la lernolibron de la internacia lingvo, kiun vi sendis, kaj mi opinias, ke ĉi tiu lingvo tute kontentige konformas al la postuloj de la internacia eŭropa (Eŭropo kun kolonioj, inkluzive de Ameriko) lingvo. Pri la tutmonda lingvo, konsideranta Hindujon, Ĉinujon kaj Afrikon, ankoraŭ fruas pensi. Mi opinias ĉi tiun aferon – lernadon de unu lingvo fare de la eŭropanoj – afero gravega, kaj pro tio mi tre dankas vin pro la sendo kaj laŭ miaj fortoj mi klopodos disvastigi ĉi tiun lingvon kaj, ĉefe, la konvinkon pri ĝia neceso.
Tolstoj plenumis sian promeson. En lia verkaro oni trovas menciojn pri Esperanto en pluraj leteroj, tag- kaj not-libroj. Tolstoj ĉiam restis pozitiva al Esperanto, kaj, kiel bonega konanto de la homoj, kapablis distingi inter la bonega ideo kaj ties portantoj. Ekzemple, la tagon de lia citita letero al Majnov, li skribis en sia taglibro “[Mi] Skribis al Straĥov kaj Majnov pri la lingvo Esperanto. Bonega afero”. Aliaj enskriboj sekvis post leteroj de Majnov, kiu donis al Tolstoj mentorecajn konsilojn: “stulta letero de Majnov” (6 dec 1889) kaj “Por Majnov estas nur unu rimedo – silento. Tio ja utilos por li, devigos lin rekonsciiĝi” (16 jan 1890). Same pri la esperantistino Anna Ŝarapova, bofratino de lia sekretario Pavel Birjukov, kies konduton li taksis “ekstrema grado de egoismo kaj frenezo” (5 feb 1898) kaj pri kiu li plendis: “Ŝin okupas Esperanto, kaj ŝi parolas, parolas senĉese. Necesas esperi, ke ŝi forveturos…” (16 jul 1907). Tamen li ja permesis, ke ŝi traduku liajn verkojn al Esperanto, same li permesis tion al Maria Ŝidlovskaja, Aleksandr Saĥarov, Joseph Eydelnanth kaj aliaj. Li ankaŭ kun danko akceptis honoran membrecon en
esperantistaj organizaĵoj.
Sian plej gravan tekston pri Esperanto Tolstoj skribis la 27an de aprilo 1894 responde al Vasilij Kravcov, kiun esperantistoj el la urbo Voroneĵ petis ekscii la opinion de Tolstoj pri la ideo de la internacia lingvo ĝenerale kaj pri la konformeco de Esperanto al ĉi tiu ideo.
Tolstoj respondis, ke interkompreniĝo estas grava kondiĉo por ke la homoj iĝu unu anaro kun unu paŝtisto de racio kaj amo. Por tio Tolstoj vidis kvar solvojn. Unue, la lingvoj mem kunfandiĝu en unu komuna lingvo – sed tio, se ebla, okazos post tre longa tempo. Due, ĉiu homo sciu multajn lingvojn por en iu el tiuj lingvoj interkomunikiĝi kun ĉiuj ceteraj homoj. Trie, oni elektu iun lingvon, kiun ĉiuj lernu. Kvare, ĉiuj homoj de diversaj popoloj kompilu unu faciligitan internacian lingvon, kaj ĉiuj lernu ĝin. La kvaran solvon li trovis la plej racia kaj la plej rapide realigebla.
Responde al la dua demando Tolstoj skribis pli rezerveme, ke Volapuko ŝajnis al li tre malfacila, kaj Esperanto tre facila por ĉiu eŭropano. Li tamen atentigis, ke, kvankam por la eŭropano Esperanto ja estas facilega, alia lingvo necesas por la efektiva tutmondeco, do por kunligi ankaŭ hindojn, ĉinojn, afrikanojn kaj aliajn. Menciinte, ke ricevinte la gramatikon, vortarojn kaj artikolojn en Esperanto, li post du horoj povis libere legi en ĉi tiu lingvo, li konkludis:
En ĉia okazo la oferoj, kiujn alportos ĉiu homo de nia Eŭropa mondo, dediĉinte kelkan tempon por la lernado de tiu ĉi lingvo, estas tiel malgrandaj, kaj la sekvoj, kiuj povas veni, se ĉiuj, – almenaŭ la Eŭropanoj kaj Amerikanoj – ĉiuj kristanoj, – ellernos tiun ĉi lingvon, estas tiel grandegaj, ke oni ne povas ne fari tiun ĉi provon. Mi ĉiam opiniis, ke ekzistas nenia pli kristana scienco, ol la sciado de lingvoj, tiu sciado, kiu donas la eblon komunikiĝi kaj ligiĝi kun plej granda nombro da homoj. Mi vidis multajn fojojn, kiel homoj tenadis sin malamike unuj kontraŭ la aliaj nur danke al la meĥanika malhelpo por reciproka komprenado. Kaj tial la lernado de Esperanto kaj la vastigado de ĝi estas sendube kristana afero, kiu helpas al la kreado de la Regno de Dio, tiu afero, kiu estas la ĉefa kaj sola difino de la homa vivo.
Ĉi tiujn vortojn, iom mallerte tradukitajn (evidente de Zamenhof) kaj publikigitajn en la 7a numero de Esperantisto (1894), esperantistoj uzadis kiel varbilon por sia lingvo. Kuraĝigita de la subteno de Tolstoj, Zamenhof starigis kunlaboron kun la tolstojanisma eldonejo Posrednik. Unuafoje la rubriko Folieto de “Posrednik” aperis en la februara Esperantisto (1895). En ĝi estis publikigita la eseo de Tolstoj Prudento aŭ kredo. Pro ĝi la cenzuro malpermesis la eniron de la gazeto en Ruslandon, kie ĝi havis plej multajn abonantojn. Kvankam la malpermeso estis baldaŭ nuligita danke al klopodo de Tolstoj, Zamenhof ne rekomencis la eldonadon de sia gazeto.
Sed ĉi tiu malagrabla epizodo kaj la suspekto de la Ruslanda polico pri malutila kunlaboro de la esperantistoj kaj tolstojanoj, estas nur kromrezultoj de la grandega utilo, kiun Tolstoj donis al Esperanto. Ĉu ni, esperantistoj, iam kompensos tion per eldono de liaj ĉefverkoj en Esperanto?
Aleksander Korĵenkov
Sezonoj eldonis la novelon de Tolstoj La Morto de Ivan Iljiĉ (tradukis Valentin Melnikov) en 1997 kaj la romanon Resurekto (tradukis Viktor Sapoĵnikov) en 2000. Krome, Sezonoj enretigis kvar faksimilajn broŝurojn el la Tutmonda Biblioteko je la memoro de L. Tolstoj, kiujn Posrednik eldonis en 1912. Ĉi tiuj kvar libretoj estas senpage elŝuteblaj en nia kolekto de elektronikaj libroj.
Ĉi tiu artikolo aperis en la januara kajero de La Ondo de Esperanto (2013).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2013, №1.
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2013/01/219trezoro/
En chi tiu kunteksto mi shatus mencii jenan interesan epizodon. Kiam antau pli ol 20 jaroj kadre de mia universitata licencia disertacia laboro pri “Esperanto kaj interlingvistiko en la Cara Imperio kaj en Sovetunio” mi okupighis pri la temo “Tolstoj kaj Esperanto”, renkontante la samajn fontojn, la temo “Tolstoj kaj Esperanto” signifis grandan malkovron por mia profesoro pri slavistiko, kiu devis akcepti mian verkajhon. Mi tie skribis ankau pri vegetarismo, lige kun Tolstoj kaj Esperanto, kio precipe vekis la atenton de mia profesoro, kiu esploris la temon vegetarismo en la literaturo, poste notante mian disertacion en siaj propraj verkajhoj. Do, oni povas diri, ke Tolstoj, per sia interesigho pri Esperanto, faris grandan utilon en tiu senco, ke la profesoro pri slavistiko de la universitato de Zuriko rimarkis Esperanton kaj interlingvistikon (dum aliaj slavistoj, kiuj negative rilatis al Eo kaj i-ko, restis totale indiferentaj al tiu historio). Krome, aldone al la teksto verkita por tiu disertacio, mi montris en speciala ekspozicia vitrino en la Instituto aron da “antikvaj” eldonajhoj de Tolstoj-tradukoj en Esperanto, kiuj trovighis en mia kolekto de slavaj esperantajhoj).
Malgrau tiu “grandega utilo” (pri kiu mi tamen dubas), kiun Esperanto laudire ricevis pro la pledo de Tolstoj (ghi estas sama troigo kiel chio cetera de la Esperanto-propagando), shajnas, ke en la fakliteraturo pri Tolstoj chi tiu epizodo pri Esperanto restis grandparte nerimarkita kaj ignorita de la -ologoj kaj koncernaj fakuloj kaj autoroj. Sed tiun aferon necesus rekontroli lau la koncernaj verkoj, malnovaj kaj novaj.
Cetere, la temo “Tolstoj kaj Esperanto” ja ankau estis inde prilaborita en mia germanlingva Zamenhof-biografio.