Kvarfoje JES!

“Brila movada programo. Kremo de la Esperantaj muzikistoj. Mojosaj homoj kaj vigla esperantisma etoso. Venontjare nepre venu ankaŭ vi!” – tiel mi prezentus SMS-e la aranĝon al amiko, kiu ne povis partopreni en la 4-a Junulara Esperanto-Semajno. Ankaŭ mi preskaŭ ne venintus, sed JES simple valoras partoprenon.

Preskaŭ 260 homoj verŝajne opiniis same kaj decidis veni al la germania urbo Naumburg (Saale), lokita ĉirkaŭ 70 kilometrojn sud-okcidente de Leipzig. Post grimpado sur la ĉarman monteton en la pinto oni povis trovi la junulargastejon baptitan por la koncerna semajno “JES-ejo”. Ĝi estis vera palaco de plezuroj – en unu konstruaĵo troviĝis ĉio bezonata por travivi (kaj kiel travivi!): prelegejoj, koncertejo, manĝejo, dormejoj kaj eĉ pli…

Ni memorigu, JES estas posteulo de la kunigitaj germania Internacia Seminario kaj pollanda Ago-Semajno. Ĝi okazas ĉiam alterne en Pollando kaj Germanio, organizata de la Germana kaj Pola Esperanto-Junularoj kun Varsovia Vento. Laste ĝi okazis inter la 28a de decembro 2012 kaj la 4a de januaro 2013. Kiel kutime ĝi logis precipe junularon. Ĉi-foje la mojosa distra programo estis taŭge kompletigita de la bone tajlorita movada programo.

Tin, tin! Mia telefono pepas. “Ĉu vere la aranĝo estas tiom bona?” – mi legas respondon de la amiko. Mia mesaĝo povas ampleksi nur je 160 signoj, tial mi tajpas kurtan mesaĝon: “Jes, jes, jes, jes!”.

1) JES, ĉar la distra programo kunordigata de Leo Sakaguchi kaj Jonas Marx mojosas! Fakte ĉi-jare ĝi ne estis por mi surpriza. Mi ja tute facile povis antaŭvidi, ke al JES denove venos la plej bonaj Esperanto-muzikistoj kaj la koncertoj seniluziigos nur por unu momento – ĉiufoje post la lasta kanto. Sendevigas min rakonti pli la nura mencio de la nomoj Platano, Jonny M, LPG, Danĝera; kaj estis ja ankaŭ aliaj!
JES-4: Foto de Saŝa Murr2) JES, ĉar regas junulara etoso – juneco, freŝeco, novaj ideoj, aktivismo, entuziasmo. JES estas siaspeca jarkomenca ŝargo je vivenergio, renkontiĝejo de la Esperanto-amikoj, kunvenejo de la aktivuloj kaj, laste sed ne balaste: ankaŭ rendevuejo (tio ne nepre tuje garantias novajn denaskulojn, ĉar la slogano “TEJO protektas vin…” estis esence realigita per livero de kondomoj).

3) JES, ĉar ĝi ebligas al la junularo emfazi siajn opiniojn pri la movado kaj ĝiaj aktualaj problemoj; kaj inverse – ĝi ankaŭ ebligas aŭdi la voĉon de la junuloj parolantaj pri la nuntempo kaj estonteco de la Esperanta movado. La brila movada programo, kunordigata de prezidanto de TEJO, Łukasz Żebrowski, donis al mi la unuan okazon partopreni en tiom vastaj junularaj diskutoj pri la neŭtraleco de la Esperanto-organizoj kaj la ŝajna konflikto inter la “organizita” kaj “neorganizita” movadoj. Estas ĝojige, ke la junuloj emas transpreni la laŭtparolilon por esprimi siajn vidpunktojn, ke ili interesiĝas pri la estonteco de Esperanto kaj nia komunumo. Michael Boris Mandirola kiel membro de la Komisiono pri Strategiaj Demandoj prezentis al la publiko unuopajn erojn de la strategia vizio de UEA kaj diskutigis pri la eblecoj realigi ilin kadre de TEJO.

Fine, estas tre bone, ke la partoprenantoj de JES volas ankaŭ lerni kaj plispertiĝi – progresanta Esperanto-kurso de Irek Bobrzak estis unu el la plej frekventataj programoj. Paralele kuraĝa dekduo partoprenis en almenaŭ kvar el kvin sesioj de la aktivula trejnado de TEJO kaj ricevis diplomojn konfirmantajn ilian partoprenon en la kurso pri organizado de Esperanto-aranĝoj.

4) JES, ĉar ĝi estas plene esperanteca, oni volus diri “ĝis la lasta cendo”. La 4a JES estis la unua granda renkontiĝo, dum kiu vaste uziĝis la nova-malnova Esperanto-valuto stelo. La 1-, 3- kaj 5-stelaj plastaj moneroj estis la sola pagilo akceptata en la trinkejo. Oni rajtis trinki neniun bieron, neniun kolaon, eĉ ne guton da akvo, sen uzi la ruĝajn, flavajn kaj verdajn plastopecojn kiuj estas jam la sekva reenkarniĝo de la ideo pri Esperanto-mono. La monŝanĝejo lokiĝis en la giĉeto apuda al la trinkejo kaj ĉiun 5-eŭran monbileton ĝi ŝanĝis al 21 steloj, kiuj poste rapide enfaladis en la trinkejan kason kontraŭ ambrozia pico kaj diversspecaj nektaroj.

“Mi certe venos denove por JES. Ĉu ankaŭ vi? Ĝis la revido en Pollando!” – estis mia lasta SMS antaŭ endormiĝo post la laciga festado de la nova jaro kun esperantistoj.

Paweł Fischer-Kotowski

Foto de Sasha Murr

Legu ankaŭ artikolojn pri JES-2 kaj JES-3.

Ĝi estas artikolo el la februara kajero de La Ondo de Esperanto (2013).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2013, №2.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2013/01/220jes/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

3 Responses to Kvarfoje JES!

  1. Eduardo Kozyra diras:

    Do unuvorte oni povas diri la “mojosa”, ĉu la nuna JES estis rekorda oni povas dubi, ĉar kun preskaŭ sama nombro de partoprenantoj en mia urbo Malbork (Malborko) okazis antaŭ kelkaj jaroj la Ago-Semajno.
    En la NOVA PIV 2005 vi ne trovos la terminon “mojosa”, do mi kopiis ĝin el mia ESP-ANG-POLA Vortaro:
    mojos/a (modern’ – jun’ – stil’= MJS) cool fajny, świetny.

    Okaze mi proponas legi pri Ago-Semajno en Malborko, pri E-agado en mia urbo, pri historio kaj eĉ pri prahistorio – ĉion vi trovos skribante “Malbork” en Esperanta Vikipedio.

  2. Alia raporto pri JES, verkita de Rogier Huurman kaj kelkaj kontribuantoj legeblas ĉe Libera Folio: http://www.liberafolio.org/2013/rekorda-partopreno-en-junulara-esperanto-semajno

  3. Dieter Rooke diras:

    Chu TEJO ne havu propran vizion?

    Kiam finfine ghi sendependighas disde mumia kadukularo?

Respondi