Historio de la Rusia Regno ekde Gostomysl ĝis Timaŝev

Verkita de Aleksej Konstantinoviĉ Tolstoj

(Tradukita de Grigorij Arosev)

Nia regno estas granda kaj abunda,
sed ordo mankas en ĝi.
Nestoro, la kroniko, paĝo 8


1
Geknaboj, donu degnon
por ava rememor’.
Tre riĉas nia regno,
sed ordo estas for.

2
Komprenis la praavoj
en antaŭlonga hor’,
ke oni estas pravaj,
kaj ordo estas for.

3
“Ni por decido pretu, –
aŭdiĝis en la fin’, –
Ni al varengoj petu,
ke ili regu nin.

4
Germanoj scias randojn
de lumo kaj obskur’.
Ja riĉas nia lando,
sed ordo mankas nur”.

5
Senditoj tuj ekiris
al Nord’, kaj kun pasi’
al la varengoj diris:
“Vi venu al Rusi’!

6
Ni donos plensufiĉe
da altetitra or’.
Ja vivas ni tre riĉe
sed ordo estas for”.

7
Varengoj konsternite
ekpensis: “Kio do?
Se venis la invito –
ni ne timidu tro!”

8
Kaj venis jen tri fratoj –
mezaĝa eta hord’.
Kaj vidas: riĉas l’ ŝtato,
sed tute mankas ord’.

9
Ekpensis: “Ni ĉi-lande
tre riskas je la mort’.
Es ist ja eine Schande,
Wir müssen wieder fort”.

10
Sed la plej aĝa Rjurik
senigis sin de tim’:
Fortgeh’n wär’ ungebührlich,
Vielleicht ist’s nicht so schlimm.

11
Eĉ se nebonas lando
Kaj lamas la ĉeval’,
Wir bringen’s schon zustande,
Versuchen wir einmal”.

12
Do, forte dek sep jarojn
regadis ĉi sinjor’.
Abundis ajnaj varoj,
sed ordo estis for!

13
Post li regadis Igor,
Oleg direktis lin.
Das war ein großer Krieger
sagaca laŭ inklin’.

14
Kaj poste regis Olga,
kaj Svjatoslav kun ŝat’.
So ging die Reihenfolge
en la pagana ŝtat’.

15
Kaj kiam do Vladimir
aperis ĉe la tron’,
Da endigte für immer
Die alte Religion.

16
Li kriis ĉepopole:
“Se estas vi pagan’,
baptiĝu vi bonvole!”
Kaj startis tuj Jordan’.

17
Perun’ terure aĉas!
Li dronu en la put’!
Kaj baldaŭ ni aranĝos
ordegon – sen diskut’!”

18
Kaj li invitis popojn
el Istanbul’, Aten’.
La popoj tuj multope
aperis, kaj sen ĝen’

19
kantadas kaj incensas
en ĉiu tag’ kaj hor’.
Sed ĉiuj nepre pensas:
ja ordo estas for!

20
Vladimir triste mortis
sen kre’ de orda sav’.
Kaj jen ekregis forte
La Granda Jaroslav.

21
Probable liaj planoj
al ord’ nin gvidus pli;
sed inter la infanoj
dividis landon li.

22
La servo estis fia,
ĉar l’idoj, kun kuraĝ’,
ekdraŝis un’ l’alian
per ajna taŭga aĵ’.

23
Tataroj tion sciis,
forpelis timon tuj,
la gatjojn vestis, kriis,
kaj venis al Rusuj’.

24
“Pro tiuj ĉi disputoj
doloras la krani’.
Ĉi tie post minutoj
la ordon faros ni.”

25
“Tributon donu!” – krioj.
(Sanktuloj! Kia band’!)
De tiam multaj fioj
okazis en la land’.

26
Senĉese dumsemajne
perfidas fraton frat’.
La ŝtat’ ja riĉas ŝajne,
sed mankas ord’ en ŝtat’.

27
Ivan’ La Tria venis,
kaj diris jen Ivan:
“Ni longe vin eltenis,
ne pluas mi infan’!”

28
Jen venis la libero,
kaj vere ĝojas kor’.
Abunde riĉas l’tero,
sed ordo estas for.

29
Post li – Ivan’ la Kvara,
de l’Tria nep’ – ne pli!
Spertega estis caro.
Edziĝis ofte li.

30
Ivan’ la Terurega –
jen estis lia nom’.
Li estis en la rego
tre serioza hom’.

31
Regado lia saĝis,
sed krudis ĝis ekstrem’.
Sed ordon li aranĝis –
perfektan, sen problem’!

32
Fiaĵoj ne okazis
kun tiom bona car’.
Sed aĥ! Ivan forpasis,
en iu damna jar’.

33
Post li ekregis Fjodor,
de la Terura fil’.
De l’patro – antipodo,
ŝatant’ de sonoril’.

34
Boris’, bofrato lia,
tre saĝa je admon’,
vizaĝe simpatia,
eksidis sur la tron’.

35
Kun li aperis kresko,
prospero kaj bonstat’.
Naskiĝis ordo preskaŭ
en nia kara ŝtat’.

36
Sed ve, nom-uzurpanto
invadis sen valiz’,
kaj kantis tian kanton,
ke mortis car’ Boris’.

37
L’fripono en la fino
sur loko de la car’
kun sia fianĉino
rikanis (kia par’!).

38
Li estis knab’ sentima,
kaj klaris lia cel’,
sed baldaŭ poloj krimaj
aŭdacis je ribel’.

39
Malŝaton ni ne kaŝis,
kaj jen en iu hor’
ni ilin forte draŝis
kaj ĉiujn pelis for.

40
Vasilij regi pretis,
sed baldaŭ lin Rusuj’
insiste, firme petis,
ke li foriru tuj.

41
Revenis poloj multaj,
kun la kazaka ar’.
Bataloj kaj tumultoj,
kondamnoj kaj insultoj,

42
Kazakoj, poloj multaj
nin draŝas. Kaj rezulte
ni sen la caro, stultaj,
malĝojas en amar’.

43
Skuiĝis l’ter’ terure,
sed ordo mankis plu.
Ja sen regad’, nature,
ne eblas evolu’.

44
Por iel ordon naski,
por regu cara vol’,
Jen Minin kaj Poĵarskij
kaj en amas’ popol’

45
forpelis polojn bone.
Proksimis la trankvil’!
Elektis ni portrone
la caron Miĥail.

46
Komplot’, revolucio?
Ne scias ni ĝis nun.
Somero estis tiam,
ankoraŭ ne aŭtun’.

47
Salutis Varsovio,
salutis Vilno nin.
Tre riĉis lando nia,
sed mankis ord’ en fin’!

48
Naskiĝis Petro Granda
post caro Aleksej.
Kaj venis por la lando
Epoko nova plej.

49
Car’ Petro jen tre krudis,
jen drinkis ĝis malsan’.
Kun ordo li ne ludis,
samkiel car’ Ivan’.

50
Li diris: “Sur la trono
min regas la kompat’.
Sed havas mi bastonon,
por vi mi estas patr’!

51
Vi baldaŭ tra la pordo
al ordo venos jam!”
Kaj iris por la ordo
al urbo Amsterdam’.

52
Tienis li ne vane:
eksciis ni pri raz’,
vestiĝis holandane
(miraklas la okaz’!).

53
Akuzo estas vana,
tro nigras mia farb’.
Por la stomak’ malsana
utilas tre rabarb’.

54
Probable l’maniero
tro fortis por la greg’,
sed ordo iĝis fera
ĉe lia firma reg’.

55
Sed en la tombon iris
Car’ Petro en matur’.
Prosperi ni deziris,
sed ordo mankis nur.

56
Jen milde, jen pli draste
regadis nin post li
da caroj malpli vaste,
carinoj – multe pli.

57
Biron’ (dum caris Anna)
regadis, ho ĝendarm’!
Viv’ estis kuvo bana
ĉe li, daß Gott erbarm!

58
Elizabet’ decidis,
ke gajas viva flu’.
Ŝi sin neniam bridis,
sed ordo mankis plu.

59
Eĉ Katerina provis
pri kaŭzo de l’malbon’
konjekti, sed ne povis
kompreni de la tron’.

60
“Madame, kun vi efekte
la ord’ prosperos do”, –
Leteris tre respekte
Voltero kaj Didro’.

61
Vi regu, vi surtronu,
sed urĝe al Rusuj’
liberon nepre donu.
Liberon donu tuj”.

62
“Messieurs, – sen tim’ oponis
ŝi tuj, – vous me comblez”, –
Al ukrainoj donis
terpecojn multajn tre.

63
Post ŝi ekregis Pavel,
la malta kavalir’.
Sed tamen ne tre brave
li caris, en verdir’.

64
Car’ Aleksandr’ L’ Unua
al reĝa venis dom’.
Ne estis li tre brua,
sed tre ĝentila hom’.

65
Kaj kiam nin bonfarte
per centmilhoma trup’
ekpremis Bonaparte,
ektremis tiu bub’.

66
Ŝajnegis: tia krizo
ne povas kreski plu.
Sed jen! ni en Parizo
ĉe l’ fama reĝ’ Loulou.

67
En lando estis bunta
prospero kaj disflor’.
Kaj estis ter’ abunda.
Sed ordo estis for.

68
Priskribus ion nunan
mi ne pensante tro,
sed antaŭtimas punon
mi de monsieur Veillot.

69
Surŝtupi certajn ŝtonojn
danĝeras. Kun bonvol’,
pri l’ nunaj tempoj bonaj
ne estu nun parol’.

70
Ni lasu tron-problemojn,
ek – al ministra ar’.
Mi aŭdas… aŭdas ĝemojn?
Kaj kriojn! Ho, koŝmar’!

71
Mi vidas, ke sen tristo
(ĉu temas pri obsed’?)
veturas la ministroj
en la infana sled’.

72
De l’monto, laŭte, rule,
In corpore, kun kri’,
al siaj posteuloj
anoncas: “Estas ni!”

73
Jen Norov, jen Putjatin,
jen Panin, jen Metlin,
jen Brok, kaj jen Zamjatnin,
jen Korf, jen Golovnin.

74
Por ĉi-amasa klubo
ne eblas kalkulad’.
Kaj ili glitas suben
laŭ unu-sama pad’.

75
Mi vere pekis preskaŭ:
l’kronika lamas pens’.
La bildo pitoreska
martelas en la mens’.

76
Liriko trovis neston
en mi, verkanta vir’.
Mi petas, sankta Nestor,
min benu per inspir’.

77
Vi vidas mian celon,
kaj diligenton eĉ.
Do, lasu ĉi novelon
finverki jam la streĉ’.

78
Do, tute sen rezisto
finiĝas ĉi versar’
post la naskiĝ’ de Kristo
en sesdek oka jar’.

79
Vidante, ke malbone
ĉi tie fartas ni,
tre sufiĉegan homon
al ni donacis Di’.

80
Por nia ĝoj’ malkaŝa,
vi, lumo de aŭror’,
aperu nun, Timaŝev,
malordon pelu for.

81
Se ion mi, malĉasta,
en tiu ĉi poem’
priskribis kun trohasto,
aŭ troa detalem’

82
En fino kaj komenco,
ke vivu vera pur’,
korektu la esencon,
ne damnu verkon nur.

83
Kompilis kun kortremo
ĉi libron, simplan plej,
monaĥo obeema,
sklav’ Dia Aleksej.

[84]
Por la poemon glori
(por bono, ne por mal’!),
tradukis ĝin Grigorij,
ŝatanto de futbal’.

Postvortoj de la tradukinto

La germanlingvaj frazoj enestas ankaŭ en la originalo, kaj sekve la lastaj vortoj en koncernaj versoj estas rimvortoj. Kelkaj rimoj ripetiĝas kelkfoje (“tuj – Rusuj’”), la tradukinto pardonpetas pro tio. Ege ofte en Esperanto la rimvorto estas “for”, sed tiel estas ankaŭ en la rusa – la vorto “нет” (ĉi-okaze: “mankas”) estas uzata preskaŭ en ĉiu strofo.

Dankon al István Ertl pro valoraj korektoj de la teksto.

G. A.

Aldono de la redaktoro

Ĉi tiu poemo estis verkita de grafo Aleksej K. Tolstoj en 1868, kaj ĝi tuj ekcirkulis tra Ruslando en miloj da reskribitaj kopioj. Nature, pro la folkloriĝo de la teksto, ĝia titolo kelkfoje ŝanĝiĝis, la strofoj jen perdis, jen retrovis la numerojn; pluraj personoj provis verki daŭrigon – foje kun evidenta sprito, sed kutime kun dubinda sukceso.

La Esperanta traduko de Grigorij Arosev laŭas la tekston de la “kanona” versio de la unua publikigo en 1883. La tekston garnas ilustraĵoj de V. Porfirjev, aperintaj en 1906 en la revuo Strekoza (Libelo).

Sekvante la rusan editoran tradicion de la Historio, ni donas nur malmultajn notojn: temas pri klarigoj de fremdlingvaj esprimoj kaj pri kelkaj miskompreneblaj historiaĵoj. Informojn pri ĉiuj menciitaj personoj, ekde la duonlegenda Novgoroda princo Gostomysl ĝis Aleksandr Timaŝev, kiu iĝis ministro pri internaj aferoj en 1868, oni povas facile trovi en enciklopedioj paperaj kaj retaj.

La traduko de Grigorij Arosev, kiu eklaboris pri ĝi antaŭ naŭ jaroj, estas neplanita, sed tre utila kompletigo de la projekto Rusa Antologio, kadre de kiu en La Ondo jam aperis Esperantaj tradukoj de verkoj de 19 rusaj poetoj.

AlKo

Notoj

1. Ja tio estas honto; ni devas iri for (germ.).

2. Foriri estus honte, eble tio ne estas tre malbone (germ.).

3. Ni sukcesos, provu ni (germ.).

4. Li estis granda batalanto (germ.).

5. Tia estis la sinsekvo (germ.).

6. Tiam venis fino de la malnova religio (germ.).

7. Dio de tondro en la slava mitologio, ĉi-okaze estas simbolo de paganismo.

8. Ernst Johann von Biron (1690-1772) estis favorato de la imperiestrino Anna, kaj regento de la Ruslanda Imperio post ŝia morto. Ekde tiam cirkulis onidiroj pri la “bironismo” – tempo de denuncoj, mortekzekutoj kaj similaj kruelaĵoj, kiujn kvazaŭ faris germanoj kontraŭ rusoj. La onidiroj ne estas sufiĉe pruvitaj ĝis nun.

9. Laŭvorta traduko: “Ni sidis kvazaŭ en bankuvo”. Traktoj de ĉi tiu verso povas esti variaj kaj parte ligitaj kun la antaŭa noto. Unu el la versioj estas ke estis tro da malliberuloj en prizonoj, kaj ili sidis tre dense, kvazaŭ homoj en bankuvo.

10. Kompatu Dio! (germ.).

11. Sinjoroj, vi estas tro bonkoraj pri mi (fr.).

12. Temas pri tio, ke Katerina la Granda disvastigis la servutecon ankaŭ je Ukrainio.

13. Plenkonsiste (lat.).

Ĉi tiu artikolo aperis en la januara kajero de La Ondo de Esperanto (2013).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2013, №1.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2013/01/219poemo/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Kulturo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi