Por homoj de ĉiuj aĝoj: “Revoj kaj sonĝoj”

La 11a Novjara Renkontiĝo en Xanten

Entute 161 homoj el 14 landoj ĉeestis en la 11a Novjara Renkontiĝo, kiu okazis de la 27a de decembro 2012 ĝis la ĉi-jara 3a de januaro, apud la germana urbo Xanten (okcidente de la Ruhr-regiono).

En la unua jardeko de sia ekzisto la Novjara Renkontiĝo (NR) sukcese akiris la famon esti la vintra renkontiĝo por Esperanto-familioj – kun riĉa infana programo por la diversaj aĝogrupoj. Ankaŭ ĉi-jare la gaja infanaro el sep landoj, ĉ. 40-kapa, plene ĝuis la riĉan oferton – ĉefe manlaboroj, ludoj kaj kantoj, grandparte kadre de la renkontiĝa temo“revoj kaj sonĝoj”.

Intertempe multaj el la iamaj infanoj fariĝis junuloj kaj nun gaja grupo de dudeko da junuloj inter 12 kaj 20 jaroj denove formis belan kunularon kaj bone amuziĝis dum la jarfina semajno. Pli kaj pli la Novjara Internacia Semajno por junuloj, kadre de NR, allogas kunfestantojn.
Foto: Klara Ertl
En NR dum la jaroj kreskis ankaŭ la prelega programo, kun trideko da diversaj ofertoj, kiu allogas homojn de ĉiu aĝo. Ĉi-foje eblis interalie sekvi prezentojn pri ekstersunsistemaj planedoj, modernaj hejtsistemoj, subkonscia rasismo, financa krizo, amo, Japanio, la venonta Azia Kongreso en Israelo, Ruando (dudek jarojn poste), la projekto Mazingira, Vikipedio kaj libera scio, fotado, ludoj, maŝintradukado, nederlanda biciklo-kulturo, dormado, kondutdependeco, alttalentuloj, persona evoluo, la lingvoprojekto Lidepla kaj budaismaj meditado kaj filozofio. Oni povis partopreni krome en tradukateliero, filmoateliero (kaj spekti aliajn filmojn), en teatra kurso, diversaj masaĝorondoj, trikado, harplektado, ĵonglado, Mahjong-kurso, senstreĉiga gimnastiko, jogo, teatrosporto kaj svingodancado. Aŭ simple iom revadi en la revosalono belege ornamita de Christoph Frank. Kaj kompreneble ni traktis ankaŭ Esperanton mem – temis pri la Esperanto-centroj, nia estonteco (“Kien ni iras?”), Esperanto en politiko kaj la aktualeco de fina venko. Malfacilis enui dum NR…

Pri Esperanto-lernantoj zorgis Mazi-prezentado kaj pliaj kursoj por komencantoj, progresantoj kaj konversacio. Instruemuloj povis sekvi enkondukon en la Cseh-metodon.

En la arta programo ni havis plurajn koncertojn – de jOmO, Tone el Brazilo kaj de la Tuluza fabelrakontistino kaj kantistino Vjera – ĉiuj tri entuziasmigis sian publikon. Vjera prezentis ankaŭ fabelojn kaj laŭtlegis ĉapitrojn el La eta princo. Christoph Frank prezentis la (pup-)teatraĵon La sonĝofranduleto. Kantigis la partoprenantojn en pluraj rondoj Saskia Idzerda kaj Jesper Jacobsen. Kaj en la adiaŭa vespero partoprenantoj impresis per sia arto kaj lerto.

Iom ni ankaŭ forlasis la ejon – por diversaj promenoj, laŭ la apuda lago kaj al la urbocentro de Xanten, kaj ankaŭ al la Arkeologia Parko de Xanten, kie prezentiĝas la romia historio de la urbo. La skoltema junularo kompreneble ankaŭ iom eksterumis.

La internacia renkontiĝo de pli ol cento da homoj kompreneble allogis ankaŭ la gazetojn de la regiono, radion kaj televidon, kiuj ĉiuj afable raportis pri ni.

Venontjarfine Novjara Renkontiĝo kun la Novjara Internacia Semajno por junuloj plej verŝajne okazos en Saarbrücken, germana urbo apud la franca landlimo. Do: Bona bazo por la internacia Esperanto-renkontiĝo. Antaŭĝojas bonvenigi ankaŭ vin la organizantoj Nicky, Betti, Christoph kaj

Lu Wunsch-Rolshoven
EsperantoLand

Fotoj de Klara Ertl kaj Alina Brücker

Legu ankaŭ artikolojn pri la 9a kaj pri la 10a Novjaraj Renkontiĝoj de EsperantoLand.

Ĝi estas artikolo el la februara kajero de La Ondo de Esperanto (2013).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2013, №2.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2013/01/220nr/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

5 Responses to Por homoj de ĉiuj aĝoj: “Revoj kaj sonĝoj”

  1. Certe estos utile, Kirill, se oni ofertos pli da aferoj, kiuj plaĉas al la jamaj Esperanto-parolantoj; tiudirekte indas demandi la Esperanto-parolantojn pri iliaj deziroj kaj indas pli multe oferti tion, kien la homoj grandnombre iras (aŭ kion ili multe aĉetas, ekzemple certan specon de libroj aŭ retpaĝoj). Tio supozeble plu kondukos al iom da kresko, vidu ekzemple la grafikaĵon ĉe http://eo.wikipedia.org/wiki/Statistiko_de_Esperantujo#Renkonti.C4.9Doj . Tial EsperantoLand plu faros tion, per la nunaj renkontiĝoj NR/NIS, PRINTEMPE kaj SOMERE; supozeble aldoniĝos pliaj.

    Aldone la aferoj nuntempe ofertataj en Esperantujo ja logas certan publikon. Estas tre verŝajne, ke ili plaĉos al eĉ pli da homoj, se estos pli da Esperanto-parolantoj – prefere ne iuj ajn, sed specife homoj, kiuj ŝatas ĝuste tion, kio nuntempe estas ofertata en Esperantujo: Se homo volas legi sciencan literaturon, eble ne multe indas varbi tiun por Esperanto. Se 14-jara aŭ 20-jara junulo deziras vojaĝi tra la mondo, tiu trovos multajn taŭgajn ofertojn en Esperantujo, do tre indos varbi tiun. Kaj fakte, kiel montras la enketoj de EsperantoLand, ekzistas specifaj karakterizoj de la eklernantoj de Esperanto (ĉefe: plej multe lernas homoj inter 14 kaj 25 jaroj; relative multe lernas studentoj/studintoj de matematiko, fiziko, informadiko, lingvoj). Tiuj grupoj estas malsufiĉe informitaj pri Esperanto (parte nur 10 % scias, kio estas Esperanto). Tiuj estas la celgrupoj de la varbado de EsperantoLand.

  2. Kirill diras:

    “Esperantujo kreskas, se la homoj, kiuj uzas ĝin, trovas iujn aferojn en ĝi, kiuj plaĉas al ili.”

    Plej gravas ĉi tie vorteto “se”. Bedaŭrinde, en la hodiaŭa Esperantujo nur tre malmultaj homoj povas trovi aferojn, kiuj plaĉas al ili. Tial ĝi ne kreskas.

  3. Dum NR/NIS okazis entute proksimume 80 programeroj, ĉirkaŭ 135 sesioj. Jen la (esperinde) kompleta listo de la programeroj de la 11-a NR en Xanten, http://www.esperantoland.org/nr/#programeroj_anoncitaj .

    Nu, Andy, iu lingvo ja estas bezonata, kiam homoj volas trakti la temojn, kiujn vi listigis (kaj multajn aliajn). Kial ne Esperanto?! Ja estas la komuna lingvo de la homoj, kiuj partoprenis – do estas tute nature, ke ili uzas ĝuste ĉi tiun lingvon.

    Esperantujo kreskas, se la homoj, kiuj uzas ĝin, trovas iujn aferojn en ĝi, kiuj plaĉas al ili. Evidente dum siaj ferioj la homoj ŝatas okupiĝi pri la plej diversaj temoj kaj okupoj. Tial EsperantoLand en NR donas la kadron, por ke ili povu tion fari.

  4. Jens S. Larsen diras:

    Teatrosporto en Esperanto? Tio mankis!

    Cetere la celo de E-renkontiĝoj estas unuavice tio kion deziras kune fari Esperantistoj. Tion Esperanto ĉiuokaze bezonas.

  5. A. Kuenzli diras:

    Chu Esperanto estas bezonata por

    diversaj masaĝorondoj, trikado, harplektado, ĵonglado, Mahjong-kurso, senstreĉiga gimnastiko, jogo, teatrosporto kaj svingodancado

    mi ne scias.

Respondi