Trilanda konferenco

Ekskurso (Foto de Pavla Dvořáková)
Inter la 27a kaj la 30a de septembro 2012 kunvenis en la ĉeĥa urbo Břeclav (suda Moravio) esperantistoj aŭstraj, ĉeĥaj kaj slovakaj, por komune konferenci; kiel gastoj venis ankaŭ partoprenantoj el Germanio, Hungario, Pollando kaj du eĉ el Brazilo, sume 98 personoj. Ĉar la 28a septembro estas en Ĉeĥio ŝtata festo (murdo de Sankta Venceslao), feria tago, la konferenco povis komenciĝi jam ĵaŭde, la 27an de septembro.

Aŭspicion akceptis la urbestro d-ro Oldřich Ryšavý, dank’ al kiu povis realiĝi esperantlingva versio de la oficiala urba retejo, kaj la loka ĵurnalo informis pri la konferenco. Tie aperis ankaŭ invito al prelego por la publiko “Esperanto kiel vojo por ekkoni la mondon kaj novajn amikojn”, sed bedaŭrinde oni indikis sole la horon, sed ne tagon de la prelego. Neniu venis el la civitanoj, nur la konferencanoj mem ĉeestis. Malgraŭ tio la rakontado de Petr Chrdle pri liaj vizitoj en Japanio vekis grandan intereson, same kiel ĉi-jaraj travivaĵoj de Stano Marček en Vjetnamio.

Dum la vespera programo Peter Baláž skizis la laboron kaj planojn de la teamo E@I, raportis pri ĉi-jara Somera Esperanto-Semajno (SES) en Nitra, kiun partoprenis ducent personoj. Sekvis ekzemploj de mallongaj filmetoj kun esperantlingva komento aŭ subtekstoj, nome pri la urbo Písek, ŝerca televida reklamo pri jorkŝira terhundo kiel polica poŝhundo, fabelo pri Kuĉjo kaj Maĉjo. Urboj mem ofte volonte akceptas helpon de esperantistoj disfamigi la urbon aŭ regionon per kurtaj videofilmoj inter esperantistoj. La tagon fermis komuna kantado en klubejo de la studenthejmo.

La urbestro Oldřich Ryšavý (parolanta) kaj reprezentantoj de la tri landaj asocioj: Vladimír Dvořák (Ĉeĥio), Stano Marček (Slovakio), Bernhard Tuider (Aŭstrio). (Foto: Miroslav Malovec)

La vera konferenco komenciĝis vendrede je la 9-a horo. La urbestro venis saluti la partoprenantojn kaj per lumbildoj prezentis la urbon kaj la regionon, sed lin atendis surprizo – preparita filmeto pri lia urbo kun esperantlingvaj subtekstoj. Sekvis la programero “La tri Esperanto-landoj prezentiĝas”, en kiu la reprezentantoj priskribis la situacion de Esperanto en siaj landoj. Estis projekciita ĉeĥa filmo pri Slovakio kun Esperantlingvaj subtekstoj. Posttagmeze duono de la konferencanoj forveturis buse al la proksima kastelo Lednice, la plej bela moravia kastelo kun granda ĉirkaŭanta parko. Post vizito de la kastelaj ĉambroj, kie la klarigon de ĉiĉeronino esperantigis Pavla Dvořáková, la plej kuraĝaj promenis dum unu horo tra la parko al turka minareto kaj reen, ĉirkaŭ lageto, kie apudvoje kreskas interesaj maljunaj arboj de diversaj specioj.

La vesperan programon malfermis loka folklora infana ensemblo Břeclavánek (eta Břeclavano, Břeclavanĉjo) per pluraj kantoj kaj dancoj akompanataj de violonoj kaj cimbalo, ankaŭ ludataj de neplenaĝaj muzikistoj. La aŭskultantoj fine kunkantis popolajn kantojn esperantlingve. Poste sekvis prelega vespero. Paŭlo Kaščák prezentis la novan radiostacion Verda Stacio, kiu klopodas daŭrigi tradicion de iam tre populara Verda Stacio en Brno (1933-1937) kaj Prago (1946-1951). La nova stacio organizas ankaŭ Esperanto-kurson en kastelo de la urbeto Bartošovice. La tri ĉeestantaj esperantistaj eldonistoj (Peter Baláž, Petr Chrdle, Stano Marček) prezentis novaĵojn de siaj eldonejoj. Ankaŭ ĈEA montris sian kompaktan diskon de voĉlegataj rakontoj de Karel Čapek (kiel ekzemplon oni aŭdis pri Morto de Arĥimedo). Okaze de la ŝtata festo operkantisto Miroslav Smyčka kantis la ĥoralon Sankta Venceslao el la 11a jarcento kaj deklamis Romancon pri Karolo la IVa de Jan Neruda en traduko de Miloš Lukáš.

Sabate matene kunvenis ĉiuj tri asocioj memstare en apartaj ĉambroj kaj diskutis siajn organizajn aferojn, precipe la membrobazon kaj ekonomiajn problemojn. Posttagmeze ĉiuj vizitis urban solenaĵon sub la kastelo okaze de Sankt-Venceslaaj festoj (budoj kun frandaĵoj, trinkaĵoj, memoraĵoj kaj podio kun kantoj kaj folklora humuro). Interesiĝantoj povis viziti sinagogon, Domon de Lichtenstein aŭ preĝejon de Sankta Venceslao, tute modernan, ĉar la malnova estis detruita dum la milito kaj la nova povis esti konstruata nur ekde 1992.

Vespere kunvenis Esperanto-instruistoj sub gvido de Maria Feifičová kaj la tri asociaj komitatoj. Paralele okazis konversacia kurso. En komuna programo en granda salono Margit Turková prezentis la vivon de la ĉeĥa ĵurnalisto kaj satira poeto Karel Havlíček Borovský (1821-1856) “Havlíček en Brikseno – ĉapitro el la ĉeĥa-aŭstra historio – ĉu en la nova perspektivo?” Ŝi menciis ne nur la faman Bapto de caro Vladimir en la traduko de Tomáš Pumpr, sed ankaŭ Tirolajn Elegiojn en la traduko de tie ĉeestanta Jaroslav Krolupper kaj versojn pri Havlíček de Čestmír Vidman, naŭdekjara ĉeĥa poeto kaj esperantisto, al kiu Margit Turková helpas eldonadi liajn nuntempajn verkojn. Slovaka grupo simile skizis la vivon de pastro Ján Maliarik (1869-1946), kiu en sia libro La tuttera ŝtato kalkulis kun Esperanto. Poste ili projekciis kortuŝan, profesie aktoritan filmon pri ĉi tiu apostolo de paco.

La dimanĉa programo estis denove komuna sub titoloj “Vojoj al kunlaboro kaj perspektivoj, Invito al interretaj projektoj” (Vikipedio, Ipernitio, aŭdoprojektoj), “Studu interrete!” (Lernu.net, Slovake.eu). Ján Vajs prezentis prelegon “Surspure de habanoj en Ĉeĥio, Slovakio kaj Aŭstrio”. La habanoj estis antikva etno vivanta en tiu regiono, kie la tri landoj najbaras, restis post ili “habanaj ceramikaĵoj” kaj verŝajne multaj loĝantoj estas iliaj posteuloj, eĉ ne sciante pri tio. Skizitaj estis eblaj kunlaboroj pri aranĝoj (KAEST, SES, Muzea nokto), kunlaboro de Esperanto-muzeoj, interŝanĝo de ekspozicioj, komuna prezento de literaturoj en interreto aŭ kompaktdiske.

Pluaj informoj estas preparataj por la retejo
http://www.esperanto.cz/eo/aktualajxoj

Miroslav Malovec

Ĉi tiu artikolo aperis en la novembra kajero de La Ondo de Esperanto (2012).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2012, №11.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2012/10/217trilanda/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi