Esperanto en la Pollanda Senato

La retejo de la Senato de Pollando (la supera parlamenta ĉambro) informis, la 17an de oktobro en la Senato estis solenita la 125-jariĝo de Esperanto per tri sinsekvaj eventoj: fonda kunveno de la Parlamenta grupo por subteno de Esperanto, ekspozicio pri la Internacia Lingvo, kaj konferenco “125 jaroj de Esperanto”.

La ekspozicion malfermis Jan Wyrowiński, vicprezidanto de Senato, kiu emfazis, ke Ludoviko Zamenhof venis al la ideo de Esperanto pro la multkultureco de Bjalistoko, en kiu tiam loĝis judoj, poloj, germanoj kaj rusoj. Ankaŭ Wanda Nowicka, vicprezidantino de Sejmo (la dua parlamenta ĉambro) esprimis sian kontentecon pro la konstanta evoluo de Esperanto.

La ekspozicio kaj la konferenco estis pretigitaj de la Pollanda asocio Eŭropo-Demokratio-Esperanto (EDE-PL). La konferencanoj parolis, interalie, pri la entrudiĝo de la angla lingvo en Eŭropo, kio senmerite privilegias 13 procentojn da eŭropanoj, kiuj estas denaske anglalingvaj, kaj diskriminacias 87 procentojn da ceteraj eŭropanoj.

Estis menciite, ke Pollando, kiel la naskiĝlando de Esperanto, povas promocii Esperanton kiel parte oficialan lingvon en la Eŭropa Unio, kun statuso simila al tiu de la lingvoj kataluna, eŭska, kimra kaj skota.

Senatano Edmund Wittbrodt, subteninte la formiĝon de la parlamenta Esperanto-grupo, proponis, ke oni prefere ne oponu la anglan lingvon, sed kuraĝigu la instruadon de Esperanto. Parlamentano Tadeusz Iwiński atentigis pri problemoj de popularigado de Esperanto, kiu apartenas al neniu ŝtato aŭ interŝtata organizo, kaj pledis por restarigo de la Esperanto-programo en la Pola Radio.

En la konferenco partoprenis pluraj parlamentanoj, sciencistoj, kaj Pollandaj kaj alilandaj esperantistoj, inkluzive de la japana entreprenisto Etsuo Miyoshi, konata mecenato kaj propagandisto de Esperanto.

Ĉi tiu artikolo aperos en la novembra kajero de La Ondo de Esperanto (2012).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2012, №11.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2012/10/217senato/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

14 Responses to Esperanto en la Pollanda Senato

  1. AlKo diras:

    Dankon, Eduardo, pro la korekto. Jam farite.

  2. S.Rynduch diras:

    Kara redaktoro,

    mi opinias, ke en venonta eldono vi gxustigos persone, ke
    proj. ne estas ekparlamentano, nur aktuala kaj dum multaj jaroj!
    Cxu estis celite malgrandigi signifon de la partoprenantoj?

    Kun EDE-ana saluto, Stanislavo

  3. Eduardo Kozyra diras:

    <>
    Do mi jam scias, ke vi tradukis kaj resumis la artikolon. Tamen rimarku: vii skribas en la supra artikolo: “Eksa parlamentano Tadeusz Iwiński…”. Tio ne estas vero, ĉar vi povas legi en Vikipedio en E-versio jenon: “Tadeusz Iwiński (naskiĝis: 28-a de oktobro 1944 en Piastów en Mazovio) – pola politikisto, de la 1991 jaro parlamentano de Pola Sejmo senrompe ĝis nun; universitata profesoro, poligloto, esperantisto.”
    Sube mi alkroĉis la kopion de la plena teksto el Vilipedio

    El Vikipedio
    Tadeusz Iwiński

    maldekstra politikisto,
    membro de la Pola Parlamento

    Oficanta
    Funkcio akceptita:
    8-a de novembro 2011

    ———————————————————–

    Naskiĝo 28-a de oktobro 1944
    en Piastów en Mazovio
    Politika partio Alianco de Demokrata Maldekstrularo (AdDM)
    v • d • r

    Tadeusz Iwiński (naskiĝis: 28-a de oktobro 1944 en Piastów en Mazovio) – pola politikisto, de la 1991 jaro parlamentano de Pola Sejmo senrompe ĝis nun; universitata profesoro, poligloto, esperantisto.

    Enhavo [kaŝi]
    1 Biografio
    1.1 Edukado kaj profesia aktiveco
    1.2 PorEsperanta aktiveco
    2 Verkoj

    Biografio, Edukado kaj profesia aktiveco: Filo de Boleslao kaj Sofia Iwiński. De la 1968 jaro magistro inĝeniero pri kemio, finante Kemian Fakultaton de Varsovia Teknika Universitato. De la 1973 jaro doktoro de politologio akirita en la Sociologia Fakultato de Universitato de Varsovio. Nun profesoro de la humanismaj sciencoj. Li laboras en la Politologia Instituto de Varmio-Mazurio Universitato en Olŝtino / Olsztyn. Stipendiato de la Fulbright Fondaĵo en Universitato Harvard (1977-1978) kaj IREX en la Universitato de Kalifornio en Berkeley (1988). De la jaro 1991 li estis ano de la delegitaro de Pola Sejmo kaj Senato por la Parlamenta Asembleo de Konsilio de Eŭropo (PAKE) en Strasburgo. Dum la jaroj 1994-1998 kaj en 2003 li estis Vicprezidanto de la Parlamenta Asembleo de Konsilio de Eŭropo (PAKE). De la 2003 ĝis la 2004 li estis observanto en la Eŭropa Parlamento, kaj de majo ĝis julio 2004 li estis Membro de Eŭropa Parlamento (MEP). Dum la jaroj 2001-2004 li estis Ministro en Kancelario de Ĉefministroj de Pola Registaro Leszek Miller kaj Marek Belka. Li konas pli ol 10 lingvojn, i.a. la portugalan, la hispanan, la italan, la germanan, la anglan, la francan, la rumanan, la araban, la japanan, la rusan, Esperanton kaj la latinan. En la jaro 2001 li estis laŭreato de la premio Personeco de Varmio-Mazurio.

    PorEsperanta aktiveco: Li eklernis Esperanton en sia junaĝo, krome konas 11 lingvojn. Dum la 2008 jaro aktive apogis la iniciaton de pola esperantisto el Gdinio / Gdynia Kazimiro Krzyżak, rezulte la 12an de junio aperis la favora por Esperanto rezolucio de Pola Parlamento okaze de 100-jara Jubileo de Universala Esperanto-Asocio (UEA). Decembre 2011 en sia Parlamenta Oficejo en Olŝtino / Olsztyn renkontiĝis kun esperantistoj de Esperanto-Societo de Varmio-Mazurio kaj de Pola Asocio Eŭropo – Demokratio – Esperanto (EDE-PL). La 10-an de majo 2012 renkontiĝis en Pola Sejmo kun anoj de EDE-Federacio kaj EDE-PL kaj kun japana entreprenisto, esperantisto Etsuo Miyoshi. De aŭgusto 2012 li estas ano de la Senat-Sejma Grupo Apoganta Esperanton en Pola Parlamento. Li aliĝis partopreni la Esperanto-Konferencon en Pola Senato okaze de la 125-jara Jubileo de Esperanto organizita de EDE-PL kaj Etsuo Miyoshi. La 17an de oktobro en Pola Senato dum la inaŭgura fondkunsido de la Senat-Sejma Grupo Apoganta Esperanton la senatano aliĝis al ĝi, tiutage krome okazis la Konferenco pri Esperanto kaj inaŭguro de E-ekspozicio “125 Jaroj de Esperanto” organizita de Pola Asocio Eŭropo – Demokratio – Esperanto kun ĉeesto kaj financa apogo de Mecenato de Esperanto Etsuo Miyoshi – dum la tri E-eventoj li tre aktive partoprenis.

    Verkoj: FRELIMO /Frente de Libertaçâo de Moçambique / FRELIMO, Fronto de Liberiĝo de Mozambiko/ (1971)
    Revolucia movado en Afriko, Azio kaj Latin-Ameriko (1982)
    Iberia maldekstrularo (1982)
    Novkoloniismo (materialoj por simpozio) – redaktoro (1985)
    Fundamentaj problemoj de la nuntempa mondo (1996)
    kaj pluraj aliaj publikaĵoj (legu en la pola versio de la paĝo)

  4. Eduardo Kozyra diras:

    Jen la filmo de Malborka Televido pri la E-Konferenco kaj ekspozicio: “125-jaroj de Esperanto” kiu estas en Pola Senato de la 17a de oktobro 2012, krome aperas la informo pri la fondo de la Parlamenta Grupo por Apogi Esperanton en Pola Parlamento. Vi vidos ankaŭ intervjuon kun esperantista mecenato kaj filantropo Etsuo Miyoshi, la inaŭguron de la ekspozicio kun partopreno de tri vicprezidantoj de la Polaj Sejmo kaj Senato, krome ĉeestis dekkelkaj parlamentanoj, estis ankaŭ kultura ataŝeo de la Japana Ambasado en Varsovio, kelkaj mediatoj kaj pluraj esperantistoj el 4 landoj – sube estas ligilo al la filmo pri tiu grava E-evento – sume estis pli ol 70 ĉeestantoj.

    Ligilo:

    http://www.youtube.com/watch?v=tVeC-pFDrbQ

  5. AlKo diras:

    “Interesas min kiu tradukis au skribis la supran artikolon”, – demandis Eduardo. Nu, ĉiuj nesubskribitaj tekstoj en “La Ondo de Esperanto” (en kiu aperis la supra artikoleto) estas sub la respondeco de la redaktoro. Do, estis mi, kiu tradukis la resumis la artikolon, kiu aperis en la retejo de la Pollanda Senato.

  6. Eduardo Kozyra diras:

    Jen objektiva artikolo kompare kun ege tendenca fi-artikolaĉo pri la sama temo kiu estas en Libera Folio – BONVOLU KOMPARI.

  7. Eduardo Kozyra diras:

    Tiu artikolo estas serioza kaj alia artikolo pri la sama temo, kiu aperis en Libera Folio estas ege tendenca ech mensoga. Bonvolu legi ghin kaj mian komenton al ghi. Varsovianino kiu sendis la materialon al red. Kalle Kniivila estas granda malamiko de Esperanto, bone ke ni kiel organizanto (Pola Asocio Europo-Demokratio-Esperanto) ne invitis shin al la Konferenco pri Esperanto kaj E-ekspozicio en Pola Senato – char estinte fizike tie shi povus fari ech pli multe da malbono.

  8. Eduardo Kozyra diras:

    Interesas min kiu tradukis au skribis la supran artikolon. Bonvolu kompari ghin kun la artikolo pri la sama temo kiu estas en Libera Folio – materialon sendis al ghi varsovianino kiu ne partoprenis la E-enentojn en Pola Senato kaj tre tendence skribas kaj ech mensogas. Kial shi tion faras?

  9. Rafael Despradel diras:

    Gratulon al la organizintoj pro tiu grava atingo!

  10. Bresler Lucien diras:

    Mi gratulas Polan EDE.

  11. Robert Leleu diras:

    Dankojn kaj gratulojn.

  12. Jaffa McNeill diras:

    GRATULON AL POLA EDE.

  13. Se e-istoj ne agadus, polaj politikistoj ech ne interesighus pri la afero.

    Wittbrodt tute pravas.

  14. S.Rrynduch diras:

    Se oni komencas serioze agi, okazas, ke estas ankaux seriozaj personoj pretaj serioze okupigxi pri Esperanto.

    Nia agado, estus pli facila, se mem inter esperantistoj ne estus tiuj, kiuj mem nenion scipovas arangxi, sed cxiam pretas kritiki kaj ankoraux malhelpi. Felicxe tiuj presonoj
    unue estas jam ignorataj kaj malmultigxas.

    Mi esperas, ke nia lasta ekzemplo konvinkos restitajn skeptikulojn kaj volos kunlabori, kunagi.

Respondi