11a NR: 111 aliĝintoj el 11 landoj

Ĉi-jarfine okazos la jam 11-a Novjara Renkontiĝo (NR) de EsperantoLand en Xanten, Germanio (inter Düsseldorf kaj Nijmegen). Estos unu semajno de bela internacia kunestado, de la 27a de decembro 2012 ĝis la 3a de januaro 2013 (ĵaŭdo ĝis ĵaŭdo).

Intertempe aliĝis jam 111 homoj el 11 landoj al tiu ĉi 11a NR – jes estas ĝuste tiom aktuale, vere 🙂 Bela internacia miksaĵo – 36 el Germanio, 27 el Belgio, 15 el Francio, 9 el Svislando, 8 el Nederlando, 5 el Hispanio, 5 el Luksemburgio… Aliĝis jam 40 infanoj kaj junuloj ĝis 19 jaroj.

Se vi volas vidi, kiu venos, jen la listo de la plej multaj aliĝintoj. Sube la aĝostatistiko.

Kaj jen la listo de junuloj kaj junaj plenkreskuloj, por kies deziroj ekzistas la programeroj de la Novjara Internacia Semajno (NIS).

Tri koncertoj, kursoj, prelegoj, ekskursoj …

Ĉi-foje estos tri koncertoj, de Tone, JoMo kaj de Patrik (de la grupo Dolĉamar). Estas krome jam listo de dudeko da kursoj kaj prelegoj, kiun vi povas vidi. (Aldoniĝos al la tie videbla programo certe deko da specialaj ofertoj por infanoj kaj junuloj kaj pliaj programeroj por plenkreskuloj.)

Ni faros ekskurson al la Arkeologia parko de Xanten, kiu memorigas ĉefe pri la romia historio de la urbo, kaj certe iom plu esploros la regionon.

Ĉion ĉi preparas por vi la sperta teamo de Christoph Frank, Betti Maul-Propadović kaj Nicky Janssen – kun multaj tre afablaj helpantoj. Grandan dankon al ĉiuj!

Lerni Esperanton en EsperantoLando

Kompreneble estos lingvaj kursoj por komencantoj kaj progresantoj kaj konversacia rondo – por iom subteni la lingvo-lernadon en EsperantoLando.

“Belega loko”

Tion almenaŭ asertas André Müller: “Estas BELEGA loko! La IS antaŭ kelkaj jaroj iam estis tie kaj ĝi estis unu de miaj plej ŝatataj junulargastejoj en Germanio. Mi do povas rekomendi ĝin.” Nu, kial ne sekvi tiun rekomendon?! (Kaj eble legu pliajn komentojn sur la Facebook-paĝo https://www.facebook.com/events/276382699102901/ kaj eble
mem skribu tie.)

Lu Wunsch-Rolshoven
EsperantoLand

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi