Sciencisto, filo de la poetoj

La eta Lev kun siaj famaj gepatroj-poetoj en 1915 aŭ 1916.

Longa homa vivo en la lastaj jarcentoj estas interalie promeso de drastega ŝanĝo de ĉirkaŭa medio. Ekzemple la verkisto Bernard Shaw naskiĝis en 1856, en la jaro de la invento de celuloido, kaj mortis en 1950, kiam estis prezentita la unua kreditkarto. Krome li vivis dum regado de preskaŭ 30 britiaj ĉefministroj kaj postvivis plurajn gravegajn eventojn, interalie ambaŭ mondmilitojn. Sed mi aŭdacas opinii, ke malgraŭ tiom da ŝanĝoj Shaw naskiĝis kaj mortis en ŝtato, kiu ĉiam restis pli-malpli sama.

Sortoj de homoj, naskitaj en la komenco de la 1910aj en la Rusia imperio, kaj evitintaj mort(ig)on dum la interna milito 1914–1918, malsataj jaroj, Stalina reprezaliado, kaj same la mondmilitoj, estas efektive mirindaj. Ili naskiĝis en unu ŝtato, preskaŭ la tutan vivon loĝis en alia, kaj siajn lastajn jarojn pasigis en tria. Tian vivon havis Lev Gumiljov – elstara sciencisto, filo de Anna Aĥmatova kaj Nikolaj Gumiljov. La 1a de oktobro estas la tago de la centjariĝo de Lev Gumiljov.

Apenaŭ estas alia rus(i)a triopo “patro-patrino-infano” same grava por la rusa kulturo. La gepatroj estas mondfamaj poetoj, kiuj ne bezonas apartan prezenton. Ili geedziĝis en aprile 1910, post du jaroj naskiĝis Lev. En 1914 la interrilatoj de Aĥmatova kaj Nikolaj Gumiljov malvarmiĝis, kaj en 1918 ili divorcis – pli frue ili ne faris tion, ĉar antaŭ la revolucio oni ne povis divorci havonte la rajton poste denove edz(in)iĝi. Bedaŭrinde la vivovojo de Nikolaj Gumiljov estis tre kurta – li estis false akuzita je komploto kaj pafmortigita en 1921. La preciza dato de lia morto kaj la loko de la enterigo estas ĝis nun nekonataj. Male, Anna Aĥmatova vivis longe (1889–1966) kaj spertis ĉion – famon, rekonon, malfeliĉon kaj persekuton. Multaj sortaj elprovoj estis ligitaj kun la filo Lev.

En la unuaj jaroj li loĝis aparte de la patrino – en la urbeto Beĵeck ĉe sia avino. Nur en 1930 li rekuniĝis kun Aĥmatova. Li studentiĝis ĉe la historia fakultato de la Leningrada universitato en 1934 jam havante mallongan sperton de malliberiĝo. Jam en 1935 li estis eksstudentigita kaj arestita la duan fojon, ĉi-foje pro “kontraŭsovetia konduto” (liaj samstudantoj denuncis lin). Ambaŭ malfeliĉoj daŭris nelonge – dank’ al letero de Aĥmatova al Stalin, Lev estis liberigita kaj reakceptita en la universitaton. Sed en 1938 li denove estis arestita kaj pasigis kvin malfacilegajn jarojn en la prizono – en la severa norda urbo Noriljsk. La kaŭzo de la aresto estis absurda: Gumiljov oponis sian pedagogon, kiu asertis, ke Nikolaj Gumiljov neniam vizitis Abisenion, kiu jes vizitis ĝin. La pedagogo ne sciis, ke lia “aroga” studento estis la filo de la poeto. Jam post la denunco oni atribuis al Lev gvidadon de studentoj-teroristoj. Ĝuste tiam, inter 1935 kaj 1940, Anna Aĥmatova verkis sian faman poemon Rekviemo, kie interalie estis jenaj versoj (laŭvorta traduko):

La edzo estas en tombo, la filo estas en prizono
Preĝu pri mi.

Post la liberiĝo li devige restis en Noriljsk. En 1944 li propravole soldatiĝis kaj servis ĝis la fino de la mondmilito. En 1946 li finfine diplomiĝis, kaj post du pliaj jaroj iĝis kandidato de historio (en Sovetunio kaj nun en Rusio la unua scienca grado estas “kandidato de scienco” kaj nur la dua, supera, “doktoro de scienco”).

Sed en novembro 1949 li estis arestita la kvaran fojon (pro “kontraŭsovetia agado”) kaj kondamnita por dek jaroj da mallibero. Nur en 1956, tri jarojn post la forpaso de Stalin, li estis liberigita.

En 1961 kaj 1974 li sukcese doktoriĝe disertis pri respektive historio kaj geografio, tamen post la dua fojo oni rifuzis atribui al li la duan doktoran gradon. En la unua scienclaboro temis pri la pratjurkoj, la temo de la dua estis “Etnogenezo kaj biosfero de la Tero”.

Ĝuste la etnogenezo fariĝis unu el plej gravaj laboroj de lia vivo. Lev Gumiljov proponis komplekson de novaj metodoj de la etnogeneza esploro, kiujn konsistigas samtempa pristudo de historiaj scioj pri la klimato, geologio, geografio, arkeologio kaj kulturo. La bazo fariĝis lia originala “pasiula teorio de entogenezo”, pere de kiu Gumiljov klarigis konsekvencojn de la historia procedo.

La vorto pasiulo nur svage tradukas en Esperanton la originan terminon passionarij (angle: passionarity). Mi uzas la radikon pasi- nur pro la simileco kun la origina vorto, ĉar la senco estas pli komplika kaj profunda. Laŭ Gumiljov, pasiuloj estas homoj, kiuj denaske kapablas absorbi el la ekstera medio pli da energio, ol necesas nur por persona konserviĝo kaj reproduktiĝo. Tiaj homoj uzas la energion por konscie ŝanĝi la ĉirkaŭan medion. Pasiuloj estas novtipaj homoj kiuj rompas la vivajn tradiciojn, pro kio ili konfliktas kun la socio. Ili sin organizas en grupojn, kiuj fariĝas kernoj de novaj etnoj, kaj proponas novajn ideologiojn.

Gumiljov ekzemple opiniis la prarusojn (antaŭ la 14a jarcento) kaj la nunajn rusojn malsamaj etnoj, kaj la unuaj same diferenciĝas de la pli frua etno – slavoj. Laŭ Gumiljov, etnoj diferenciĝas unu de la alia ne per kulturo, nivelo de edukiteco aŭ metodoj de produktado, sed per kondutaj stereotipoj, kiujn homo en la unuaj monatoj absorbas de siaj gepatroj kaj samaĝuloj, kaj poste uzas dum la tuta vivo. En ĉiu etno funkcias ne konsciaj decidoj, sed perceptoj kaj kondiĉitaj refleksoj.

Tamen la teorio de Gumiljov ne estas agnoskita de ĉiuj, kaj pluraj sciencistoj akre kritikis ĝin. Krome severe kritikitaj estis ankaŭ liaj teorioj kaj supozoj pri kelkaj ŝajne-sendubaj faktoj el la landa historio… Nur en 1991 li fariĝis akademiano de la naturscienca Akademio.

Sergej Beljakov, nuntempa biografo de la sciencisto, mencias en sia libro: “Restintaj fotoj de Lev Gumiljov embarasas. Ŝajnas, ke foje anstataŭ li estis fotitaj aliaj homoj”. Infanaĝe kaj en adoleskanteco li similis la patron, aspektante knabo el bona familio. Sed kompreneble prizono influegis lian eksteron. Laŭ Beljakov, “de la foto, farita en decembro 1949 (el la krima dosiero) nin rigardas ankoraŭ sufiĉe juna vizaĝo de iu kaŭkaziano. Post du jaroj (foto el la prizono apud Karaganda) Gumiljov kvazaŭis oldan uzbekon aŭ kazaĥon”. Sed jam ekde la 1950aj jaroj li multege similis la patrinon kaj ne nur vizaĝe, sed ankaŭ voĉe. Por ĉiuj la simileco estis evidenta, sed Gumiljov mem ne multe ŝatis tion.

En la jam menciita Rekviemo Aĥmatova skribis: “Vi estas mia filo kaj mia hororo”. Gumiljov riproĉis ŝin, ke siatempe ŝi ne faris ĉion necesan por liberigi lin el la prizono. Ŝi opiniis la riproĉojn maljustaj. Apenaŭ nun ni povas kompreni, kiu pravas, sed ĉiuokaze la situacio, kune kun malfeliĉaj junaj jaroj, kiam, post la reveno el Beĵeck, Gumiljov loĝis kun la nova edzo de Aĥmatova (Nikolaj Punin malbone traktis la junulon, kio eĉ pli malfaciligis lian vivon), ne servis por bono de iliaj interrilatoj. En la lastaj kvin jaroj de sia vivo Aĥmatova tute ne interkomunikiĝis kun sia filo.

Lev Nikolajeviĉ Gumiljov forpasis la 15an de junio 1992 en Sankt-Peterburgo, jam post kiam USSR oficiale disfalis. Sendube post la kvar arestiĝoj kaj pluraj aliaj kurbiĝoj de sia sorto kaj de la sortoj de aliaj homoj, li ne povis lojale akcepti la sovetiajn ideologion kaj politikon. Junaĝe li revis pri reestabliĝo de la monarkio. Post la dua enprizonigo li evitis politikajn interparolojn, sed li ne fariĝis obeema. Ankaŭ en la lastaj jaroj, kiuj estis pli liberaj, li povis diri aŭ skribi ion kontraŭsovetian. La ruiniĝo de USSR fariĝis por li nek surprizo, nek malĝojo.

La nomon de Gumiljov havas la Eŭroazia universitato en Astano (Kazaĥstano). Li edziĝis en 1967, sed ne havis infanojn. La vivo de Lev Gumiljov estas ekzemplo de kuraĝo, persistemo kaj fideleco je la scienco.

Grigorij Arosev

Ĉi tiu artikolo aperis en la oktobra kajero de La Ondo de Esperanto (2012).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2012, №10.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2012/10/216arosev/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Historio, Kulturo, Mondo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

1 respondo al Sciencisto, filo de la poetoj1

  1. Edward Jaśkiewicz diras:

    Tre interesa artikolo, skribita en perfekta Esperanto, kiun mi ne povis ĉesi legi ĝis fino!!!

Respondi