Kiel kolekto de krimnoveloj

Eterne Rima. Taglibro de brutulo: KD. – Donneville: Vinilkosmo, 2012.

La dua albumo de la hiphop-artisto Eterne Rima estas konceptalbumo. Krude la unua duono de ĝi konsistas el rakontoj pri la krima subgrundo, precipe pri organizita krimo kaj narkotaĵvendado.

La artisto pozas en la kovrila foto kun krona medaliono, aludo al lia pasintalbuma kanto Reĝo de la strat’ kaj ĝenerale al gangsterrepaj kliŝoj de spito, grandema memlaŭdo kaj eventuale ŝtelitaj vestaĵoj. En lia jako estas bildoj pri samplilo el Akai MPC-serio, aparato, kiun multaj hiphopaj produktistoj uzis por kapti kaj kunmeti ritmaĵojn el malnovaj vinildiskoj. La artisto – civilnome Igor Wasilewski – tamen ne specialiĝas pri samplado sed pri sintezila elektronika muziko. Li verkas krome sub la artista nomo Lunatiko, kiu estas ĉefe konata pri sia tre belsona kanto Planedo Esperanto el la Elektronika Kompilo (Vinilkosmo, 2003).

Taglibro de brutulo prezentas la malbonulan parton de la duobla artista personeco de Wasilewski. La kantoj legeblas kiel krimnoveletoj. Prave, ĉar vortoplena hiphopo estas plej oportuna muzikstilo por Esperanto, kies gazetoj ĉiukaze pli interesiĝas pri la teksto ol pri la muziko.

Sed atendu kun la verda korektskribilo! La tekstoj de Eterne Rima estas skribitaj kunlige al la muziko kaj ili ne nepre funkcias sen ĝi. Vidu ekzemple: “do ekagu ek! Kaj ne perdu fek tempon. Dekfoje vi eraros, nur la pek’ estas tio ke vi fuŝon faros” (el la kanto Estro). Ne temas pri trompo; la teksto ja eterne rimas, sed por trovi la rimojn necesas la oreloj. La plej oportuna maniero ĝui la albumon estas aŭskultante legi la kantotekstojn, kiuj venas kun la kd.

Eterne Rima ŝajne jam tiom sukcese ludis per siaj “gangsteraj” aspekto kaj kantotekstoj, ke almenaŭ en recenzo pri lia antaŭa albumo Samideano oni serioze ofendiĝis. Tio estas troiga, ĉar vera gangsterrepo ankoraŭ ne eblas en Esperanto. Usonaj hiphopistoj estas konataj de sia riĉa lingvo, kiu inkluzivas multan slangon, kodvortojn kaj eĉ propran ortografion – ekzemple la bandonomo Boyz N Da Hood (Knaboj en la kvartalo; devus esti Boys in the Neighbourhood). La tekstoj de Eterne Rima pli-malpli sekvas la regulojn, kiujn donis Kalocsay kaj Waringhien en la Parnasa Gvidlibro (1932).

Tamen abunda novumado ne necesas al Esperantaj hiphopuloj – du aŭ tri unuopaj “neologismoj” sufiĉas por ŝoki fundamentistojn. Karakterize por sia purlingvemo ankaŭ Eterne Rima volonte nomas sian ritman kantostilon rep’, en-PIV-igita volapukaĵo, kiu estas proponita de iuj leksikonistoj por eviti dusencecon. La originala nomo de tiu stilo estas “rap”.

La muzikstilo hiphopo jam antaŭe atingis pli malgrandajn lingvojn ol Esperanto. Tre konindaj ekzemploj estas la artistoj Nuuk Posse kaj Amoc, kiuj repas respektive en la gronlanda kaj en la Enar-samea lingvoj. En siaj hejmregionoj tiuj artistoj estas traktataj kiel herooj kaj batalantoj por sia lingvo. Esperanto diferencas. Ni preferas vidi kiun ajn novan fenomenon kiel potenciale la lastan najlon al la ĉerko de la lingvo de Zamenhof.

En la posta duono de la albumo Eterne Rima traktas pli personajn temojn, sed ankaŭ politikajn demandojn. La poldevena artisto loĝas en Japanio kaj estis tuŝata de la pasintjara tertremo kaj atomenergia katastrofo en Fukuŝima. Li esprimas siajn sentojn pri la tertremo en Trankvila estu tero kaj repas kunlabore kun Jonny M por verda energio en Por pli bona mondo. En Pri tio mi parolas Eterne Rima malkovras sian malfidon pri politikistoj kaj la televido.

Muzike Eterne Rima sukcesas krei minacan etoson por la brutulaj kantoj, sed lia sintezila sono plej belas diskofine kaj aparte en Tokio, laŭdkanto por lia nuntempa hejmurbo. La brutulaj kantoj povus profiti de pli organika sono kun kelkaj ritmaj kaj instrumentaj samploj.

Eterne Rima havas iom malfortan kantovoĉon. Tial repado estas bona elekto por li, eĉ se li ne atingas la dinamikecon de siaj sammuzikanoj Jonny M kaj Tone. Liaj tekstoj kaj ideoj tamen faras la muzikon aŭskultinda. Tiel Eterne Rima similas al la kantisto-verkistoj Lou Reed kaj Serge Gainsbourg, kiuj malgraŭ manko de granda voĉo preferis mem prezenti siajn kantojn. Ankaŭ ili kelkfoje ŝokis homojn – kaj gajnis (mal)laŭdegojn en literaturaj rondoj.

Patrik Austin

Ĉi tiu recenzo aperis en la oktobra kajero de La Ondo de Esperanto (2012).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2012, №10.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2012/10/216erima/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperanto-Kulturo, Recenzoj kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi