Forgesita en la ŝranko

Tone. Repe, Ritme, Sone…: Demo-disko. – São Paŭlo: [Tone], 2009.

Mi plene kulpas pri pli ol dujara prokrasto de la recenzo (la redakcio eĉ tente ekmotivis min per honorario, honeste dirante, ne tre rapidiginta la aferon), ĉar mi nek aŭskultas, nek ŝatas la repon, des pli la Esperantan. Ne opiniu min rasisto, sed blankula fanfarona fingrogesta klaŭnado ja vere abomenindas, sen ŝanco de egalrajta konkurenco kun afrikdevenaj gangsteroj, vulgare ornamitaj en kilogramojn da falsa oro sur ĉiuj partoj de muskolaj ebonitaj korpoj, kutime malemaj lerni nian karan lingvon.

Ĉi-okaze la albumeto aperis en la tropika Brazilo, perfekte reganta la ritmosenton, ekzemple, dum burleskaj mambadaj karnavaloj, kompare kun, ekzemple, la francoj, kvankam same fora de la idealo, kiel pluraj hiphopaj projektoj de Vinilkosmo, sed ĝi almenaŭ ne vokas vomspasmojn, kio en nia situacio jam estas kaŭzo por gajo.

Sub la pseŭdonimo Tone sin kaŝas Antonio Moreira Filho, lerte kaj energie deklamanta proprajn lirikaĵojn preskaŭ sen fifamaj portugalprononcaj “mundoj” kaj glutaj diftongoj. La muzikon diligente profesinivele registris eĉ tri komponistoj en diversaj sonstudioj, tamen la aŭtora diferenco tute ne disonancas, eble pro simile simplaj, eĉ primitivaj, aranĝoj, miscele maksimume akcenti atenton al la tekstaro. Laŭ mi, la poezio sufiĉe sensencas kaj naivas, didaktike filozofias, samtempe juneske malprofundas kaj etpezas, imprese iujn strangajn listojn ekde Hiroŝimo ĝis volapukisto.

La plej granda parto el kvar titoloj, kreitaj de Slim Rimografia en Mokado Records, komenciĝas per la sekteca propaganda himno Nova kanto je la vortoj de Aleksandras Dambrauskas. Repe, ritme, sone kaj Kantu, kantu, kantu kara nepre furoros dum kongresaj bierdiskotekoj. El la Zamenhofa Ho, mia kor’ oni sukcesis mastrumi longan sentimentalan amromancon Ĉu kun ĉarma koruso de malĉastaj feinoj, taŭga kiel afrodizia fono por nokta fikado. Paron da sekvaj kanzonoj Horo por la koro kaj Flanken metu miksis DJ Nato_PK en PDD Studio – la sintezilo pli modernas, la baso pli fortas, la efekto iom deprimas. La lastan Dancu kune, dancu plu akompanas la grupo NhoCuné Soul kun tradiciaj instrumentoj en “Moving Sound Studios” – nome por ŝvita flirta sebskuado apud plaĝaj palmoj.

Mi nenion imagas pri la sorto de la artisto, nek de la distribuanto, nek ĉu oni fine desegnis la kovrilon por la promo; ŝajne eĉ la kontakta retpoŝto ŝtelitis, ĉar ĝi dissendis anglalingvan spamon, sed mi sincere deziras al Tone trovi normalan eldonejon – li meritas ĝin.

Glebo Malcev

Ĉi tiu recenzo aperis en la oktobra kajero de La Ondo de Esperanto (2012).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2012, №10.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2012/10/216malcev/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Senkategoria kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi