Lernofesto 2012

La Lernofesto okazis en dimanĉo, la 2an de septembro, en la Germana-Franca Ĝardeno, Saarbrücken. La Sarlanda Esperanto-Ligo kaj Becker-Meisberger-Instituto tie prezentis du pavilonojn kun divenrado kaj eta lernejo por efektivigi internacian lingvoeksperimenton.

La lernofeston vizitis proksimume dudek mil homoj el la tuta regiono, kiuj minimume vidis la du Esperanto-pavilonojn. La lingvoeksperimenton aktive partoprenis pli ol 300 vizitantoj. Vizitis nian standon ankaŭ la nova ministro pri kulturo, Ulrich Commerçon, kiu tre detale informiĝis pri la kampanjo de SEL.

La lingvoeksperimento funkciis per tri partoj: Unue la partoprenantoj devis plenigi sciencan demandilon. Poste ili instruiĝis pri Esperanto en la “minilernejo”, kie la vicprezidanto de SEL, Edgar Werner Müller, prezentis lecionon de la konata kurso Mazi en Gondolando. Poste ili venis al la divenrado por elprovadi siajn novajn lingvokonojn. Rimarkinde ofte ili tre bone tradukis la Esperanto-esprimojn en la germanan lingvon. Ĉiu sukcesinto ricevis unu glukuponon por la lernofesta pasporto, kaj kolektado de almenaŭ kvin kuponoj fine rajtigis ilin partopreni al la granda tombolo.

Do, la partoprenantoj povis facile konstati, ke helpe de minimumo da instruo kaj surbaze de aliaj lingvokonoj (Latina, franca, angla) ili komprenis kaj tradukis eĉ relative malfacilajn vortojn kaj frazojn en la Internacia Lingvo Esperanto.

Oliver Walz, la prezidanto de Sarlanda Esperanto-Ligo, konkludis, ke la Lernofesto estis entute tre komunikema kaj vizia aranĝo, do tre taŭga por realigi la longtempan strategion de SEL. Tutcerte SEL kaj Becker-Meisberger-Instituto partoprenos ankaŭ en la Lernofesto 2013.

Oliver Walz

Ĉi tiu artikolo aperis en la oktobra kajero de La Ondo de Esperanto (2012).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2012, №10.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2012/09/216lernfest/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi