La lasta FESTO antaŭ la fino de la mondo

Por atingi FESTOn 2012 necesis veturi tra la Ĵurasa montaro kaj veni al la skistacio de Métabief piede de la Ora Monto (Mont d’Or) ĉe la limo inter Francio kaj Svislando. Estas belega montara loko kaj ankaŭ relative disa kun tamen la koncertejo en la centro. La suno kaj la bela vetero ankaŭ varmigis la etoson kaj ebligis al la partoprenantoj sunumi, bani sin en montaraj lagoj kaj ekskursi en la montaro, en la urboj Besançon kaj Neuchâtel en Svislando.

La interkona vespero okazis vendrede, la 17an de aŭgusto, kaj konsistis ĉefe el ludoj kaj poste estis malfermo de la trinkejo kun fona muzika etoso, kaj homoj babilis ĝis ne tro malfrue post noktomezo.

Sabate vespere la koncerto de Zhou-Mack Mafuila donis viglan kaj varmdancigan tonon laŭ la ritmoj de la Afrika rumbo kaj regeo por la malfermo de la arta programo de FESTO 2012.
Foto de Sjoerd BosgaZhou-Mack, ĉefkantisto kaj ritmgitaristo, estis akompanita de ses muzikistoj. Ili prezentis plejparte kantojn el la Esperanto-albumo Originoj. Kelkaj kantoj estis en la lingala kaj kikonga lingvoj, afrikaj lingvoj el Kongo. La publiko estis ĉarmita kaj kontribuis dancante kaj kunkantante la rekantaĵojn. Post la koncerto DĴ Leo startigis la diskejon kiu dancigis homojn ĝis la 4a horo.

Dimanĉe Espo Despo el Kopenhago okupis la scenejon kvarope. Ilia miksaĵo de popolmuziko kaj roko kun Balkanaj influoj surprizis la ĉeestantaron, kiu reagis dancante, kaj Amir, la kantisto kaj gitaristo de la bando, entuziasmigis la publikon kiu plu volis kaj repetis pliajn kantojn ĉe la fino.

Espo-Despo (Fotis Sjoerd Bosga)

Sekvis ilin Stoïc Drama, roka triopo el la proksima urbo Belfort kun vigla rokkoncerto. Elstara kaj peza sono de gitaro, baso kaj drumo de junaj muzikistoj tre promesplenaj… La voĉo de la kantistino-gitaristino estis sorĉa kaj tre bone kongruis kun la muziko. Tuj sekve la koncertejo transformiĝis je diskejo de DĴ Leo, kiu sonigis ĝis la 5a matene.

Gijom kaj Espo-Despo sur la scenejo (Fotis Flo Martorell)

Lunde, la 19an, la vespero disvolviĝis laŭ kabareda etoso per koncerto de Gijom ĉe voĉo kaj piano akompanata de Espo Despo akustike. La rezulto estis elstara, kaj tiu kunludado alportis alian dimension pro la muzikaranĝoj al la repertuaro de Gijom, kiu kutime akompanas sin de nura piano…

Dolĉamar (Fotis Sjoerd Bosga)La dua parto estis koncerto de Dolĉamar. Por tiuj, kiuj konas Dolcxamar kun X kaj Dolchamar kun H, estis vera surprizo la nuna versio de Dolĉamar kun Ĉ. La nova Dolĉamar konsistas el Pieĉjo (Patrik Austin) kiu ne plu ludas sursceneje kutimajn instrumentojn sed elektronikaĵojn kun kantoj el la albumoj Lingvo intermonda kaj Trajn’ nenien. La muziko elektroniĝis laŭ la aktuala danciga klubeca stilo. La publiko remalkovris malnovajn kantojn de Dolcxamar kaj Dolchamar sub alia sono-vesto kaj malgraŭ tio ili kunkantis kaj dancis. Tiu nova muzikvojo de la artisto ankaŭ malfermas perspektivon por nova muzikĝenro en Esperanto kaj antaŭvidigas prilaboron de nova albumo de Dolĉamar post pli malpli du jaroj. Post la sukcesa koncerto, DĴ Leo revenis por reaktivigi la diskejon.

Jonny M (Fotis Flo Martorell)

Marde okazis regea vespero kun Jonny M, kiu koncertis kun la asisto de DĴ Leo ĉe miksiloj. La stilo de Jonny M, kvankam regea, malsimilas al tiu de Zhou-Mack Mafuila, ĝi havas pli elektronikajn sonojn kaj foje randas ĉe la limoj de hiphopo. Jonny M ardigis la scenejon, la publiko bonege akceptis la artiston kaj kunludis kun li, reeĥante lian entuziasmigan energion. La publiko kaj la artisto kunfandiĝis. Post la koncerto DĴ Leo faris sian lastan diskejan vesperon ĝis la 2a nokte.

Billy Fumey (Fotis Sjoerd Bosga)

Merkrede prezentiĝis la loka artisto Billy Fumey, kiu kantis en la arpitana (francprovenca lingvo). Billy akompanas sin per akustika gitaro kaj revivigas per siaj kantoj la arpitanan lingvon laŭ folka stilo. Postkoncerte homoj gufumis ĉe la fajro ĝis malfrunokte.

Ĵaŭde, la 22an de aŭgusto, estis la lasta tago de FESTO. Vespere la kvarpersona Pariza teatrotrupo Kvak prezentis la teatraĵon Karotkapo de Jules Renard. La aktoroj bonege interpretis la rolojn.Kvak (Fotis Sjoerd Bosga)Post la spektaklo ekis internacia vespero, en kiu la organiza teamo sin prezentis kun la helpantoj kaj kunlaborantoj, kaj pluraj partoprenantoj muzikis, kantis kaj skeĉis. La belgaj partoprenantoj prezentis Amikejon en Belgio, kie okazos FESTO 2013 – la unua post la fino de la mondo!

Raportis festece por vi
Flo!

Fotis Flo! kaj Sjoerd Bosga

Ĉi tiu artikolo aperis en la oktobra kajero de La Ondo de Esperanto (2012).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2012, №10.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2012/09/festo/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Senkategoria kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

1 respondo al La lasta FESTO antaŭ la fino de la mondo1

  1. Heej, bela raporto! Antaŭĝoje pri la unua FESTO post la fino de la mondo!

Respondi