Ĉi-somere la amikoj de la internacilingva ideo havas du gravajn datrevenojn: 125-jariĝo de Esperanto (la Unua Libro de Zamenhof aperis la 26an de julio 1887) kaj la 100a mortodato de Johann Martin Schleyer (la aŭtoro de Volapük forpasis la 16an de aŭgusto 1912).
Schleyer kaj lia lingvo Volapük estis plurfoje menciitaj en la verkaro de Zamenhof, ĉar la aŭtoro de Esperanto evidente forte emociiĝis, kiam li eksciis, ke antaŭ li alia homo jam publikigis internacian neŭtralan planlingvon, kiu ŝajnis plenumi la mondlingvan revon de la homaro, arigante ĉirkaŭ si certan nombron da apogantoj, simpatiantoj kaj lernantoj. Sed Zamenhof baldaŭ komprenis, ke Volapük pro sia troa artefariteco tute ne taŭgas kiel mondlingvo kaj ankaŭ ne hezitis diri tion al Schleyer kaj al la publiko. Sed Schleyer malŝatis kaj rifuzis ĉian kritikon kontraŭ Volapük kaj lia persono, do varma rilato inter li kaj Zamenhof, kiun Schleyer probable konsideris kiel rivalon, ne povis estiĝi.
Zamenhof skribis, ke li sentis sin feliĉa, ke iu antaŭ li sukcesis solvi la demandon de la mondlingvo kaj realigi lian propran revon. En letero de 2-III-1907 Zamenhof konfesis al Julius Riegel: “kreante mian lingvon mi ne sciis pri Volapük, ĉar ĝi tiam ankoraŭ ne ekzistis”.
Ŝajnas, ke Zamenhof eksciis pri la apero de Volapük per gazeta anonco. Samtempe li deprimiĝis, ĉar lin ĉirkaŭis la malagrabla sento, ke iu estis pli rapida ol li kaj ke lia propra vivocelo elvaporiĝis. Sed kiam li pli atente analizis la Ŝlejeran lingvon, li ne kredis, ke tiu idiomo povas esti la vera solvo de la mondlingva problemo kaj daŭrigis dediĉi sin al sia propra projekto.
Unuafoje Zamenhof menciis Volapukon eksplicite jam en la antaŭparolo de sia Unua libro de la Internacia Lingvo de 1887, klarigante la eksterajn cirkonstancojn de la apero de Esperanto. Li eble iom cinike komentis ilin tiel, ke Volapük “akiris certan nombron da adeptoj, la ideo mem de lingvo ‘tutmonda’ estas tiel alta kaj alloga, ke homoj, kiuj havas la inklinon entuziasmiĝi kaj dediĉi sin al pionireco, oferas sian tempon en la espero, ke eble la afero sukcesos”. Sed ĉar “la malvarma indiferenta mondo (jam Schleyer plendis pro tio) ne volos oferi sian tempon por tio […], tiu ĉi lingvo, simile al la antaŭaj provoj, mortos, alportinte absolute nenian utilon”. Ĉar Zamenhof ne estis konvinkita pri Volapük, kiel alternativon li do prezentis sian Esperanton, kvankam li sentis sin “nek pli talenta, nek pli energia” ol la antaŭaj aŭtoroj de “ĉiuj senfrukte pereintaj provoj”.
Unua letero de Zamenhof al Schleyer
Tamen, en letero de 27-XI-1887 al Schleyer Zamenhof montris sin diplomatia, adorema kaj afabla, tamen ne senkritika. Verkante sian leteron en Esperanto, Zamenhof proponis sian personan amikecon kaj esprimis la volon ne kontraŭbatali Volapukon, sed labori por la mondlingva ideo:
Estimata kaj estiminda sinjoro! Mi sendas al Vi la frukton de mia longa laborado; ĝi estu signo de mia profunda estimo por la nobla idealisto, kiu laboris por la homaro, ne timante la ridegon de l’ amaso. Mi mem plej bone komprenas kiom Vi devis suferi, ĉar mi mem trairis similan vojon […] Kiam mi antaŭ 5 jaroj aŭdis pri la Volapük, mi ne forĵetis mian laboron, ĉar la konstruo de Volapük ŝajnis al mi ne tute praktika; mi diris al mi, ke lingvo tutamonda devas esti antaŭ ĉio komprenebla, kaj la tuta granda materialo, kiu jam per si mem fariĝis internacia, devas resti ne tuŝita. En lingvo, kiu devas fariĝi tutamonda, oni povas krei nur la malgrandan parton, kiu estas malsimila en malsimilaj lingvoj; ĉio cetera devas resti ne tuŝita. […] Mi estimas Vian noblan deziron porti utilon al la homaro; kun plena estimo por la aŭtoro de Volapük, mi laboras ne kontraŭ la Volapük, sed por la ideo. Sankta estas por mi la ideo de lingvo tutamonda, kaj en kiu ajn formo l’ homaro ĝin havos, mi estos kontenta kaj feliĉa. Se oni montros al mi, ke mia laboro estas malutila al la ideo, mi mem detruos mian laboron, kvankam mi oferis al ĝi la plej bonan parton de mia vivo. […] Aŭ unu de la lingvoj mortos per si mem, aŭ la homaro havos du lingvojn, kaj eĉ tio estas por la mondo multe pli bone, ol resti tute sen lingvo tutamonda. Pardonu ke mi skribas al Vi en mia lingvo; mi faras ĝin ne pro malĝentilo, sed por doni al Vi provon de mia lingvo. Kun la plej granda estimo. Esperanto.
Zamenhof denuncas Volapukon ĉe ruslandaj instancoj
Por pravigi sian lingvon, en sia petskribo de la 12-IX-1888 al la estro de la ĉefa Administracio por presaferoj por peti la eldonon de ĉiusemajna folieto en Esperanto, Zamenhof notis en sia klarigo pri Volapük jenon:
“Volapük” […] havas tamen en si nenion internacian: ĝi estas lingvo arbitre elpensita, al neniu komprenebla kaj de neniu (krom certa nombro da adeptoj) agnoskita. Utilo de tiu ĉi lingvo estas do […] eksterordinare dubebla: se mondo akceptos tiun ĉi lingvon, ĝi estos utila, – sed se mondo ĝin ne akceptos, tiam ĝi neniun signifon havos kaj tute neniun utilon alportos al siaj adeptoj.
Ĉar Zamenhof bezonis la permeson por sia Esperanto-eldonaĵo, li ne preterlasis la okazon laŭdi sian propran lingvoprojekton malfavore al la konkurenculo Volapük.
La fama traktaĵo en La Esperantisto
En la detala traktaĵo Esperanto kaj Volapük, kiu aperis fine de 1889 kaj komence de 1890 en la ĵurnalo La Esperantisto, eldonita en Nurenbergo, Zamenhof analizis la lingvon de Schleyer ja bonvole, tamen tre kritike. Kerne, en tiu ĉi arda kaj iom polemika artikolo Zamenhof kulpigis la lingvon Volapük kaj ĝian inventinton esti malfavore influintaj la evoluon kaj progreson de la internacilingvaj ideo kaj movado. Jen kelkaj ĉefaj citeroj el tiu fama, sed eble iom forgesita Zamenhofa traktaĵo:
Antaŭ 10 jaroj estis proponita arta lingvo sub la nomo “Volapük”. La mondo estis jam sufiĉe preparita por lingvo tutmonda kaj atendis senpacience ke post ĉiuj teoriaj projektoj kaj provoj oni prezentu al ĝi fine ion pretan; kaj kiam sinjoro Schleyer diris: “jen vi havas pretan lingvon tutmondan, venu kaj laboru!” – tiam amasoj da idealistoj sin ĵetis al tiu ĉi voko blinde kaj tute ne demandante sin, kion oni donis al ili sub la nomo de lingvo tutmonda, ĉu ĝi estas efektive lingvo faciliganta la interkomunikiĝon internacian kaj ĉu ĝi povas efektive iam fariĝi lingvo tutmonda, aŭ ĝi estas nur uzurpatoro, kiu tute sen rajto kaj fondo alprenis nomon ne apartenantan al ĝi. […] Sed vi vidas, sinjoroj, ke ĝi estas tute ne tiel: Volapük ne faciligis, sed forte malfaciligis tiun ĉi batalon […]. Kie Volapük en sia tempo renkontis malamikojn, tie ankaŭ la novaj sistemoj renkontis tiujn samajn malamikojn, ankoraŭ pli obstinajn, ĉar la “naskiĝado de ĉiam novaj lingvoj tutmondaj” aldonis ankoraŭ pli da nutro al ilia ridado; kaj kie Volapük renkontis amikojn, tie la novaj sistemoj jam rekte renkontis […] malamikojn ne pasivajn, sed penantajn rekte ilin detrui. […] Tiaj estis la malfavoraj cirkonstancoj, inter kiuj devis sin prezenti al la publiko la lingvo Esperanto. […] Eldonistoj neniel volis preni sur sin la eldonadon de mia verko: “jam ekzistas ja Volapük” oni diris al mi ĉie.
Sed laŭ Zamenhof lia nova lingvo internacia savis al aferon:
Sed kiam la lingvo Esperanto sin montris publike, la afero aliformiĝis. […] La lingvo Esperanto baldaŭ ricevis multegon da amikoj, de kiuj la nombro konstante kaj senhalte kreskas. […] [Ili] fariĝis varmegaj amikoj de la lingvo Esperanto, ĉar ili vidis, ke ĝi estas lingvo efektive praktika, alportanta senkondiĉan utilon kaj havanta estontecon. […] [Ili] konfesis al mi, ke ili vidas en Esperanto la solan kaj la plej bonan vojon por atingi nian celon, kaj ili korespondas tre bone en tiu ĉi lingvo. [Sed] multaj volapükistoj, kiuj nun fariĝis varmegaj amikoj de la lingvo Esperanto, konfesis al mi, ke, eĉ havante mian libron, ili longan tempon ne volis ĝin eĉ legi, estante konvinkitaj, ke ĉia nova sistemo estas absolute malutila! […] Sed estas inter la volapükistoj ankaŭ tiaj personoj, kiuj ne fermis la okulojn por la nova movo.
Cetere, Zamenhof atentigis, ke lia «laboro ne estis elvokita de la “sukcesoj de Volapük”, kiel pensas kelkaj volapükistoj» kaj ke kiam li “antaŭ 13 jaroj komencis” sian “laboron, tiam Volapük ankoraŭ ne estis en la mondo.”
Malfavora pritaksado de Volapük
La analizo mem pri la lingvo Volapük fare de Zamenhof estis malfavora, fakte detrua, la maniero disŝira, la tono polemika. Jen estu ĉerpitaj la esencaj eroj de tiu kritiko, publikigita en La Esperantisto, kiuj ne estas sen persona mokado flanke de Zamenhof, kiu aŭdacis kompari Volapukon kun la lingvoj hotentota kaj turka:
Kio estas Volapük? Ĝi estas arta kaj arbitre elpensita lingvo, kiun neniu en la mondo komprenas kaj per kiu vi kun neniu povas komunikiĝi. Ĝi estas nomita lingvo tutmonda nur pro tio, ke se la tuta mondo ĝin ellernos, tiam ĉiuj ĝin komprenos! Nenian alian econ tutmondan tiu ĉi lingvo havas, kaj sinjoro Schleyer eĉ ne trovis necese peni doni al sia lingvo iajn ecojn, per kiuj ĝi povus faciligi la komunikiĝojn internaciajn! “La tuta mondo ellernu Volapük’on”, diris sinjoro Schleyer, “kaj tiam ĝi alportos al la mondo grandegan utilon!” Kaj multaj obeis tiun ĉi vokon, ne vidante, kiom da ridinda estas en ĝi! Kaj antaŭvidante, kian grandegan utilon la Volapük alportos al la mondo, se la tuta mondo ĝin akceptos, la amikoj de sinjoro Schleyer jam kun entuziasmo nomas lin la plej granda genio de l’ homaro! Sinjoroj, ĉu vi efektive ne vidas, kiel ridinda ĝi estas? Ja ĉia lingvo, eĉ la lingvo de Hotentotoj, alportos al la mondo grandegan utilon, se la tuta mondo ĝin akceptos! Kial do oni bezonis elpensi Volapük’on? […] Ĉu efektive, sinjoroj Volapükistoj, vi estas tiel naivaj aŭ tiel blindigitaj de entuziasmo, ke vi ne vidas, ke la tuta malfacileco de la demando, super kiu la homaro laboras jam tiel longe, estas en la trovado de tia lingvo, kiu per si mem ebligus la komunikiĝojn internaciajn, kaj ne de tia lingvo, kiu povus fariĝi tutmonda, se la tuta mondo ĝin akceptos?
En la sekva parto de la analizo de Volapük Zamenhof prezentis ĉefe negativajn trajtojn. Zamenhof opiniis, ke Volapük ne estas belsona kaj ke ĝiaj sonoj estas “sovaĝaj”. Al Schleyer li riproĉis, ke “neniaj gravaj leĝoj ligis” lin, ke “pri la komprenebleco de la vortoj” li “ne zorgis” kaj ke li “kreis la vortojn kiel li volis”. Koncerne la prononcon (elparoleblon), Zamenhof kritikis la Volapük-aŭtoron, ke li “se ia litero ne plaĉis al li, kuraĝe elĵetis ĝin” kiel en la kazo de r. Aliflanke, Zamenhof trovis malbone, ke “la tuta Volapük estas plena je la literoj ä, ö, ü, kiujn la plej granda parto de l’ mondo neniel povas elparoli”. Zamenhof opiniis, ke en Volapük oni povas skribi, sed preskaŭ neniu povas en ĝi paroli, kaj ke “la plej bona volapükisto ne povos sin orienti en tiu ĉi sovaĝa labirinto.” La laŭdiran facilecon de la gramatiko kaj mallongecon de la vortoj de Volapük Zamenhof pritaksis nur “ŝajnaj”. Konklude: “Volapük ne sole ne estas pli facila ol la lingvoj naturaj, sed estas ankoraŭ pli malfacila ol ili!” Do, laŭ Zamenhof Volapük ne “estis ia aparta genia penso de sinjoro Schleyer” kaj ne taŭgis por la internacia komunikado.
Ŝajnas ke Zamenhof tamen iom kompatis la inventinton de Volapük, se li aldonis:
Sinjoro Schleyer pardonu al mi, se mi detruis lian ĉefan aŭreolon, se mi faris nulon el tio, kion liaj amikoj nomas lia plej ĉefa merito. Mi faris tion ĉi ne ĉar mi envius liajn laŭrojn aŭ volus malgrandigi lian indon; kontraŭe, mi alte estimas s-ron Schleyer kaj donas plenan konfeson al liaj grandegaj laboroj kaj al lia nobla deziro alporti utilon al la homaro. Mi pli ol iu alia scias, kian grandegan laboron kaj feran paciencon postulas la kreado de kiu ajn arta lingvo, kaj se en laboro de s-ro Schleyer mi vidas malfeliĉan provon, konstruitan sur erara fundamento kaj ne havantan estontecon, mi en ĉiu okazo la laboron kaj la bonan deziron de s-ro Schleyer tenas tre alte. Sed mi ne povas vidi meriton tie, kie absolute nenia ekzistas.
Diversokazaj omaĝoj al Schleyer
Do, oni nepre devas distingi inter du sintenoj: Unuflanke Zamenhof alte taksis la meritojn de Schleyer por la mondlingva ideo, aliflanke li akre kritikis lian produkton Volapük, kiun li konsideris malsukcesa provo kiel konkreta lingvo internacia.
Ankaŭ en la Zamenhofa teksto Esenco kaj estonteco de la ideo de lingvo internacia, verkita en 1898 kaj aldonita al la Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto (1903) konfirmiĝis la opinio de Zamenhof pri Volapük kaj Schleyer:
Parolante pri la pliboneco de Esperanto antaŭ Volapük, ni tute ne intencas per tio ĉi malgrandigi la meritojn de la elpensinto de Volapük. La meritoj de Schleyer estas grandegaj kaj lia nomo ĉiam staros sur la plej honora loko en la historio de la ideo de lingvo internacia.
Spite al sia negativa opinio pri la lingvo Volapük, Zamenhof neniam forgesis omaĝi la inventinton de Volapük en konvenaj momentoj, eĉ okaze de siaj kongresaj paroladoj, komencante en la 1a Universala Kongreso de Esperanto en Bulonjo-ĉe-Maro mem (1905), kie estis diritaj jenaj frazoj de Zamenhof:
En la unua kongreso de la esperantistoj estas necese diri kelkajn vortojn pri la ĝisnunaj batalantoj de nia afero. Sed antaŭ ol mi parolos pri la batalantoj speciale esperantistaj, mi sentas la devon diri ĉi tie kelkajn vortojn pri unu homo, kiu havas tre grandajn meritojn en nia afero kaj al kiu bedaŭrinde la esperantistoj ofte rilatas maljuste nur tial, ĉar li, multe farinte por la ideo de lingvo internacia ĝenerale, ne apartenas tamen al la amikoj de tiu speciala lingva formo, por kiu ni batalas. Mi parolas pri la tre estiminda sinjoro Johann Martin Schleyer, la aŭtoro de Volapük. La lingva formo, por kiu laboris tiu respektinda maljunulo, montriĝis ne praktika; la vojo, kiun li elektis, montriĝis ne bona, kaj la afero, por kiu li batalis, baldaŭ falis, kaj per sia falo ĝi alportis grandan malutilon al nia ideo entute kaj precipe al tiu speciala formo de la ideo, por kiu ni batalas. Sed ni devas esti justaj, ni devas taksi ĉiun homon ne laŭ lia venko aŭ malvenko, sed laŭ liaj laboroj. Kaj la laboroj kaj meritoj de sinjoro Schleyer estis tre grandaj. […] Li estis la unua, kiu per senlaca laborado vekis la intereson de la mondo por la ideo de lingvo neŭtrala, kaj ĝi ne estas lia kulpo, se lia falinta afero por longa tempo malvarmigis la mondon por ĉia arta lingvo. Li volis fari grandan bonon, kaj por la atingo de tiu bono li laboris tre multe kaj fervore, kaj ni devas lin taksi ne laŭ lia sukceso, sed laŭ lia volo kaj laboro. […] la nomo de Schleyer okupos ĉiam la plej honoran lokon en la historio de nia ideo, kaj tiun ĉi nomon la mondo neniam forgesos.
Kaj en la nomo de la kongresanoj Zamenhof sincere dankis pro lia grava kontribuo al la planlingva ideo.
En sia parolado okaze de la 4a Universala Kongreso de Esperanto en Dresdeno (1908) Johann Martin Schleyer denove ricevis la honoron esti menciita. Tiam Zamenhof emfazis:
Dank’ al la neforgesebla granda merito de la pastro Johann Martin Schleyer, nia ideo ricevis sian unuan disvolviĝon kaj la unuan potencan puŝon antaŭen.
Kiam Schleyer fariĝis okdekjara, Zamenhof trovis en la parolado por la 7a Universala Kongreso de Esperanto en Antverpeno (1911) same taŭgajn vortojn:
Mi uzas ankaŭ la okazon de nia festo, por revoki en vian memoron la nomon de unu viro, kiu havas grandegan meriton en nia afero. La prelato Johann Martin Schleyer, kies nomon ĉiu el vi konas tre bone, la aŭtoro de Volapük, antaŭ nelonge festis la okdekjaran datrevenon de sia naskiĝo, kaj estus nepardoninde, se ni ne uzus la okazon de nia nuna ĝenerala kunestado, por esprimi al li tiujn sentojn, kiujn ni ĉiuj havas por li. Li estas la vera patro de la tuta internacilingva movado […] [kaj] li estis la unua, kiu praktike kreis la internacilingvan movadon.”
Sed Zamenhof rememorigis ankaŭ, ke “Volapük pereis ĉefe pro […] absoluta manko de natura evoluipovo”.
La sinteno de Schleyer
Do, oni povas konkludi kaj devas emfazi la diferencon, ke Zamenhof ja malaprobis unuflanke la lingvon Volapük, ĉar lingvistike ĝi estis fiasko, due ĝi kontribuis al la malbona reputacio de la mondlingva ideo ĝenerale kaj ŝajne bremsis ĝian movadon; aliflanke glorita estis ĝia inventinto Schleyer kiel grava figuro en la historio de la planlingva ideo, aŭ movado. En ambaŭ kazoj, la opinio de Zamenhof estis kvankam drasta sendube tute sincera kaj honesta.
Ŝajnas, ke Schleyer mem, ne libera de aroganteco, ne emis reciproki la afablecon kaj bonvolajn sentojn de Zamenhof, direktitajn al li. Konsiderante Esperanton lingvo de fuŝuloj kaj finkalkulante kun sia rivalo Zamenhof, Schleyer notis (germanlingve) la 8-X-1900 en sia taglibro jenajn sufiĉe malicajn frazojn:
Ĉiuj imitaĉadoj de Volapük malaperis preskaŭ ĉiuj de la bildosurfaco de la publika atentado kaj aplikado. Nur la Esperanto de sinjoro Z. fantomas kaj vegetas jen kaj jen en malklaraj kaj antaŭjuĝaj [germane: befangenen] kapoj. Tedas nin do senlime perdi ankoraŭ plurajn vortojn pri la Esperanto-miŝmaŝo [germane: Kauderwelsch; traduko de aK).
Nu, ŝajnas, ke oni povas komenti ĉi tiun negativan reagon flanke de la evidente ofendita Schleyer per la amara rimarko, ke ĝi estis iom maljusta, almenaŭ malafabla.
Konsultitaj fontoj:
[Заменгоф Л.] Др. Эсперанто. Международный язык: Предисловие и полный учебник (por Rusoj). Варшава, 1887.
La Esperantisto, 1889.
Iom reviziita plena verkaro de L. L. Zamenhof. 3 volumoj / [Komp. Itô Kanzi]. Kioto, 1989–1991.
Zamenhof L. L. Originala verkaro / Komp. J. Dietterle. Leipzig, 1929.
Haupenthal R. 125 Jahre Volapük. Leben und Werk von Johann Martin Schleyer 1831-1912. Schliengen, 2005.
Andreas Künzli
Ĉi tiu artikolo aperis en la julia kajero de La Ondo de Esperanto (2012).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2012, №7.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2012/07/213ak/
Nu, kion plu diri?
La lasta shtono falis. Silento.
La marcho stagnas. Fluido?
Ne, jam solido…
Mi devis relegi la artikolon por trovi ghin multe pli profunda kaj pensiga, ol shajnis che la unua vido en OdE. La 125 jaroj post la morto de pastro J.M.Schleyer transmetas la akcentojn. Jes, Schleyer estis pioniro de praktika apliko, kaj ghuste lia flugmodelo ekmovighis kaj shirighis de la tero. Li sciis nenion pri Belostoka lernoknabo Ludoviko, kiu antaw pluraj jaroj en unika situacio kaj en ghusta agho por natura lingvokreo jam koncipis la ideon de lingvo internacia kaj ankoraw ne sciis kiel nomi ghin. Dankal ghustatempa apero de Volapuk Zamenhof tuj konsciis, ke la vesto, ekstero de “lingvo internacia” devas resti internacia kaj komprenebla, kaj ke nur malgranda intima mekanismo estas organizebla logike – law la kriterioj de Kartezio kaj propra sperto de lertulo pri kashlingvoj. En la letero de 27-XI-1887 al Schleyer li skribis tion kaj ech proponis paradigmon de du lingvoj (fakte ghi propono validas por XXI jarcento English aw la china + Esperanto). Kaj chio kreita de Zamenhof estas nur optimuma faciligo de lingva strukturo: nur la 8 gramatikaj fonemoj por vortaj uniformoj kaj 125-vorteta katalogo por helpaj vortetoj, skeleto de frazo, forme tre distingebla de la leksika karno. Tiu rekonebla aparteco de vortetoj estas unika avantagho de Esperanto, ghis nun ne uzita. Ja nur 190 vortetoj (kune kun sisteme munteblaj) faras 50% de teksto, la resto estas leksikaj vortoj, chiu kun aldona noma aw verba (eventuale participa)uniformo el gramatikaj fonemoj.
Zamenhof pravis ankaw en petskribo (12-IX-1888)- Volapuk sendube ne havis praktikan utilon, ech ne propedewtikan. Li estis sagaca en la fama traktajho (1889) parolante pri la eraro de sinjoro Schleyer, kiu prezentis por faciligo de internacia komunikado ion impone pretan anstataw necesa kaj suficha funkcianta modelo por lingvokreo. Tiun chi sekreton de Esperanto tra 125 jaroj ne komprenis pli ol dek milionoj da malavare bakitaj eternaj komencantoj. En la amare skribita taglibro maljunulo Schleyer pravis profetante pri imitachadoj de Volapuk kaj mirante pri dawra vegetado de nura Esperanto, kiu ankaw (kaj multe pli)estas dawre imitata. Post forpaso de la prelato pasis 125 jaroj, sed nur Esperanto konservis evoluipovon de lingva genomo, ghis nun neglektita de psikologio, lingvistiko kaj komputiko. Jam temp’ esta por la dua pusho!
Zamenhof prave kaj profete komentis la sorton de la nobla ideo – ke la kvanto de adeptoj atingos certan nombron kaj chesos kreski… kaj ke ne sufichas nomi lingvon internacia… Efektivigi tion apenaw eblas ech en “unu aparte prenita lando”. La plej perfekta alfabeto Hangul, lanchita en Korelando antaw 575 de la regho mem, post lia morto restis vegeti preskau kvin jarcentojn. Feliche, Esperanton Zamenhof lanchis ne kiel lingvon, sed kiel lingvokrean modelon, koncipitan NATURE kaj genie organizitan. Tamen nek li mem, nek la publiko tion konsciis. Zamenhof mem konfesis, ke li kashis la intime nudan gramatikon de sia modelo per serioza, digna scienca priskribo. Per tio li senintence kondamnis ghin al la ceremonio de tradicia lingvodidaktiko. Tio kauzis, ke tra la pasintaj 125 jaroj ne centoj kaj miloj, sed milionoj da semoj perdighis pro bakado de eternaj komencantoj dankal misa instruado de la plej facila lingvo. Jes, ni fosis nian sulkon, sed en falsa direkto. Zamenhof ne intencis Esperanton por lerneja instruado, kontrau kiu li ribelis farante lingvon uzopreta post mallonga (unuhora) instrukcio. Same la Hangul-kreintoj certigis, ke tiu skribo esas lernebla de persono sprita en unu-du horoj, kaj por malkapabla – en dek tagoj. En la Unua “plena lernolibro” Zamenhof parolis nur pri memstara esploro kaj luda lerneblo de Esperanto. Li tute ne menciis instruadon, verkis neniun plian lernolibron, gvidis neniun kurson. Chion chi faris liaj adeptoj, fervoraj instrui plej facile law neadekvata paradigmo. Cetere influis ankau la koincido de la radiko che la verboj instrui kaj lerni en la rusa kaj aliaj slavaj lingvoj – ili ne distingas lernejon disde instruejo, kaj lernolibron disde instrulibro. Zamenhof strebis liberigi lingvolernadon de chia balasto, sed la antikva ghiskopernika paradigmo repushis al la balasto kaj kopiado de fremdaj lingvoj. Chu vere ni celu al metamorfozo de Esperanto en Europanton?
Ni plendas, ke esperantistoj malmulte (ech tute ne legas)literaturon, sed pro lecionara bariero lernolibra kaj kursa ili ghin neniam atingas.
Al la redaktroo de la Balta Ondo mi dankas, ke li modifis la petitan frazeron, kvankam la signifo ne multe shanghighis (mi volis akcenti la publikigon de la lingvo). Mi esperas, ke la afero nun estas iom pli klara. Shajnas, ke aperis eta konfuzo lige kun la demando, chu Schleyer au Zamenhof estis pli frua kun sia lingvo. Tio ja estas esenca kaj interesa demando, chu ne. Sed kiel esperantisto oni parkere konas la faktojn, ciferojn kaj datojn.
Kiel konate, Zamenhof verkis LINGWE UNIWERSALA en 1878
(ech ekzistas Vikipedia artikolo:
http://en.wikipedia.org/wiki/Proto-Esperanto)
sed tiu projekto NE ESTIS PUBLIKIGITA
Volapük estis PUBLIKIGITA en 1879
(http://eo.wikipedia.org/wiki/Volapuko)
kaj Lingvo Internacia de d-ro Esperanto en 1887.
Tiuj estas la oficialaj ciferoj. Chio konata trovighas en OV kaj PVZ, kaj la perditaj korespondajhoj de Z estas perditaj.
Kaj la hebrea demando estas tute alia afero kaj havas nenion komunna kun la supra temo de la rilatoj de Z pri Vp. kaj Schleyer.
Se iu kapablas verki pli taugan artikolon pri tiu chi temo, li verku ghin.
Lige kun tiu kritiko, mi jam antaue modifis la unuan frazon de la artikolo, kiun oni trovas en la originala versio de mia artikolo, kiu estas trovebla chi tie:
http://www.planlingvoj.ch/Zamenhof_Volapuek_Schleyer100.pdf
Mi forgesis komuniki la modifon al la Ondo.
La ligon inter Esperanto kaj la hebrea demando mi traktis en diversaj ampleksaj artikoloj kaj precipe en mia germanlingva Zamenhof-biografio.
Dankon pro la konsidero.
La autoro bonvolu pruvi siajn asertojn en la tria alineo de la artikolo. Interalie, Zamenhof deprimita pro la ekscio pri alies mondlingvo tute ne kongruas kun la rolo kiun Zamenhof asignis al la sia Lingvo Internacia, kadre de la solvo de la hebrea demando.
Tre interesa. Dankon!
Mi opinias tre oportuna la aperigon de tiu ĉi artikolo en la (duobla) jubileo kaj dankas al la aŭtoro.
La mallonga kaj malpreciza opinio esprimita de S. pri Esperanto estas tipa de malvenkintoj…