La renoma verkisto Harry Harrison forpasis la 15an de aŭgusto en Crowborough (Anglio). Li naskiĝis la 12an de marto 1925 en Stamford (Konektikuto, Usono). Harrison lernis Esperanton en sia junaĝo kaj estis membro de UEA jam ekde 1945. En 1985 li estis elektita al la Honora Patrona Komitato de UEA. Li estis ankaŭ honora prezidanto de Esperanto-Asocio de Irlando kaj honora membro de la usona landa asocio Esperanto-Ligo de Norda Ameriko (nun Esperanto-USA).
Harrison famiĝis pro siaj sciencfikciaj romanoj, en kiuj ofte aperas mencioj pri Esperanto kiel lingvo de la estonta mondo kaj ankaŭ specimenaj tekstoj en Esperanto, kvankam ne ĉiam en ortodoksa formo. La plej fama parto de lia verkaro estas la serio pri la “Rustimuna Ŝtalrato”. Unu libro de la serio, La naskiĝo de la Rustimuna Ŝtalrato, aperis en kolektiva Esperanta traduko en 1996 ĉe Sezonoj kaj estas nun senpage elŝutebla. Jam pli frue Sezonoj eldonis lian novelon La stratoj de Aŝkelono (1994, tradukis William Auld). La unua Esperanta traduko de verko de Harrison estis La verda estonteco, sciencfikcia novelo pri Irlando, kiu aperis ĉe Esperanto-Asocio de Irlando en 1984. En 2001 Impeto eldonis tradukon de lia romano La kaptita universo.
-
Abonu “La Ondon”
Abonu ĉe
https://esperanto-ondo.ruAŭskultu nin
Demonstraj versioj de “La Ondo”
La Ondo de Esperanto.
2024, №4. 144 paĝoj.
Konciza demoversio
Elŝutu: pdf
La Ondo de Esperanto.
2023, №3. 141 paĝoj.
Konciza demoversio
Elŝutu: pdf
La Ondo de Esperanto.
2023, №2. 148 paĝoj.
Konciza demoversio
Elŝutu: pdf
La Ondo de Esperanto.
2023, №1. 139 paĝoj.
Konciza demoversio
Elŝutu: pdf
El niaj libroj
Musklaku la kovrilon por legi pliajn informojn.