Karavane al UK

Moskvo

La aventuro komenciĝis en Moskvo

Ĉi-jare estis planitaj du karavanoj laŭ la Trasiberia fervojo al Hanojo, sed nur unu sukcesis: 22 esperantistoj atingis la ĉefurbon de Vjetnamio kaj partoprenis en la Hanojaj UK kaj IJK.

Verŝajne, ilia entrepreno, organizita kadre de la projekto La Vojaĝo (www.vojaĝo.info) estis la plej ekstravaganca maniero atingi la kongresejojn. La karavano el Moskvo al Hanojo startis la 8an de julio, kiam la plimulto de la partoprenantoj kunvenis en la Ruslanda ĉefurbo por ekvojaĝi laŭ la Trasiberia fervojo.

Grupe kunveturis kongresanoj el ses landoj – Brazilo, Nederlando, Norvegio, Francio, Usono kaj Ruslando. La itinero de la vojaĝo trapasis plurajn urbojn – unue, Moskvon, kie la karavananoj pasigis du tagoj. Poste estis Jekaterinburgo, la unua urbo en la Azia parto de Ruslando, apud la limo de Eŭropo kaj Azio.

Poste la karavano dum du tagoj veturis trajne al Bajkalo, la plej granda lago en la mondo. Ĉi tie la vojaĝantoj vizitis ankaŭ la valon Tunkinskaja kun monta torento kaj akvofalo, varmajn fontojn, kaj fine ŝipveturis laŭ la lago Bajkalo al la malnova Ĉirkaŭbajkala fervojo.

Post Ruslando estis la vico de Mongolio.

Mongola limgardisto bonvojaĝigas la karavanon

Bedaŭrinde, la grandaj ŝtopiĝoj en la mongola ĉefurbo ne permesis viziti ĉiujn ĉefajn vidindaĵojn de Ulanbatoro, tamen la karavananoj sukcesis viziti la gigantan statuon de “la mastro de la mondo” Ĝingis-Ĥano kaj aĉetis mongolajn memoraĵojn.

Trajno tra la dezerto Gobio kaj nokta buso alportis la grupon al Pekino, kie ili tuj renkontiĝis kun esperantistoj el aliaj landoj kaj kune vizitis la Ĉinan Grandan Muron.

Kun aliaj esperantistoj ĉe la Granda Ĉina Muro

Kaj la lasta sinĵeto – veturo al Naningo, kaj fine al Hanojo. Malantaŭe restis pli ol 8500-kilometra vojo, vidindaĵoj de tri landoj, sukcesoj kaj malsukcesoj, kaj la senpreza sperto de vojaĝo per la lingvo Esperanto.

La karavano finiĝis en Hanojo, sed vojaĝoj per Esperanto tute ne ĉesis tie. La sperto akirita ĉi-jare baldaŭ helpos realigi novajn projektojn en la kampo de peresperanta turismo.

Vadim Biserov

Ĝi estas artikolo el La Ondo de Esperanto (2012).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2012, №8–9.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2012/08/215uk-2/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

6 Responses to Karavane al UK

  1. V.B. diras:

    al Minin

    do kial vi ne verkas la profesian kaj altnivelajn? )))
    Mi konas nur unu personon, kiu “taksis la karavanon malaltnivela” – s-inon Tatjana Loskutova, kiu suferas ke ŝia konkurinta projekto de karavano fiaskis.

    Kaj efektivigita karavano estas startaĵo, kiu donis bonas sperton. Senerara ĝi ne estis, sed ĝi estas reala aranĝo – kompare kun eterna bla-bla-blado de vi, kaj viaj sampigruloj.

  2. Bedauxrinde la kvalito de la artikolo estas neprofesia kaj malaltnivela. Kaj multaj personoj taksis la karavanon malaltnivela. 🙁

  3. V.B. diras:

    Saluton al ĉiuj kaj dankon pri altaj taksoj de la karavano )

  4. Jefim diras:

    Mi estas gxoja, ke Vadim sukcesis efektivigi la Karavanon.
    Jefim Zajdman – organizanto de 85-a SAT-kongreso, kiu okazas nun en Jalto.

  5. Adjé Adjévi diras:

    aplaudon al la organizintoj! bela elmontro, ke esperanto funkcias inter malsamaj lingvanoj. antauen!!

  6. Aspektas bonege! Gratulojn kaj daŭran sukceson en ĉi interesa entrepreno!

Respondi