La 21an de julio la solena malfermo de la 45a Konferenco de ILEI (la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj) brile sukcesis; ĝi estis sendube la plej impona en la liga historio, kun la plej altrangaj akceptantoj. Podie sidis naŭ solenuloj, ses personoj alparolis la 300-kapan publikon – temis do pri komplete plena salono. Eĉ kun dulingva prezentado, la tuta ceremonio restis ĝis unuminuta precizeco ene de la planita unu horo. La unua preleganto estis la antaŭa vicestro de la provinco Junnan, s-ro Liang Gongqing, kiu fermis siajn salutojn priskribante la provincon: “Ĉi tie estas okulfrapaj belaj artoj de diversaj nacioj, buntaj popolaj bildoj de diversaj nacimalplimultoj, kun briloj de longa historia kulturo”.
Responde la Prezidanto de ILEI, Stefan MacGill, unue dankis al s-ro Liang pro la bonvenigo kaj la provinca apogo por la konferenco. Plia danko direktiĝis al s-ro Duan Yongxing, longtempa esperantisto kaj Prezidanto de la gastiganta Profesia Artkolegio de Kunmingo, pro la signifa materia kaj arta helpo de la kolegio por nia aranĝo. Li plie skizis la historion de ILEI-konferencoj – ĝis 2006 obstine eŭropaj kun nur tri esceptoj. Ekde 2007 okazis tutmondiga eksplodo, kulminanta en la Kunminga konferenco. La saluto venis al fino per kelkaj observoj pri arto kaj komunikado: la konferenca temo.
La tria parolanto estis la prezidanto de la kolegio, kiu parolis en Esperanto kaj ricevis ĉinan tradukon. Li diris interalie: “Lingvo, kiel ilo de amasa komunikado, karakteriziĝas ofte per kunfandiĝo de pensoj kaj karamboloj de saĝofajreroj. Esperanto, kiel ponto inter lingvoj, dissemas ideojn de espero, paco, amikeco kaj amo”.
Venis la vico de la organiza komitato, nome de LKK parolis s-ino Gong Xiaofeng (Arko), kiu aldonis sian bonvenigon al la partoprenantoj el 19 landoj.
La landajn salutojn prezentis du personoj: Bharat Kumar el Nepalo, reprezentante la aziajn sekciojn, kaj Aurora Bute el Rumanio, nome de la neaziaj.
Antaŭ la solena malfermo, en akcepto por la alvenantaj ĉinaj gastoj, ni tuŝis la deziron de la provinco kaj la kolegio vastigi siajn artajn kontaktojn pere de Esperanto al landoj, kie tiaj kontaktoj ĝis nun ne ekzistas. Tio povus eĉ inkluzivi reciprokajn studvizitojn aŭ liveron de art-instruistoj. Klare en ĉi tiu regiono, ni havas malferman sintenon al Esperanto kaj eblojn demonstri ĝiajn praktikajn eblojn.
De post tiam okazis la unua komitatkunsido, kaj spir-haltige mirinda arta koncerto kun eroj el plej diversaj regionoj de Ĉinio. Pri tio kaj pli ni raportos en postaj komunikoj.
Stefan MacGill
Ĉe represo bonvolu indiki la fonton
La Balta Ondo: https://sezonoj.ru/2012/07/ilei-3
En tiaj landoj inter “altrangaj akceptantoj” kutime trovighas kelkaj agentoj de la politikaj policoj kaj sekretaj servoj, kiuj kontrolas la eventon por atenti, ke okazas nenio neantauvidebla. Do, oni povas nur esperi, ke tiu Eo-konferenco ne estis misuzita de la china reghimo por politika propagando. Mi ne scius, kion Esperanto kaj precipe ILEI havas komunan kun “nacimalplimultoj”. Tiaj platajhoj kiel “Esperanto, kiel ponto inter lingvoj, dissemas ideojn de espero, paco, amikeco kaj amo” estas tiom altgrade kichaj kaj ridindaj, kaj la tuta cetera teksto estas tiom senlime surrealisma, tiel ke ghi povus esti lauvorte cherpita el la china gazetaro kaj tiel ke oni kredas sin en la paradizo.
Eble en la sama tago en la sama urbo au provinco kelkaj prizonanoj au disidentoj estis mortpafitaj, kiu scias.