Elektoj okazis en Kunmingo la 24an de julio 2012, kun 30 validaj komitatanaj voĉoj. Post fermo de proponoj, estis naŭ kandidatoj. La komitato decidis per voĉdono, ke la estraro konsistu el naŭ personoj, el kiuj tri estas elektitaj por specifaj oficoj. Ne eblas anonci taskdividon por la ceteraj lokoj tuj, la kvar ĉeestantaj estraranoj kunsidos hodiaŭ nokte; intertempe ni retbabilos kun la neĉeestantoj, cele al anoncado de provizora taskdivido ene de 24 horoj.
Jen la nova estraro:
Prezidanto
s-ro Stefan MacGill, Hungario/Nov-Zelando
Sekretario
s-ro Radojica Petrović, Serbio
Estrarano pri financoj
s-ro Bill Harris, Usono
Pliaj estraranoj (taskdivido anoncota)
s-ino Gong Xiaofeng (Arko), Ĉinio
s-ro Bharat Ghimire, Nepalo
s-ino Magdalena Feifičova (Fejfi), Slovakio
s-ino Enikő Zengő Sereghy, Hungario
s-ino Penny Vos, Aŭstralio
s-ino Zsófia Kóródy, Germanio/Hungario
Fine de la kunsido, la prezidanto kaj la komitato kore dankis al la malnova estraro pro la farita laboro, ili dankis al la elekto-komisiono pro la modele gvidita elekto-procezo, kaj la komitato bondeziris al la nova teamo.
Stefan MacGill
Prezidanto (reelektita) de ILEI
Ĉe represo bonvolu indiki la fonton
La Balta Ondo: https://sezonoj.ru/2012/07/ilei-4