Igor Severjanin: egofuturisma reĝo

Estas iom amuze, kaj por kelkaj tio fariĝos malkovro, ke origine Severjanin taksis sian pseŭdoniman familinomon integra parto de la nomo, kaj skribis ĝin kun (post) streketo: Igor-Severjanin. La vorto signifas “nord(i)ano”, kaj tiel la poeto volis esti pli proksima al caroj, kiuj kvankam havis kutiman familinomon (ekzemple Romanov – la lasta cara dinastio), tradicie havis ankaŭ kromnomon – Petro la Granda, Aleksandro la Liberiganto ktp. Post kelka tempo la kromnomo Severjanin fariĝis “plenrajta” familinomo, kontraŭ la origina ideo.

Reale la poeto nomiĝis Igor Lotarjov (Игорь Васильевич Лотарёв). Li naskiĝis la 3an (Gregorie: la 16an) de majo en la jaro 1887a, speciale kara por esperantistoj, kaj laŭ la patrina linio liaj prauloj estis Karamzin kaj Fet. Severjanin okupiĝis pri versfarado ekde la infanaĝo, daŭrigis en la adoleskanteco, kvankam liaj poemoj ne altiris atenton de legantoj kaj kritikistoj. La juna Severjanin tiam devis proprakoste eldoni kelkdek broŝuretojn, kiujn li dissendis al redakcioj kaj famaj literaturistoj. La broŝuretoj estis vere “maldikaj” – ĉiu enhavis po 2-5 versaĵoj. En 1909 Lev Tolstoj, ricevinte tian libreton, indigniĝis kaj publike riproĉegis la poeton (onidire, la granda verkisto estis plej frapita de la versoj “Enpiku tirilon en la korkan elaston / kaj la virinaj rigardoj ne estos timidaj” – rekta traduko). Tamen la majstra skoldo servis bone por Severjanin: li fariĝis kritikata de ĉiuj flankoj, kaj gazetaro, ĉiam ŝatanta skandalemajn personojn, volonte ekpublikigis liajn versaĵojn, ĉar li estis jam konata. Tion sekvis pli kaj pli oftaj publikaj voĉlegoj kaj prezentiĝoj.

En 1911 Severjanin, kune kun alia plumkolego, anoncis lanĉon de la nova skolo – egofuturismo. Ĝi fondiĝis kadre de la jam ekzistinta futurismo, sed enhavis kelkajn tute specialajn trajtojn: kultivado de trorafinitaj perceptoj, elmontra memamo, uzado de alilingvaj kaj kreado de novaj vortoj. Ekzemple, ĝuste Severjanin elpensis ruslingvan vorton бездарь (sentalentulo). Li eĉ elpensis apartan vorton por siaj versaĵoj – li nomis tiujn poezoj (поэзы). La menciita memamo estis unu el plej kernaj eroj de poezio de Severjanin. Lia tre fama poezo tekstas: “Mi estas geniulo Igor-Severjanin, / ekstazigita de mia venko” (1912). Krom Severjanin mem la egofuturisman grupon konsistigis kelkaj aliaj poetoj, inter kiuj relative konata estis nur Georgij Ivanov. En la antaŭrevolucia tempo Severjanin apogis kaj subtenis junajn poetojn, kies plejparto lasis neniun spuron en la literaturo.

Lia triumfo komenciĝis en 1913, post kiam li eldonis la libron Tondrobolanta kaliko. Baldaŭ Severjanin rifuzis partopreni iujn ajn literaturajn unuiĝojn, preferante ne dividi sian famon. La sekvintaj libroj vekis ioman seniluziiĝon ĉe kritikistoj, ĉar la poeto reuzis (foje trouzis) manierojn kaj metodojn el la Tondrobolanta kaliko, aldonante nenion novan.

Februare 1918 en la Moskva Politeknika Muzeo okazis elekto de “la reĝo de poetoj”. Ĉiuj dezirantoj rajtis konkuri por la titolo. Elektado estis sekreta kaj komuna. Kvankam multaj poetoj partoprenis la eventon, reale nur du homoj pretendis la “reĝecon” – la 31-jara Severjanin kaj la 25-jara Vladimir Majakovskij. La kalkulado montris, ke Severjanin venkis, sed kun ne granda avantaĝo. Kelkaj futuristoj (al kies grupo apartenis ankaŭ Majakovskij), ĉeestintaj la vesperon, deklaris la elekton malvalida.

La evento mem estis ĉefe amuza, sed Severjanin taksis ĝin tute serioze – post kelkaj tagoj aperis lia nova libro kaj sur la kovrilo estis skribita lia nova titolo – “La reĝo de poetoj”. Post iom da plia tempo futuristoj aranĝis poezian vesperon kun la slogano “Ĉiuj reĝoj – for!” (nur antaŭ unu jaro okazis detroniĝo de Nikolao la Dua, do tronrenversemo tiam estis sufiĉe moda).

Samjare li forveturis en Estonion, kiu ĝis 1917 estis parto de la Ruslanda Imperio, poste dum mallonga periodo la lando estis soveta, kaj fine de 1918 ĝi estis okupita de germanaj trupoj. Malgraŭ tio Severjanin decidis tien veturi por ripozo kaj fine restis en Estonio por ĉiam. Verŝajne tio estis prava decido, eĉ se farita intuicie. Apenaŭ la poeto havus feliĉan vivon kaj sukcesan poezian karieron en Sovetunio. La lastaj jaroj de la vivo de la eksreĝo de poetoj estis plenaj je malriĉo kaj mizero. Sed estas dubinde, ke Severjanin ĝisvivus eĉ la 50-jariĝon, se li restus en Moskvo aŭ Leningrado…

Laŭ literaturologiaj pritaksoj, Severjanin estas la sola ruslingva poeto, kiu tiom multe verkis pri la naturo kaj vivo de Estonio. Krome li multege tradukis estonajn poetojn en la rusan. Severjanin mortis pro koratako en 1941, kiam Tallinn jam estis Sovetia kaj jam denove okupita – de la nazia armeo.

Kvankam la estona verka periodo de Severjanin daŭris multe pli longe, ol la antaŭa – 23 jarojn – ĝi ne estas (por amasa publiko, ne por sciencistoj) bone konata nun. Unu el la kaŭzoj estas, ke lia malfrua liriko forte malsimilas tion, kion la legantoj tradicie ŝatis en liaj poezoj.

La versaĵoj de Severjanin foje estis tradukataj en Esperanton. Verŝajne, la unua faris tion Hilda Drezen. En la almanako Sezonoj aperis kvar versaĵoj de Severjanin tradukitaj de Nikolai Lozgaĉev. Unu el tiuj estas ĉi-apude. Krome en Cerbe kaj kore aperis kvar pliaj tradukoj – po unu de Vjaĉeslav Busarev kaj Oleg Dadajev kaj du plume de Ivan Lubjanovskij. Fine estas prezentata nova traduko, farita speciale por ĉi tiu artikolo. Temas pri la kredeble la plej fama ruslingva poemo de Igor Severjanin, kiun multegaj homoj memoras kaj scias parkere – Ananasoj ĉampane (Ананасы в шампанском).

Grigorij Arosev

Al poeto

Por la amaso klaras nur geni’!
Sed ĉu imitu ĉiu la genian?
La vojon propran ne perfidu ni
kaj sciu bone lokon nian.

Ne kantu por l’ amas’. Nek por person’!
Sen tim’ pri l’ cirkonstanc’, kantu por kanto!
Eĉ se ĉi kant’ – momenta vaka son’, –
kredu, troviĝos via adoranto.

Individuon skoldu la amas’:
ĝi krudas, ĝi profanas, ĝi barbaras.
Ĝin flatu plu nur la sklavula ras’,
tamen por vi – l’ espero caras…

Tradukis Nikolai Lozgaĉev

Ananasoj ĉampane

Ananasoj ĉampane, ananasoj ĉampane –
bongustaĵo mirinda kaj akra fajrum’.
Mi aspektas norvege, mi aspektas hispane,
inspiriĝas impete kaj aspiras al plum’.

Ĉirpo aeroplana! Sprintoj aŭtomobilaj!
Ventfajfado de trajnoj! Flugilado de sled’!
Iu – jen trokisita, jen draŝita humile!
Ananasoj ĉampane – jen vespera obsed’!

En nervoza damaro, kiu akras kompane,
tragedion de viv’ faras mi revofars’…
Ananasoj ĉampane! Ananasoj ĉampane!
Tuj el Moskv’ – Nagasaken! El Novjorko – al Mars’!

Tradukis Grigorij Arosev

Ĉi tiuj artikolo kaj poemoj aperis en la maja kajero de La Ondo de Esperanto (2012).
Oni rajtas represi la tekston kaj la poemojn, plene aŭ parte, nur kun permeso de Grigorij Arosev kaj kun mencio de la fonto:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2012, №5.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2012/05/211severjanin/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Beletro, Kulturo, Mondo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi