Moskvo: La unua LF por lernejanoj

La unua Moskva Lingva Festivalo por Lernejanoj (MLFL-1) sukcese pasis la 30an de oktobro en la Pedagogia kolegio №5 en Moskvo.

Du kialoj kaŭzis ĝian aperon: manko de konvene granda ejo por la ordinara Moskva LF kaj okulfrapa abundo de registriĝantaj lernejanoj kaj lernejaj instruistoj (pli ol 90). La organizantoj – la Moskva junulara Esperanto-klubo EK MASI – staris antaŭ elekto: tute ne okazigi la festivalon ĉi-jare, aŭ okazigi ties malgrandan version. La aferon solvis registriĝo de 42 lernejanoj el la urbo Kaluga, planintaj veni pro la LF al Moskvo dum la lernejaj ferioj. Trompi la esperojn de tiu ĉi grupo ni ne rajtis. Do – estu la nova festivalo – speciale por lernejanoj!

Pro manko de tempo ni ne strebis adapti tiun ĉi festivalon al la interesoj de lernejanoj (kion tutcerte ni faros, se la MLFL iĝos tradiciaj). La kaŭzita “adapto” estis nur en duoble malpli granda kvanto da programeroj kompare kun la, ekzemple, antaŭa MLF.

Do, estis prezentitaj “nur” 34 lingvoj (el kiuj 11 dufoje, Esperanto trifoje) kaj 10 prelegoj. La diapazono estis vasta: de popularaj (kiel la japana) ĝis nekonataj (kiel la afrika jaure), de disvastigitaj (kiel la hispana) ĝis formortantaj (kiel la liva), de la antikvaj (kiel la antikva rusa) ĝis la junaj (kiel la novhebrea). Ĉi-jare senkonkurence kiel planlingvo solis Esperanto.

Kiel kutime, la esencan programon kadris la Solena Malfermo kun kelkaj koncerteroj kaj la Solena Fermo, kiu laŭ si mem estas fakte la Koncerto. Ambaŭ pasis bonege. Tio signifas, ke ĉio komenciĝis kaj finiĝis perfekte laŭplane, kaj ke la kvalito de la artaĵoj estis vere bonega. Speciale indas mencii la anoncaranĝadon de la ferma koncerto, organizitan kiel vojaĝo de Elli-Dorothy al la sorĉisto en la lando Oz. Ĝi estas unu el la meritoj de la nova MLF-teamo, pri kiu nepras diri almenaŭ kelkajn vortojn.

MLFL-1 (Foto de Irina Gonĉarova)MLFL estis realigita de la draste renovigita teamo, kiu kreiĝis post la Eŭropa Tago de Lingvoj en la Usona Kultura Centro, okazinta la 9an de oktobro. La 14an de oktobro volontuloj, nekonataj al mi kaj inter si, kolektiĝis en iu Moskva kafejo, distribuis la “tekojn” kaj la 30an de oktobro okazigis la priskribatan festivalon. Rave kaj brave! La gejunuloj impetegas al la sekvaj venkoj surkampe de la LF-agado. Fakte, por mi la apero de tiu ĉi nova kolektivo de kreemaj gejunuloj estas la plej grava atingo de la 1-a MLFL.

Irina Gonĉarova

Vidu pli da fotoj

Ĉi tiu artikolo aperis (iom reduktite) en la decembra kajero de La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2011, №12 (206).
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2011/11/mlfl/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi