Moskvo: Eŭropa Tago de Lingvoj en la Usona kulturcentro

La 9an de oktobro en la Usona kulturcentro, situanta en la Fremdlingva biblioteko en Moskvo, okazis lingva festivaleto, dediĉita al la dekjariĝo de la Eŭropa Tago de Lingvoj (la 26a de septembro). Ĝin okazigis la Moskva junulara Esperanto-klubo EK MASI, kiu jam kvin fojojn organizis grandajn Lingvajn Festivalojn en Moskvo.

La direktoro de la Centro Kore Gleason kaj la vicdirektoro Irina Ĉernenjkaja vizitis nian 5an festivalon kaj proponis okazigi lingvan festivaleton en la Usona kulturcentro, ĉar en Usono loĝas tiom da popoloj, ke ajna prezentota lingvo certe troviĝos en la landaro. Niaflanke, ni petis ĉiun lingvoprezentanton mencii en sia rakonto la staton de la koncerna lingvo en Usono.

Post la malfermo kaj salutvortoj Miĥail Derbasov rakontis pri la Eŭropa Tago de Lingvoj, kaj Kore Gleason angle prezentis la lingvan situacion en Usono. Nikolao Gudskov prelegis pri Esperanto en Usono. Oleg Ĉajka kantis en Esperanto.

Poste sekvis tri serioj de lingvaj prezentoj, po tri lingvoj en ĉiu:
1) Esperanto, la franca kaj la latva
2) La rusa, la kartvela, la cigana
3) La pola, la hispana kaj ֠daŭre ֠la kartvela.

Dum la prezentadoj okazis tradicia gustumado de elitaj ĉinaj teoj. En granda paŭzo tre vigle pasis lingva kvizo de Miĥail Ĥaminskij.
Fine de la festivaleto estis enmanigitaj diplomoj, kaj la programon finis diverslingva koncerto. La etoso estis tre kora, malstreĉa kaj pozitiv-plena.

Fotis Irina Gonĉarova

La festivaleto en la Usona kulturcentro allogis ĉ. 160 homojn (Fotis Irina Gonĉarova)

La festivaleto gastigis ĉirkaŭ 160 homoj, inter kiuj estis multaj unuafojaj vizitantoj de la Usona Centro kaj de la Lingva Festivalo. Unu el ili skribis al mi: “La unuan fojon mi vizitis Lingvan Festivalon, kaj min simple surprizegis la amika etoso. Ĉio faritis kun tioma sindono, tioma inspiro… Fantaste! Grandan dankon al vi pro la organizo de la Eŭropa Tago de Lingvoj!”

La plej grava atingo estas la novaj amikoj de la Lingvaj Festivaloj, do, novaj eventualaj organizantoj, kaj, certe, la firmiĝo de la interrilatoj kun la Usona Kultura Centro – ja evidentas, ke ni emas kunlabori pli kaj pli.

Irina Gonĉarova

Ĉi tiu artikolo (iom pli vasta ol en la presita formo) aperis en la novembra kajero de La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2011, №11 (205).
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2011/10/masi/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi