Duobla jubileo de Georges Brassens

Foto de Birgit

La juna disĉiplo Yvart kaj la majstro Brassens (Foto de Birgit)

Hodiaŭ la mondo omaĝas al Georges Brassens, kiu naskiĝis ekzakte antaŭ 90 jaroj, la 22an de oktobro 1921. Kaj post unu semajno oni denove rememoros lin, okaze al la 30-jariĝo de lia morto, la 29an de oktobro 1981.

La franca kanzonisto Jacques Yvart [Ĵak Ivar], kiu publikigis tridekon de diskoj, inter kiuj tri estas dediĉitaj al Brassens – unu en la franca kaj du en – Esperanto, volonte konsentis verki por La Ondo etan artikolon pri sia artista baptopatro.

Georgo Brasens (france: Georges Brassens [Ĵorĵ Brasens]) certe estas la plej grava kanzonisto-poeto de la 20a jarcento. Li postlasis proksimume 170 finitajn kanzonojn, preskaŭ ĉiuj ĉefverkoj, kaj kelkajn postmortajn tekstojn.

Trans lia verkaro kun grandaj literatura kaj muzika postuloj, necesas paroli pri la homo kaj la influo, kiun havis liaj “kanzonetoj” al la franca kanzonaro ĝenerale kaj ankaŭ al certa evoluo de la moroj en Francio.

Komence de la 1950aj jaroj liaj strofoj, aŭditaj ĉe la radio kaj ĉe la televido, alportis veran revolucion en la kutima aŭdvida pejzaĝo. Kaj kvankam liaj vortoj foje liberpensulaj ŝokis la burĝaron, lia personaĵo kun tiel apartaj fiziko kaj voĉo rapide ricevis favoron de la publiko.

Eblas kalkuli per centoj, eble eĉ per miloj tiujn, kiuj, inter ili ankaŭ mi, sub lia impulso ekverkis kanzonojn kaj ilin ekkantis akompanante sin per gitaro. Inter tiuj, kelkaj cetere vivis belajn karierojn.

Mi kelkfoje diris al li: “Georgo, pro ci mi fariĝis kantisto”, kaj senvarie li respondis al mi ridetante sub sia liphararo: “Ci volas diri, Galopĉjo, ke dank’ al mi ci profesiiĝis…”

Ĉi-oktobre memorfestiĝas la 30a datreveno de lia forpaso kaj ankaŭ la 90a de lia naskiĝtago. Ja Georgo Brasens hodiaŭ 90-jariĝas. Kaj daŭre li estas inter ni, eĉ se lia fizika ĉeesto mankas al ni. Efektive ne plu nombreblas dum tiuj ĉi lastaj jaroj la artistoj aŭ la grupoj, kiuj dediĉis centojn da diskoj al la verkaro de Brasens. Liaj kantoj estis adaptitaj kaj kantitaj en multaj lingvoj kaj multaj landoj, ekzemple ruse de Aleksandro Avanesov.

Eblas diri ke Brasens nobligis la poetan kanzonaron tiel pro la alta kvalito de la tekstoj kaj iliaj literaturaj referencoj same kiel pro la false simpla eco de la muzikoj ĉiam ellaboritaj. Ĉar ofte estas forgesita la muzikista Brasens. “Sen miaj refrenetoj, – li diris, – miaj kanzonoj perdus almenaŭ duonon de sia indeco”. Feliĉe nun ekzistas multaj registraĵoj fare de muzikistoj, kiuj aŭdeble kun granda plezuro interpretas la melodiojn de Oĉjo Georgo ofte evidentigante ilian “ĵazecon”.

Miaflanke, mi sentas veran feliĉon kantante Brasenson france aŭ en Esperanto. Ni neniam kune parolis pri la universala lingvo, sed mi certas, ke li konsentus kaj aprobus la tre fidelajn adaptaĵojn de la tradukintoj. Mi ankaŭ pensas, ke li ne tro malkontentus pro mia interpretado…

Jacques Yvart


Georges Brassens

Oĉjo Leon’
(Le vieux Léon)

Antaŭ jardek’
vi iris ek,
Oĉjo Leon’,
for de ni, ve!
al ĉiel’ de
l’ akordion’.
Vi flugis for
al ĉi lok’ por
kontroli, ĉu
l’ bal’ de Pariz’
en Paradiz’
reĝadas plu.
En ĉi azil’
kun muzikil’
– kia regal’! –
vi ludas plu
ĉe l’ rendevu’
de mortobal’.
Sen ironi’
ni preĝas pri
via pardon’
pro la skandal’
de malŝat’ al
l’ akordion’.

Malprave, ke
en maŭzole’
aŭ Panteon’
ne estas cel’
honoro de l’
akordion’.
Vi kuŝas, frat’,
sub grunda mat’
sen mort-emblem’,
sen liturgi’,
apologi’
kaj rekviem’.
Sed l’ amikar’
ĉe l’ mortoĉar’
ŝercadis por
per fantazi’
mokadi pri
prema dolor’.
Kaj veras, ke
por artist’ de
l’ akordion’
en nia skol’
pli varmas, ol
en Panteon’.

Foto de Birgit

Foto de Birgit

Ĉu ĝuas vi
en kompani’
de l’ anĝelar’?
Ĉu ties trup’
staras sur ŝtup’
de solidar’?
Ĉu ruĝa vin’
gajigas vin
kiel sur ter’,
dum sen problem’
Di’ zorgas mem
pri la ceter’?
Se lasas vin
eksbelulin’
kisadi ŝin,
vi certe ne
bedaŭras, ke
venis la fin’.
Kaj se al Di’
en ĉi medi’
l’ akordion’
sonas kun ŝat’,
kia beat’
por vi, Leon’!

Tradukis Michel Duc Goninaz kaj Marcel Redoulez

La supra artikolo kaj la Brasensa kanzono Povra Marteno estas aŭskulteblaj en la fino de la 29a podkasto de Radio Esperanto. Musklaku ĉi tie por elŝuti ĝin.

Ĉi tiu artikolo aperis en la oktobra kajero de La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2011, №10 (204).
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2011/10/brassens/
La du fotoj de Birgit estas disponigitaj ekskluzive por publikigo en La Ondo kaj ne estas reprodukteblaj aliloke.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperanto-Kulturo, Kulturo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi