249 tagoj sen registaro: Monda rekordo de Belgio

Belgio ĵus atingis novan mondan rekordon. La 17an de februaro 2011 ĝi preterpasis Irakon, kiel la landon, kiu plej longe — dum 248 tagoj — restis sen registaro. En Belgio ekde la voĉdonoj la 13an de junio 2010 ne ekzistas federala registaro por gvidi la landon. Ja funkcias tri regionaj registaroj en Bruselo, Flandrio, Valonio, kaj la germanlingva registaro en la orienta parto de la lando. Tamen jam dum 249 tagoj belgaj politikistoj ne sukcesas formi novan federalan registaron.

Malgraŭ tio, ke la parlamento en Irako bezonis pliajn 45 tagojn por akcepti akordon pri la nova registaro, Belgio certe tenos la rekordon, ĉar ne estas eĉ plej malgranda ŝanco, ke Belgio havos federalan registaron en la spaco de 45 tagoj. La politikistoj daŭre ne kapablas interkonsenti pri bazaj principoj por formi registarakordon.

Kvankam en Flandrio gajnis la voĉdonadon partio kiu volas la (iom post iom) sendependiĝon, la lando plu funkcias. Kaj en la alia “flanko”, en Valonio, gajnis partio kun tute alia vizio de Belgio, sed ankaŭ tie la sub-nacia registaro funkcias. Tamen la reĝo, Alberto II, ŝajnas laca kaj jam okupigis longan liston de eminentaj politikistoj pri la tasko forlasi la sakstraton kaj solvi la diferencojn inter la partioj.

La malsimilaĵoj inter 6 milionoj da nederlandlingvanoj kaj 4.5 milionoj da franclingvanoj kristaliĝas en la politikaj vizioj de iliaj respektivaj partioj kaj politikistoj. La flandraj politikistoj ne volas akcepti, ke oni rajtas paroli franclingve en publikaj instancoj apud Bruselo (kvankam teritorie en Flandrio). Aliflanke, la franclingvaj belgoj malfacile akceptas ke ili devas lerni kaj uzi la nederlandan se ili volas vivi en Flandrio.

Lastatempe, belgoj iom pli humure rilatas al la krizo. Unu el la plej humuraj aliroj al la belga krizo estas la kampanjo en la retejo www.beardforbelgium.be. Tie oni alvokas la belgan popolon, ĉefe virojn, sed, supozeble, ankaŭ virinojn, ne plu razi la barbon ĝis estos formita nova federala registaro. 35 tagojn post la unua alvoko estas pli ol 1000 barbuloj en la ttt-ejo. Tamen la organizanto de la kampanjo, la belga aktoro kaj humuristo Benoît Poelvoorde, ne kreskigas barbon. Li plendas, ke barbo kaŭzas al li alergian reagon kaj pro tio ne povas partopreni.

Ankaŭ la belga senatanino Marleen Temmerman lanĉis alvokon. La 9an de februaro ŝi alvokis aliajn politikistojn kaj ankaŭ la ĝeneralan popolon, ne plu seksumi ĝis naskiĝo de nova registaro. Temmerman memorigis, ke estas pluraj sukcesaj ekzemploj, kiam, ekzemple, virinoj rifuzis seksumi por atingi plibonigon. En 2009 estis seks-striko en Kenjo por haltigi la inter-etnan perforton. Kaj en 2006 amikinoj de kolombiaj gangsteroj rifuzis seksumi, ĝis iliaj viroj rezignis pri perforto. Kvankam tiu rifuzo ne plene sukcesis, oni notis rimarkindan falon de la nombro da murdoj en Kolombio.

Dafydd ab Iago

Ĉi tiu artikolo aperis en la marta kajero de La Ondo de Esperanto. Ĉe represo bonvolu indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2011, №3 (197)
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2011/02/249-tagoj-sen-registaro-monda-rekordo-de-belgio/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Mondo, Vide el Bruselo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi