La februara Ondo

La februara kajero de “La Ondo de Esperanto” estas tre enhavoriĉa pro la tekstoj, kiuj ĉiam aperas komence de la jaro. Inter ĉi tiuj tekstoj estas intervjuo kun la Esperantisto de la Jaro, Katalin Kováts. La tradician enketon pri la plej pozitivaj kaj negativaj eventoj de la 2010a jaro partoprenas dek du konataj aktivuloj: Grigorij Arosev, Peter Baláž, Renato Corsetti, Probal Dasgupta, Hori Jasuo, Ilona Koutny, Li Jianhua, Jakvo Schram, Giorgio Silfer, Spomenka Štimec, Humphrey Tonkin, José Antonio Vergara. Tradicia estas ankaŭ la prezento de la Esperanto-libroproduktado en la pasinta jaro, kiun ĝia aŭtoro, Aleksander Korĵenkov, ĉi-foje kompletigis per resumaj tabeloj pri la eldonado dum la lastaj dudek jaroj.

Pli ol dudek raportoj pri la Zamenhof-Tagaj aranĝoj en la tuta mondo, inkluzive de la festa renkontiĝo en Bjalistoko, malfermas la rubrikon “Eventoj”. En ĝi oni povas legi ankaŭ artikolojn pri la kvar tradiciaj jarŝanĝaj Esperanto-renkontiĝoj kaj pri aliaj agadoj de esperantistoj en diversaj landoj.

En “Tribuno” la legantojn atendas, interalie, du komentarioj de nia brusela kolumnisto Dafydd ab Iago, artikolo de Małgosia Komarnicka pri la projekto Grundtvig, prezento de retaj projektoj subtenataj de E@I, kaj protesto de KEA kontraŭ maldemokratia verdikto en Hispanio.
La okpaĝa kultura sekcio enhavas (aldone al la menciita revuo de la libroproduktado) rezulton de la konkurso Liro kaj la premiitan poemon “Feliĉulo” de Aleksandro Mitin, prezenton de la eldonejo “Ferdinand Hirt kaj filo” de Reinhard Haupenthal (en la rubriko “Nia trezoro” ĉi-jare dediĉita al la plej gravaj Esperanto-eldonejoj), kelkajn recenzojn, liston de ĉi-jaraj datrevenoj kaj aliajn kulturtemajn artikolojn.

En “Mozaiko” estas nova konkurstasko, judaj humuraĵoj de Josi Ŝemer kaj “Spritaj splitoj kaj preskeraroj” de István Ertl. Sur la dorspaĝo estas la foto “Libroservo”, pro kiu Lovísa Óskarsdóttir (Islando) iĝis laŭreato de nia 13a Internacia Fotokonkurso, pri kiu oni trovas informon en “La Ondo”.

Multaj tekstoj el la februara “Ondo”, kiu pro la abunda materialo havas je kvar paĝoj pli multe ol kutime, estas legeblaj rete:
http://esperanto.org/Ondo/Ondo/196-lode.htm.

“La Ondo de Esperanto” estas redaktata en Kaliningrado (Ruslando) kaj presata en Olsztyn (Pollando).

Ĝi estas abonebla por 2011 ĉe landaj perantoj kaj ĉe la libroservo de UEA kontraŭ 38 eŭroj (kun rabatoj por la orienteŭropaj, ekssovetuniaj kaj triamondaj landoj).

La elektronika versio (“pdf”) de “La Ondo” estas abonebla por la tuta jaro kontraŭ 12 eŭroj.

Oni povas pagi la abonon ankaŭ per la sistemo PayPal.
http://www.esperanto.org/Ondo/Lo-abon.htm

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Senkategoria kaj ricevis la etikedo(j)n , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi