Esperanto-muziko: printempo kaj somero 2011

Esperanto Subgrunde renaskiĝas

Esperanto Subgrunde11 jarojn post la apero de Esperanto Subgrunde restas nur kelkaj ekzempleroj de ĝi por kolektantoj.

Reeldono estus tro komplika, ĉar temas pri kompilo, kaj pluraj bandoj ne plu ekzistas, do la du eldonejoj (Vinilkosmo kaj La Blua Papilio) kaj kelkaj muzikistoj el tiamaj bandoj interkonsentis disponigi libere virtualan version de la kompilo en la paĝo de Vinilkosmo cxe la elsxutejo de federacio de sendependaj eldonejoj cd1d http://cd1d.com/fr/structure/vinilkosmo-esperanto-muzik-prod

La ideo estas ankaŭ subteni novajn bandojn kun similaj projektoj, ekzemple, la ruslandajn bandojn ĉe la anarkipunkhardkora eldonejo Hej Hula!, kaj samtempe ne perdi la ekzistantajn verkojn. Kune kun la 31 eroj de la malnova kompilo aperas 4 aldonaj trakoj kun titoloj samstilaj aperintaj en aliaj kompiloj.

La kompilo jam estas aŭskultata en la radio de la elŝutejo:
http://cd1d.com/radio.php?release_group=149231

Ĝi ankaŭ libere elŝuteblas ĉe:
http://cd1d.com/fr/album/esperanto-subgrunde

Vi povas legi pli detale pri la enhavo kaj projekto de  Esperanto Subgrunde en la prezentoteksto en Esperanto aperanta en la elŝutejpaĝo de la kompilo sub la franca kaj angla versioj.

KapriolTurneo de Kapriol’!

EUROKKA starigis turneon de la frisa folka bando Kapriol’! dum aprilo. La turneo startos en Bruselo, iros suden al Le Mans, St-Brieuc, Libourne, Montgiscard/Donneville, Verniole ĝis Sète por IREM, reiros norden tra Crest, kaj finiĝos ĉe PSI en Germanio.

La turneo estas anoncita kiel bala turneo, kiu dancigos la publikon laŭ tradiciaj dancoj: skotiŝoj, polkoj, valsoj, mazurkoj, bureoj, androj; kaj ankaŭ rondodancoj cerkloj kaj ĵigoj.  Diversaj organizoj kaj Esperanto-kluboj kunlaboras kun la asocioj de tradiciaj dancoj por tiuj  baloj kadre de la turneo siaj urboj. Vidu pli:
http://www.ipernity.com/blog/39007/249356

Georges Brassens en Esperanto, (de)nove

Jacques Yvart. Brassens pluPost elĉerpiĝo de la unua albumeto de kantoj de Georges Brassens, kantitaj en Esperanto de Jacques Yvart, Vinilkosmo kaj Yvart decidis reeldoni ĝin kun aldono de sep pliaj kantoj, kaj proponi novan albumon kun kantoj reregistritaj, remiksitaj kaj remastrigitaj. La albumo Brassens plu aperos je Pasko 2011 okaze de IREM: Interasocia Renkontiĝo de Esperanto ĉe Mediteraneo.

En IREM Jacques Yvart donos spektaklon en Esperanto pri Georges Brassens ĝuste en Sète, la urbo de Brassens, en la koncertejo Georges Brassens, kaj en la jubilea jaro de la naskiĝo kaj forpaso de Brassens… Tiu spektaklo estos grava evento por la urbo, kaj la nova albumo estos la ĉerizo sur la torto!

Hiphopa Kompilo 1HHK2 en preparo

Tuj post la fulma sukceso de HHK1 (HipHopa Kompilo Vol. 1), kiu aperis subgrunde kaj preskaŭ kaŝe, estis lanĉita la ideo prepari duan volumon kiel oficialan eldonon ĉe Vinilkosmo… Ĝi alportos ampleksan paletron de Hiphopaj stiloj el plej diversaj artistoj el Kanado, Francio, Brazilo, Germanio, Finnlando, Japanio, Svedio, Danlando, Slovakio… plejparte jam konataj en Esperantujo.

HHK2 devus preti por la grandaj eventoj en Eŭropa somero IJK, SES, KEF, FESTO, UK…

ManuelManŭel: subtenenda projekto

La italo Emmanuele Rovere pretigas albumon memproduktitan, sed distribuotan de Vinilkosmo. Li lanĉis ĉi tiun projekton favore al asocio, kiu helpas afrikajn malsanajn infanojn. Subtenu la projekton, aĉetante la diskon. Kaj nun malkovru la artiston ĉe:
http://www.ipernity.com/var/www/166962

Revado plene Esperanta

La milana folkprogresiva ĵazroka bando Rêverie (Revado) eldonos sian tutesperantan diskon ĉi-printempe.

La diskon produktos Anĉjo kaj distribuos Vinilkosmo. Ekzistos du versioj de la disko, la Esperanta kaj la itala. Ankoraŭ ne eblas scii, ĉu la du albumoj aperos aparte aŭ kiel duobla albumo.

Amindaj kubanoj

Dum la pasint-jaraj IJK kaj UK multaj enamiĝis al la kuba bando Amindaj. Tio kreis solidarecan monkolektadon por helpi la junan bandon registri siajn muzikojn. Nuntempe ili registras siajn kantojn, pecon post peco, en radiostudio por albumo, kiun eldonos Vinilkosmo, se la arta kaj teknika kvalitoj atingos akcepteblan nivelon.

Kajto Duope

Nun Kajto iĝis duopo – Nanne kaj Ankie. Ilia partopreno en FESTO pasintsomere revigligis ilin instige al eldono de Esperanto-albumo. La preparo jam ekis… oni ne scias kiom longe ĝi daŭros, kaj Vinilkosmo enretigas en sia elŝutejo ilian unuan albumon Kajto kaj la trian Tohuvabohuo, kies KDoj elĉerpiĝis:
http://www.vinilkosmo-mp3.com/kajto-c-76_115.html?language=eo

Kajto

Kajto en Tuluzo (Fotis Ivo Miesen)

Aŭskultu Vinilkosmo-radion

Kun la malfermo de spaco propra al Vinilkosmo ĉe cd1d (federacio de sendependaj eldonejoj) en la fino de 2010 tie ekfunciis la retradio de Vinilkosmo.

La radio konsistas el elekto de albumoj, eldonitaj de Vinilkosmo. Je ĉiu nova ŝalto de la radio aperas hazarda elekto de muzikoj:

http://esperanto-tv.com/vinilkosmo

Aŭkultu, sed ne forgesu ke ĉiuj kantoj troveblas en la diskoj mendeblaj
ĉe www.vinilkosmo.com.

Estas tre grave subteni la Esperanto-muzikon aĉetante la diskojn. Dankon!

Plej muzik-mojose incitis vin
Flo!

Ĉi tiu artikolo aperis en la marta kajero de La Ondo de Esperanto. Ĉe represo bonvolu indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2011, №3 (197)
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2011/02/flo-197/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Senkategoria kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi