Katalunio volas disponi pri si mem

La 11an de septembro 2012 en Barcelono ĉ. 1,5 milionoj da homoj manifestaciis por la sendependeco de Katalunio (Foto: Merche Pérez)

La 25an de septembro 2012 en Barcelono la prezidanto de la Ĝeneralitato (aŭtonoma registaro de la Kataluna Princlando), Artur Mas, anoncis plifruigon de la balotoj por la princlanda Parlamento al la 25a de novembro, nur du jarojn post la lastaj balotoj. La sekvan tagon, la Parlamento aprobis senprecedencan rezolucion. La teksto deklaris ke la 30-jaraj klopodoj transformi la hispanan ŝtaton por ke Katalunio pli bone sin adaptu al ĝi jam kondukis la katalunan nacion en senelirejon, el kiu ĝin eltiros nur “la rajto je decido” kaj memdispono: “Disponon je propra ŝtato hodiaŭ rigardas kiel nemalhaveblan necesaĵon kreskanta parto de la katalunaj civitanoj”. Per la rezolucio, la Parlamento admonis la Ĝeneralitaton okazigi “popolkonsulton” (referendumon) dum la venonta leĝofara periodo por ke la kataluna popolo mem libere decidu sian estontecon.

La rezolucion iniciatis la partio ERC (sociale maldekstrema kaj delongege suverenisma), sed la eksterordinara novaĵo estas, ke ĝin subskribis ankaŭ CIU, la konservativa partio de Mas, kiu regis Katalunion de 1980 ĝis 2003 kaj denove ekde 2010, ĉiam per kristan-demokrata kaj modere aŭtonomisma programo, neniam ĝis nun montrante inklinon al secesiaj aventuroj. Krom CIU kaj ERC, voĉdonis por la rezolucio la partioj SI (radikale suverenisma) kaj ICV (ekskomunisma-verda-feminisma). Dume, PSC (socialisma, aŭtonomisma, en federaciaj rilatoj kun la hispanaj socialistoj) sin detenis, kaj voĉdonis malfavore la partioj PPC (dekstrema, branĉo de la Popola Partio reganta Hispanion per absoluta plimulto de 2011) kaj C’s (hispanisma kaj dependisma). Entute, 84 favoraj voĉoj, 21 malfavoraj, kaj 25 sindetenoj. Neniam antaŭe la suverenismon montris plimulto en la Parlamento. Dum la tuta balotkampanjo Mas petis voĉdonojn por atingi eksterordinaran plimulton kiu klare montru la apogon de la amasoj al suverenismo kaj faciligu al CIU la plenumon de la rezolucio.

Kaŭzoj

Kio spronis ĉi tiun epokfaran revolucion? La rekta kaŭzo estis giganta manifestacio kiu okupis la stratojn de Barcelono la 11an de septembro. Tiu estas la nacia tago de Katalunio, kiam katalunoj solenas sian malvenkon en 1714 kontraŭ la armeo de la hispana regno kaj sian 300-jaran rezistadon al la klopodoj neniigi ilian identecon. La manifestacion partoprenis unu miliono kaj kvincent miloj da homoj laŭ takso de la urba polico, farante ĝin eble la plej granda en la historio de nur 7-miliona Princlando. Ĝin organizis neregistara organizo sub la devizo “Katalunio, nova ŝtato de Eŭropo”. Krome, ĉiu partoprenanto sendis klaran mesaĝon: ĉie la aŭdata kanto estis “indepèndencia” (sendependiĝo) kaj ĉie vidiĝis ne la tradicia, oficiala kataluna flago (kvar ruĝaj strioj sur flavo) sed ties suverenisma versio, la estelada (kun blanka stelo sur blua triangulo, inspirite de la kuba kaj portorika naciaj flagoj), apud ne malmultaj eŭrop-uniaj flagoj.

Rezultoj

De la komenco mem, Mas deklaris ke fruigo de balotoj estis necesa por ke “la voĉoj de la stratoj fariĝu la voĉoj de la urnoj, por sciiĝi ĉu, kiuj ne manifestaciis, tiuj kontraŭis kion oni diris tie”. Laŭ li la balotoj estis “plebiscitaj” en la senco ke ili devis pravigi la transiron de CIU al suverenismo. Plie, necesis alta partopreno por rajtigi la tutan proceson: en aŭtonomaj balotoj kutime ĝi estas pli malalta ol tiu en ŝtataj. Je tiu flanko, la rezulto estis kuraĝiga: ĝi kreskis de 58,8% al 69,5%, la plej alta ekde 1984. Tamen la esperoj de CIU brue frakasiĝis: kvankam plu estas la plej voĉdonita partio, anstataŭ gajni la 6 deputitojn, mankantajn por la absoluta plimulto, ĝi perdis 12 kaj malpliiĝis al 50 (la Parlamento havas 135 seĝojn).

La gazetaro de Madrido kaj la hispana registaro moke ĝojis kaj taksis finita la aventuron de Mas, dirante ke la balotoj senkreditigis lin, dispecigis la Parlamenton, kaj malebligis la enoficigon de forta registaro gvidonta sendependiĝan proceson. Tamen, indas konsideri ke antaŭe la du solaj malkaŝe suverenismaj partioj (ERC + SI) sumis 14 deputitojn, dum nun la partioj apogantaj memdisponon (CIU, ERC, ICV kaj CUP) sumas 87. Se oni elkalkulas la socialistojn, kiuj subtenas “laŭleĝan referendumon” sed preferas federaciismon, la dependisma tendaro konsistas el nur 28 deputitoj. La urnoj, do, rajtigis memdisponon preskaŭ je la sama proporcio, laŭ kiu ĝi estis aprobita en rezolucio.

Juraj vortludoj kontraŭ civitanaj iniciatoj

En la venonta paŝo, vortumaj nuancoj estos tre gravaj. Katalunaj politikistoj zorge evitas la vorton “referendumo”, ĉar laŭ la Konstitucio okazigon de kia ajn referendumo, eĉ en plej malgranda vilaĝeto, devas rajtigi la hispana registaro per reĝa dekreto: rekta demokratio ja estas suspektinda por hispanoj. Socialista prezidinto de la Ĝeneralitato de 2006 ĝis 2010 Jose Montilla eĉ publike deklaris dum la balotkampanjo ke “referendumoj estas la preferata ilo de diktatoroj”. La 9an de oktobro ERC provis en la Kongreso “la skotan vojon”, nome, peti transdonon de la povo okazigi referendumojn sen aliula permeso al la Ĝeneralitato, kiun transdonon teorie la Konstitucio permesas, sed PSC, la Popola Partio kaj la hispanaj socialistoj voĉdonis kontraŭe.

Krome, la hispana Konstitucia Kortumo malpermesis al la princlanda Parlamento fari propran leĝon por reguli urbajn kaj aŭtonomajn referendumojn. Tial en februaro 2011 la Kortumo akceptis pledon de la hispana registaro kontraŭ la princlanda leĝo pri referendumoj aprobita en marto 2010, kvankam tiu leĝo neprigis peton de ŝtata rajtigo antaŭ la alvoko. Nun la leĝoj permesas al la aŭtonoma registaro alvoki siajn civitanojn al referendumo nur por reformi sian Statuton, sed intertempe la civitana iniciatemo montris aliajn atentindajn vojojn.

En majo 2009 interreta civitana organizo prezentis al la princlanda Parlamento proponon de popola leĝ-iniciato por alvoki referendumon la 12an de septembro 2010 kun rekta demando: “Ĉu vi konsentas, ke Katalunio fariĝu plenrajta ŝtato sendependa, demokratia kaj sociala, ene de Eŭropa Unio?”. Kvankam la 16an de junio la Parlamento malakceptis la proponon kaj eĉ subskrib-kolektado ne povis komenciĝi, 12 tagojn antaŭe la magistrato de urbeto Arenys de Munt (8.500 loĝantoj) decidis kunlabori kun loka suverenista asocio por “sondi opinion” pri la demando proponita de la leĝiniciato. La aferon tuj famigis la eksterordinaraj malhelpoj de la hispanaj juĝistoj, inter ili nuligo de la magistrataj protokoloj kaj rajtigo de falangista manifestacio, sed evidentiĝis ke ne eblis malpermesi agon de privata asocio, kaj do la 13an de septembro ĉiuj urbanoj povis voĉdoni en plena provludo de referendumo.

Multaj aliaj urboj imitis la eksperimenton tiel ke, antaŭ la malfacila tasko pledi kontraŭ cento da magistratoj, la ŝtataj institucioj ĉesis malpermesi ilian kunlaboron kun la civita kampanjo. Okazis novaj ondoj de urbaj referendumoj ĝis la 10a de aprilo 2011, kiam voĉdonis Barcelono mem. Interesa noveco de la iniciato estis ke, ĉar oni ne rajtis uzi la ŝtatan registron de elektantoj, sufiĉis registriteco ĉe la urbo por voĉdoni; tial, ankaŭ 16/17-jaruloj kaj enloĝantaj eksterlandanoj povis partopreni sendepende de ilia (ne)rajto voĉdoni en hispanaj balotoj. Entute, 4.668.673 homoj en 553 el 947 urboj estis alvokitaj al la urnoj, el kiuj 19% voĉdonis. Malgraŭ la granda sindeteno, la jesoj estis 91,74% el ĉiuj voĉdonoj, kaj la kampanjo videbligis kaj organizis la suverenisman movadon kiel neniam antaŭe. La 3an de marto 2010 kaj la 10an de marto 2011 la Parlamento aprobis rezoluciojn por “agnoski” kaj “apogi” la konsultojn kaj memorigi, ke katalunoj neniam rezignis sian rajton je memdispono, promesante laboradi por plenumi ilian rajton decidi.

Aliflanke, la vere grava rezulto de la referendum-kampanjo estas la ideo kiun el ĝi tiris katalunaj politikistoj: popolkonsultoj ne uzantaj la ŝtatan censon de elektantoj ne estas veraj “referendumoj” kaj do teorie ne bezonas ŝtatan rajtigon. Tiu interpreto havas bazon en verdikto de la Konstitucia Kortumo, kiu tiel difinis referendumon en 2008 por nuligi referendum-alvokon de la Eŭska Parlamento. Post tiu konstato kaj la pledo kontraŭ la kataluna leĝo pri referendumoj la Parlamento komencis ellabori novan leĝon pri “nereferendumaj popolkonsultoj” kiuj, uzante nur urbajn registrojn kaj la datumojn de la Kataluna Statistika Instituto, ebligu tut-princlandan popolkonsulton. Tamen la leĝoprojekto ne estis finita antaŭ la lastaj balotoj, kaj la unua tasko de la nova Parlamento estos zorge kaj perfekte fini ĝin por kiel eble imunigi la estontan popolkonsulton disde atakoj de hispanaj juĝistoj.

La malfacila estonteco

La 19an de decembro CIU kaj ERC fine atingis interkonsenton por formi novan registaron kaj okazigi referendumon en 2014, provante du malsamajn vojojn paralele. Unue, la Parlamento uzos la leĝon pri “referendumaj popolkonsultoj” de 2010 por peti permeson de la ŝtato; tio eblas ĉar, kvankam pri ĝi la Konstitucia Kortumo ankoraŭ devas verdikti, en junio 2011 la Kortumo levis ĝian preventan suspendon. Per tiu permespeto, katalunoj donos al Hispanio la lastan ŝancon rekonsideri sian sintenon kaj, se ĝi sukcesos, ankaŭ garantios socialistan apogon por la referendumo.

Due, la Ĝeneralitato ellaboros kaj aprobos sian novan leĝon pri “nereferendumaj popolkonsultoj” kaj per ĝi alvokos la referendumon se permeso ne venos. Kvankam formale tia popolkonsulto ne plu estos decidopova sed nur konsulta, oni konsideru ke la referendumo de la Statuto ja estis konstitucie decidopova, kio ne sufiĉis por ke la Konstitucia Kortumo malakceptu pledon kontraŭ ĝi, tiel forviŝante la leĝan distingon inter ambaŭ kategorioj. Ankaŭ la Eŭropa Kortumo pri Homaj Rajtoj en Strasburgo plue neis ian diferencon en januaro 2012, kiam ĝi deklaris ke la verdikto pri la Statuto ne vundis civitan rajton je rekta politika partopreno.

La tria vojo estas nemapita teritorio: kion fari post la tre antaŭvidebla malhelpo de la hispana registaro al ambaŭ specoj de popolkonsulto? La hispana vicprezidantino Sáenz de Santamaria nur du tagojn post la anonco de balotoj promesis tuj pledi en la Konstitucia Kortumo kontraŭ la leĝo pri nereferendumaj popolkonsultoj la saman tagon, kiam ĝin aprobos la Parlamento. Pledo tuj suspendus la leĝon, kaj la Kortumo, prokrastante verdikton dum jaroj, povus paralizi kaj mortigi la proceson sendepende de la fina decido pri laŭkonstitucieco. Kaze de suspendo, katalunoj devos decidi kiel longe ili eltenos tiun pluan limigon, elĉerpante la mallarĝajn politikajn kaj leĝajn elirojn kiu restos al ili, antaŭ ol finfine elpaŝi ekster la sufokaj limoj trudataj de Hispanio.

ERC favoras la alternativon, ke la Parlamento mem publike deklaru sendependecon por gajni eksterlandan helpon kaj poste okazigu la referendumon per tiu helpo, se ne povos fari tion antaŭe. Ĝia modelo estas la deklaro de sendependeco de Kosovo, kiun la 22an de julio 2010 la Internacia Kortumo de Hago verdiktis konforma al internacia juro. Tamen, ne estas klare, kiom vastan interkonsenton bezonus tiu deklaro en la Parlamento. Eĉ pri hipoteza referendumo PSC, PP kaj C’s asertas ke ĝi bezonus aprobon de du trionoj el la deputitoj, do 90 el ili, kiun la bloko CIU+ERC+ CUP+ICV ne havas, ĉar tiun plimulton postulas la statuta artikolo pri statuta reformo. Eblas kontraŭargumenti ke ne temas pri reformo sed pri tute nova Konstitucio por Katalunio. Fine, la verdikto pri Kosovo nur evidentigis ke sendependiĝoj havas ne juran sed politikan bazon, kaj ke ili estas laŭleĝaj ĝuste ĉar estas eksterleĝaj: anstataŭ obei antaŭekzistantan juron, ili kreas novan kaj senprecedencan el nulo.

Rubén Fernández Asensio

Ĉi tiu artikolo aperis en la marta kajero de La Ondo de Esperanto (2013).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2013, №3.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2013/03/katalunio/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Mondo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

1 respondo al Katalunio volas disponi pri si mem1

  1. A. Kuenzli diras:

    Se la katalunoj trovighas en tioma senelirejo, eble ili serchu novan teritorion – en Usono, Kanado, Ruslando au Afriko, kie estas sufiche da spaco kaj kie ili ne plu devas chagreni pri tiuj laudire teruraj hispanaj najbaroj. Sed mi timas, ke neniu volas havi ilin.

    Kial la popoloj de la iberia duoninsulo ne povas normale vivi kune, ekzemple lau la modelo de Svislando?

    Abolu unue vian arkaikan monarkion, kiu forglutas miliardojn senutile (same kiel en Britio) kaj senpotencigu la pigrulojn, profitulojn, fushulojn kaj krimulojn, kiuj kondukis vian marasman shtaton en la seneliran bankroton kaj kolapson, kvankam dank’ al la turismo, naturbelajhoj, malnova kulturo kaj naturaj fruktoj Hispanio devus esti unu el la plej richaj kaj prosperaj landoj de la mondo. Konstruu modernan racian shtaton kun chiuj homoj de bona volo, en kiu chiuj iberianoj trovos sian lokon, inkluzive de katalunoj kaj vaskoj, kaj en kiu tiuj senchesaj kvereloj trovu sian finan finon! Europo jam estas laca pri vi!

Respondi