La centa UK okazos en Francio

La nordfranca urbo Lillo (Lille) gastigos la 100an Universalan Kongreson de Esperanto en la jaro 2015. La Estraro de UEA decidis pri la loko de la jubilea UK en la lasta tago de sia kunveno, kiu okazis la 22–24an de marto en la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo. Inviton pri la okazigo de la 100-a UK en Lillo faris Unuiĝo Franca por Esperanto.

Lillo estas la ĉefurbo de la regiono, en kiu situas ankaŭ Bulonjo-ĉe-Maro. La urbo de la unua UK tamen ne havas la necesajn kondiĉojn por konsiderinde pli granda kaj ankaŭ laŭ sia programo alispeca evento ol tiu en 1905, dum la kongresejo Lille Grand Palais en la regiona ĉefurbo fariĝis populara ejo de plej diversaj grandaj kongresoj, foiroj kaj aliaj eventoj. Tamen dum la 100a UK okazos tuttaga ekskurso al la proksima Bulonjo-ĉe-Maro.

Universala Kongreso de Esperanto estas unu el la plej longedaŭraj kongresaj tradicioj en la mondo. Kvankam tiu tradicio komenciĝis en 1905 kaj do estos jam 110-jara en 2015, la jubilea UK en Lillo portos la numeron 100, ĉar dum la Unua kaj Dua Mondmilitoj UK ne povis okazi. La 100an datrevenon de la unua UK oni festis per la 90a UK en la litova ĉefurbo Vilno en 2005.

Laŭ Gazetaraj Komunikoj de UEA, 2013, N-ro 493.


Ni memorigas, ke la 98a Universala Kongreso de Esperanto okazos ĉi-julie en Rejkjaviko, kaj la 99an akceptos Bonaero, la ĉefurbo de Argentino.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi