Ankoraŭ du esperantistoj ordenitaj en Pollando

Stanislao Rynduch (maldekstre) kaj Eŭgeno Macko kun la ordenoj

La 25an de marto 2013 la vojevodo de Grandpolio Piotr Florek dekoris du anojn de la estraro de la Federacio Eŭropo-Demokratio-Esperanto – la vicprezidanton d-ron Eŭgeno Macko kaj la sekretarion Stanislao Rynduch – per la Kavalira Kruco de la Ordeno de Merito por Respubliko Pollando. La ordenojn al ili per sia dekreto la 6an de decembro 2012 atribuis la prezidento de Pollando Bronisław Komorowski.

La ceremonio estis tre solena. Florek eksalutis ĉiujn en Esperanto, kaj en sia parolado li pruvis grandan scion pri la internacia lingvo kaj pri Zamenhof. En la solenaĵo ĉeestis ankaŭ lokaj amaskomunikiloj, interalie, Radio Merkury, kaj pluraj esperantistoj ne nur el Pollando, sed ankaŭ el Hungario kaj Germanio.

Post la enmanigo de la ordenoj la Vojevodo invitis ĉiujn al la regalo en la dekor-salonego, kie pasis unu kaj duono horo en tre simpatia etoso kaj esperdonaj interparoloj.

Tiu plua orden-ceremonio okaze de la 125-jariĝo de Esperanto okazis laŭ la iniciato de la Pollanda asocio Eŭropo-Demokratio-Esperanto, kies celo estis atribuo de la ordenoj al meritplenaj esperantistoj, kaj kiu evidente pruvas, ke la Pollandaj ŝtataj aŭtoritatoj alte aprezas Esperanton.

Poste la dekoritaj esperantistoj Macko kaj Rynduch invitis ĉiujn ĉeestantojn al komuna vespermanĝo en la proksima restoracio Sphinx. Tiaj solenaĵoj longe restos en la koroj kaj en la memoro de la partoprenantoj.

Eduardo Kozyra kaj Kazimiro Krzyżak

La Ordeno de Merito por Respubliko Pollando rekonas kontribuojn al firmigo de internacia kunlaboro kaj al progresigo de la interrilatoj de Pollando kun aliaj landoj kaj popoloj. Ĝin povas ricevi eksterlandanoj kaj poloj loĝantaj ekster Pollando, ne poloj loĝantaj en Pollando.

Ĉi tiu artikolo aperos en la aprila-maja kajero de La Ondo de Esperanto (2013).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2013, №4–5.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2013/03/ede-pl/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

43 Responses to Ankoraŭ du esperantistoj ordenitaj en Pollando

  1. A. Kuenzli diras:

    Se e-istoj ghenerale estus pli honestaj, la sekreta servo estus superflua. Jen chio. 🙂

  2. Eugen Macko diras:

    Sinjoro Kuenzli, mi ripetas mian respondon. Pri mia doktorlaboro estas chio trovebla en mia hejma pagho; eumacko.net kaj pri la AIS San-Marino en la reto. Plu mi ne emas paroli pri mi mem, por tiu idiotismo mi nun ne havas tempon.
    Por vi mi konsilas serchi laboron en iu sekreta servo, eble vi trovos tie por vi pli interesan okupighon ol en esperantujo, kie vin nur tedas stultuloj.

  3. Vana estas via serchado, char vi ne gratulis al ili do vi certe neniam trovos tion.
    Tiam Barbara Pietrzak en Libera Folio skribis ke oni ne gratulis al E.Miyoshi char chiujare Pola Prezidento atribuas milojn da ordenoj al polaj esperantistoj pro la E-agado kaj Osmo Buller apgante shin ech sendis la unuajn dek personojn de la listo de germanaj esperantistoj ordenitaj de Germana Prezidento kaj skribis ke en Vikipedio oni povas trovi milojn da ordenitaj esperantistoj pro la E-agado en Germanio kaj same en aliaj landoj – do pro tio ne valoris gratuli al la ordenita ekz. Etsuo Miyoshi. Do vi nun kiel tria persono alighas al tiu koruso !

    Ho, mi ne sciis ke vi estas sub tia bizara pseudonomo, kaj mi tiam respondis jene al vi:
    Tobiasz Cóchí Thìnên Mi supozetas, ke radio “Mercury” preferas ankorau resti che la pola formo de sia nomo: “Merkury” kaj Restoracio “Sfinx” preferus
    esti “Sphinx” :). Mi gratulas al la ordenitoj, kies penojn alte taksis Pola Prezidento.

    Responde al Cóchí Thìnên: Veturiganta nin la 25-an de marto 2013 taksishoforo al la Vojevodia Oficejo en Poznano montris al ni survoje la iaman Hotelon Merkury kaj atentigis nin ke ghi nun preferas la anglan formon Mercury, kaj diris ke baldau la loka Radio Merkury planas ankau la anglan formon Mercury.
    La Restoracio Sfinks preferas esti en angla formo Sphinx. Do ni ghoju, ke Pola Prezidento Bronisław Komorowski ne konas la anglan kaj supozeble preferas Esperanton – char imagu Li apogas la proponojn de EDE-PL kaj atribuas la altajnshtatajn ordenojn al proponitaj de ni ege meritaj esperantistoj (ekz. Etsuo Miyoshi, Jozefo Golec, Eugeno Macko, Stanislao Rynduch, Antono Walaszek, Edo
    Jaśkiewicz, Ireneo Wilczyński …).

  4. Tobiasz Kaźmierski diras:

    Vi mem trovu miajn antauajn gratulojn en interreto. Espereble, vi kapablos fari trovi ilin pli rapide ol gratulojn al Macko kaj Rynduch.

    Mi festas kaj ne plu emas auskulti vian frenezan mantron. Kaj komprenu, ke mi ne bezonas Bronisław Komorowski por taksi alies kvalitojn.

  5. Do, ankau montru kie vi au iu el la CO de UEA gratulis al: Etsuo Miyoshi, Jozefo Golec, Edo Jaśkiewicz, Ireneo Wilczyński, Antono Walaszek kaj aliaj – ili ricevis same altajn shtatajn ordenojn de Pola Prezidento kaj chiuj pro la E-agado !!!.
    La Ondo de Esperanto ech en la titolo havas: Internacia sendependa magazino en Esperanto. Sed kompare la Revuo Esperanto estas organo de UEA kaj redaktoro Stano Marchek estas nur dungito de la CO de UEA kaj salajrata de ghi. Do estas klare ke mi kulpas la Centran Oficejon de UEA. Chiu scias ke: Putrado de fisho komencighas de la kapo.

  6. Tobiasz Kaźmierski diras:

    Ho, blinda vi. En la sama loko, kie mi atentigis pri eraroj en via artikolo mi gratulis al du ordenitoj.
    Krome, legantoj certe rimarkis, ke chi tiun diskuton ne kreis mi, sed unue vi pikis min kaj skribis amuzegajn sugestojn pri korupto.
    Sed vi delonge alkutimigis la e-komunumon al via tre subjektiva kaj arbitra eltondado de vortoj de kunteksto. Do neniu surprizo por ni.

    Se vi havas rimarkojn pri la Revuo Esperanto, kontaktu la redaktoron. Shajnas esti klare.

  7. Pri kia muro vi mencias?
    Mi ne uzis terminon “Brita Konsilio”, sed Britia Konsilio, vi certe respondos, ke unu litero ne gravas. Pli frue ghuste vi kreis marghenan diskuton pri unu litero, anstatau gratuli al ege meritaj esperantistoj: E.Miyoshi, J.Golec, E.Jaśkiewicz, I.Wilczyński, A.J.Walaszek, E.Macko kaj S.Rynduch – nur pro tio ke ili lau propono de EDE-PL ricevis la altajn shtatajn ordenojn dekrete atribuitaj de Pola Prezidento Bronisław Komorowski pro la E-agado kaj enmanigis la ordenojn la kvar Vojevodoj en diversaj Vojevodioj: Grandpolio, Silezio, Pomerio kaj Okcidenta Pomerio. Pri tiuj eventoj raportis televido, radio, gazetaro kaj oficialaj portaloj de la Vojevodiaj Oficejoj, kompreneble aperis raportoj ankau en La Ondo de Esperanto, Europa Bulteno … – NUR FERGESIS SKRIBI PRI TIUJ GRAVAJ EVENTOJ LA REVUO ESPERANTO – LA ORGANO DE UEA.

  8. Tobiasz Kaźmierski diras:

    Legu mian komenton sur la muro de Aleksandr denove. Atente kaj trifoje.

    Poste revenu kaj denove konfesu antau legantoj de tiu chi forumo, ke vi refoje eraris en via jhusa komento.

  9. Trovante evidentajn sed tute marghenajn eraretojn por la grava enhavo de la raporto – vi unue devus gratuli al Eugeno Macko kaj Stanislao Rynduch chu ne ? – vi ghis nun tion ne faris. Eble la CO de UEA ne ghojas ke Prezidento de Pollando Bronisław Komorowski kaj Grandpolia Vojevodo Piotr Florek (de via naskighurbo Poznano) alte aprezas Esperanton kaj ordenis gravajn esperantistoj pro la E-agado char tio estis lau propono de Pola Asocio Europo – Demokratio – Esperanto. Pli frue okaze de la 125 jara Jubileo de Esperanto estis ankau lau propono de EDE-PL dekrete de Pola Prezidento atribuitaj gravaj shtataj ordenoj i.a. al E.Miyoshi, J.Golec, E.Jaśkiewicz, I.Wilczyński, A.Walaszek … rimarku kelkaj el ili estas la anoj de UEA kaj PEA kaj tamen vi au iu alia el CO de UEA ne trovis tempon au deziron gratuli al ili.

  10. Tobiasz Kaźmierski diras:

    Se Kozyra ankorau dubas pri la ghusta nomo de Restoracio Sphinx kaj Radio Merkury, li vizitu chi subajn paghojn. Krome, li mem angligis nomon de mia shatata Radio Merkury al “Mercury”. Sed mi ne supozas, ke “Brita Konsilio” volus korupti lin :).

    http://sphinx.poznan.pl/
    http://www.radiomerkury.pl/

    Do unue li konfesu, ke li enmetas fushajn informojn al sia raporto kaj poste li diskutu kaj insultu.

    Mi aldonu, ke ambau markoj estas por mi gravaj, char ambau naskighis en Poznań, samkiel mi.

  11. AlKo diras:

    Prave, Eduardo! Ankaŭ mi estis en “Sfinkso”, kaj mi restis kontenta tie – iom escepte por Pollando, tie eblis mendi la fortan malhelan bieron “Okocim”.

  12. Chiam ironia, iom bizara Cirilo,
    tiu restoracio estas tre bela kaj kun bongustaj manghajhoj. Mi nomis ghin “Sfinks” (pola formo), sed Tobio Kaźmierski el Roterdamo (CO de UEA) tuj skribis al Aleksandro Korjhenkov, ke li korektu al la angla formo “Sphinx” – eble influo au korupto de “Britia Konsilio” ?.

  13. Cyril Brosch diras:

    Nu, gratulon al la ordenitoj, sed ĉu vere invito al “Sphinx”?! Kial ne rekte ĉe McDonalds aŭ kebaba stando? *mir*

  14. A. Kuenzli diras:

    Do, mi konstatas, ke oni ne deziras respondi miajn demandojn pri la doktorigho. Mi pluesperloros kaj ekscios, chu s-ro Macko rajtas porti la titolon de doktoro. Se ne, ekzistos serioza kialo por plupensi kion fari chi-rilate, ekzemple por esplori, chu AIS rajtas disdoni doktorajn titolojn.

    Bedaurinde, mi ne estas tia pacanghelo kiel s-ro Macko kaj aliaj e-istoj. Mia celo estis/as bremsi la fanatikon kaj fundamentalismon de la e-istoj kaj rekonduki ilin al la racio, sed mi konstatas, ke ghis nun mi bedaurinde ne sukcesis.

    Cetere mi gratulas al s-ro Macko: Li estas LA UNUA, kiu esprimis konsenton pri la 13 hipotezoj, dum ghis nun chiuj aliaj e-istoj SILENTIS.

  15. Andreo Kuenzli supre uzis jenan terminon “doktorpatro” chu eble temas pri: doktoriĝ-konsilisto angle: promoter, professor confering a degree, formal doctoral advisor pole: promotor

    En mia vortaro ESP-ANG-POLA estas jene:
    doktor/o (d-ro) doctor (Doc.) (of law, philosophy, medicine, etc.), (Ph.D., D.Phil.), US doc doktor (dr) ~o pri filozofio doctor of philosophy (D.Phil.) doktor filozofii ~o pri medicino, ~o medicina medical doctor, doctor of medicine (D.M.) doktor medycyny, doktor nauk medycznych ~o pri scienco doctor of science (D.Sc.) dok-tor nauk przyrodniczych ~iĝi to gain a Ph.D. doktoryzować się, ubiegać się o tytuł doktora ~iĝ-konsilisto promoter, professor confering a degree, formal doctoral advisor promotor honor~o, ~o pro honoro, honora ~eco, ~eco pro hon-oro honorary degree, a degree honoris causa doktor honoris causa, z łac. “doktor dla zaszczytu”

  16. Eugen Macko diras:

    Estimata A. Kuenzli, dankon, ke vi tiel abunde okupighis kun mia persono. Mi mem ne trovas min tiel grava, ke mi longe restas che mi mem. Kiel mi vidas vi trovis en la reto pliajn informojn de mi, ech legis mian hejman paghon,kie chio jam staras. Mi nenion plu havas aldoni al tiu.
    Pli interesaj estas por mi, viaj tezoj pri esperanto, al kiuj vi sendis al mi retan aliron. Mi devas konfesi, tamen de mia antipatio al via diskutstilo, kun la plejmulto mi konsentas, de 1-13. Mi havas aliajn opiniojn precipe che klekajn motivigojn, tiuj estas legeblaj en diversaj de miaj skribajhoj, prelegoj, kiuj kelkaj estas ankau rete alireblaj.
    Nuntempe mi bedaurinde ne havas tempon por pli profunda okupigho kun via teksto, sed se mi denove eniros en tiu temokampo, mi revenos. Mia chefokupigho nuntempe, chirkauas la demandon; kiel antauenigi politike la demokratian solvon de lingvoproblemo en la EU?
    Mia scie, mi ankau por tiu laboro ricevis la honorigon de la Pola Shtato. Chu mi vere tiun meritis au ne, tion mi ne povas decidi. Pri vi ne, char tio estas nur „stultajho“, kiel la tuta esperanto. Kaj vi pravas, ke mi ech ne estas konata esperantisto.
    Mi alvenis al esperanto tra la filozofio, tra iu pensmaniero kiun mi trovis tre similan al esperanto. Nun tio estas jam ankau 25 jaroj. Kaj mi okupighas preskau 15 jaroj kun la respondo al la supera demando, kaj organizas kunvenojn, che Balatono, kie ni diskutas pri la ebla solvo de tiu demando.
    Post tiuj agoj kun EDE ni atingis malgrandajn sukcesojn. Jes, ni ne solvis la lingvan problemon de la mondo, ni ne finvenkis, kiun ideon mi (kiel ankau vi) trovas tute senutila. Sed ni laboras konkrete por la afero de demokrata solvo de tiu problemon, ne nur fanfaronas.
    P.s. Chu vi povus al mi klarigi la vortojn, eble neologismoj, kiujn vi skribis al mi: „kakaja“ kaj „raznica“ ?

  17. S.Rrynduch diras:

    Ankoraux al “Figielek”.

    mi ne volis publike lauxdi min pri miaj agoj, sed, se vi mem tion publikigis, mi aldonu, ke mi estas dumviva membro de PEA,ke mi kunfondis filion en Przemysl, kie mi ankaux instruis Esperanton, ke oni min importis el tiama GDR por gvidi kulturajn arangxojn en Miedzygorze, ke mi instruis en Francujo, ke mi estas iniciatoro de kaj kunfonfinto de pola EDE, ke mi posedas plej grandan E-kolekton en Pollando kaj ecx unu el plej grandaj en la mondo, ke mi multe komentas politike pole, germane kaj en Esperanto sur diversaj pagxoj…kaj kaj…
    Mi kore dankas al vi pro “grandanima” gratulo.
    (Al EDE vi ne devas aligxi, neniu estas devigata, precipe ne dezirata, se ne komprenas, ke tiu vojo estas gxusta por Esperanto kaj por nia patrujo).

  18. A. Kuenzli diras:

    Pri la doktoreco/doktoriĝo de s-ro E. Macko mi havas kelkajn demandojn:

    En sia germanlingva vivraporto li skribis, ke li verkis sian doktorigan disertacion en la germana lingvo KAJ en Esperanto kaj ke li faris ĉe AIS unue la bakalaŭron, magistriĝis kaj finfine doktoriĝis pri la temo “La ne-dialektika ontologio de Heidegger kaj la dialogiko de Rosenzweig fine de la Hegela dialektiko” (mia Eo-traduko el la germana). La rolon de “doktorpatro” ŝajne ludis iu ord. prof. d-ro Helmut Angstl, profesoro pri filozofio ĉe la munkena universitato. La membroj de la ekzamena komisiono estis prof-oj Bociort, Pennacchietti, C. Minnaja, Frank, Polakova, Hordgrün, Quednau, Fössmeier, Lobin kaj Butan.

    Pri prof. Angstl, mi trovis informon, ke en janauro 2013 li forpasis:
    http://www.ais-sanmarino.org/pr/eo/nekr/20130114angstl.html
    Ekzistas ankaŭ aparta paĝo de AIS pri li:
    http://www.ais-sanmarino.org/isd/html/isd_ano.html?lingvo=&jaro=1999&aldono=&numero=42
    Sed aliajn SUBSTANCAJN informojn pri tiu profesoro mi ne trovis en la interreto nek en la serĉilo de http://www.en.uni-muenchen.de, kiu aperigis neniun rezulton rilate al la menciita profesoro.

    (En la interreto mi trovis iun d-ron Helmut Angstl, studdirektorob en 92224 Amberg, sed ĉu temas pri la sama persono, kiu laŭ la AIS-informo forpasis en Erlangen /proksima urbo/ mi ne certas; en la publikigita letero de la paroĥo de Sankta Georgo en Amberg de jan./feb 13 fakte estas menciita la enterigo de iu 89-jara d-ro Helmut Angstl – do oni eble devus kontakti tiun paroĥon).

    Ke en la interreto oni trovas neniun informon pri Helmut Angstl ne estas mirinde, ĉar li devis esti pensiita antaŭ ĉirkaŭ 25 jaroj, do en la antaŭ-interreta epoko.
    Tamen oni trovas kelkajn retpaĝojn, kie iu Helmut Angstl estas menciita. Ekzemple:
    http://www.uni-tuebingen.de/fakultaeten/philosophische-fakultaet/fachbereiche/philosophie-rhetorik-medien/philosophisches-seminar/mitarbeiter/prof-dr-dr-walter-hoering/lebenslauf.html
    (la mencio rilatas al la jaro 1957/58)
    http://www.in.tum.de/fileadmin/user_upload/Oeffentlichkeitsarbeit/Broschueren/Broschueren_der_Fakultaet/40J_Informatik_Festschrift.pdf

    Sur ĉi tiu paĝo E. Macko estas menciita kiel ADoc. Dr. sc. phil. de AIS;
    http://www.ais-sanmarino.org/isd/html/isd_ano.html?lingvo=&jaro=1693&aldono=AS&numero=9

    Mi ŝatus scii, ĉu la doktoran titolon donis AIS aŭ la munkena universitato, kie prof. Helmut Angstl funkciis kiel ĉefa respondeculo.

    Aliaj demandoj: En kiu jaro la doktora titolo estis donita, de kiu universitato. Ĉu la disertacio estis publikigita (en kiu jaro?), ĉu la teksto estas konsultebla kaj arkivita en iu scienca biblioteko? Kiujn notojn kaj atribuojn tiu disertacio ricevis kaj ĉu ĝi estas agnoskita en la eŭropa akademia sistemo?
    Mi havus ankoraŭ aliajn demandojn, ekzemple pri la tiama statuso de la lingvo Esperanto kiel lingvo de disertacio, sed unue mi limiĝas al tiuj ĉi supraj formalaj demandoj, kiuj donu klarecon pri la statuso de tiu doktora titolo.

    Kiel ajn, ŝajnas, ke oni ne plu povas demandi prof. Angstl pri la doktorigo de s-ro Macko, ĉar evidente li forpasis. Restas eble nur s-ro E. Macko, kiu povas mem doni la petitajn klarigojn.

    Por preventi stultajn reagojn de miaj “kontraŭuloj”: Eble en la retujo de AIS oni povas trovi iujn saĝajn respondojn al tiuj demandoj, do ne respondu al mi, ke mi rigardu tie. Mankas al mi la tempo kaj la emo legi ĉion tie skribitan, kaj mi ŝatus ricevi la verajn klarigojn rekte de la koncernitaj personoj mem.

    EDE verŝajne diros, ke tiu temo ne koncernas ilin.

  19. Figielek diras:

    Kara Stanislao,

    Vi ne devas skribi al mi. Estas publika forumo por chiuj vizitantoj de tiu chi retejo kaj estas mia sankta rajto aperi sub pseudonomo tiel longe, kiel mi ne insultas aliajn.
    Do sekvante Zamenhof, ech se tiuj homoj nenion pretas fari, ili tamen estas esperantistoj, chu ne?
    Krome, ghis nun estas vi, kiu kritikis.
    Fine, mi restas sincera kaj serioza, sed ne deziras membri en EDE.

    Liston de meritoj (en la pola lingvo) oni trovos en Interreto: http://www.poznan.uw.gov.pl/wydarzenia-biezace/odznaczenia-panstwowe-za-esperanto

    Gratulon!

  20. Figielek diras:

    Kara S.Rrynduch (sic!), vi ne devas skribi al mi. Estas publika forumo por chiuj vizitantoj de tiu chi retejo kaj estas mia sankta rajto aperi sub pseudonomo tiel longe, kiel mi ne insultas aliajn.
    Do sekvante Zamenhof, ech se tiuj homoj, nenion pretas fari, ili tamen estas esperantistoj, chu ne?
    Krome, ghis nun estas vi, kiu kritikis.
    Fine, mi restas sincera kaj serioza, sed ne deziras membri en EDE.

    Liston de meritoj (en la pola lingvo) oni trovos en Interreto: http://www.poznan.uw.gov.pl/wydarzenia-biezace/odznaczenia-panstwowe-za-esperanto

    Gratulon!

  21. S.Rrynduch diras:

    Kamuflita “Figielek”,

    unue montru vian gxustan nomon por scii al kiu mi bonvolus skribi miajn meritojn, kvankam mi neniam pri tio dekoris, due, mi ecx ne volis esti dekorita, nur pro bono, pro Esperanto mi akceptis.
    Trie mi certe ne bezonas vian malsincerajn gratulojn, precipe, se venas de iu kasxita “samideano”. (mi cxiam en mia vivo elpasxis kun propra nomo kaj neniam bezonis partizani,
    kvankam ne cxiam estis sekure).

    Laux Zamenhof,esperantisto estas, kiu uzas Esperanton, tamen hodiaux, speciale en Pollando ekzistas specioj tre diversaj. Estas tiuj, kiuj sxajnas koni Esperanton, sed nenion pretas fari, cxu oferi (legu “Estas mi esperantisto”
    de Julio Gaghy), Estas tiuj kiuj nenion faras, sed tuj kritikas, se iu ion faras, estas ankaux kiuj scipovas aliajn esperantistojn elprofiti eluzi ecx trompi.

    Fine, rimarku, ke ni en EDE uzas cxiu propran nomon, kio atestas sincerecon kaj seriozecon, nenion kasxante kaj cxio por bono de Esperanto kaj estonta lingve demokrata Euxropo.

  22. Figielek diras:

    Chu estis profesoro de AIS, kiu diris tion?

    Andi faris konkretan demandon pri meritoj de tiuj du ghentelmanoj kaj anstatau esencan respondon, li ricevis klarigon pri medalo kaj ordeno.

    Permesu do, ke sen ofendi iun ajn mi revokos lian demandon por povi gratuli al s-ro Stanislo kaj Eugeno.

    Anticpiaj dankoj!

  23. A. Kuenzli diras:

    Se mi estas hundo, tiam vi estas kamelo, au azeno. 🙂

  24. S.Rrynduch diras:

    Iam mia profesoro diris; “Kial ekscitigxi, ke hundo bojas? Li estas nur hundo, do lasu gxin boji!”
    (se gxi ricevus oston, estus tuj trankvila)

  25. A. Kuenzli diras:

    Bone, ordeno, se vi preferas. Nu, mi certe konas la diferencon inter ordeno kaj medalo. Por vi tiaj diferencoj ja estas ege gravaj, ĉu ne. 🙂 Por mi gravas la enhavo, ne la formo.

    Tamen probable, la ordeno konsistas en la substanco el speco de medalo (krucforma), plus (ŝtofa?) rubando, se mi bone vidis sur la foto (kie s-ro Macko cetere okulfrape similas al la komisaro Derrick). Cetere, el kiu materio tiu ordeno konsistas: ĉu el lado, aluminio aŭ plastiko?

    Gravas, ke s-roj Macko kaj Rynduch fariĝis kavaliroj, ĉu ne, eĉ se laŭ mi ili havas neniujn meritojn por Pollando. Sed ne gravas. 🙁

    🙂

  26. En la supra komento mankas via frazo: “Ĉar pro la dubinda (t.e. malbona kaj erara) scipovo de la lingvo Esperanto li evidente ne povis ricevi la medalon, pro kio do li ricevis ĝin ?”

  27. Bizara Andreo,
    s-ro Macko ricevis ne medalon, sed ordenon !
    Vi skribis jene: <>

    Jen tiuj terminoj en la ESP-ANG-POLA speciale por vi (char vi ankorau evidente devas multon lerni):

    medal/o (↑ ordeno) medal medal ~eto holy medal rel. medalik la reverso de la ~o the reverse of the medal dosł. i przen. odwrotna strona medalu ~faranto medal-maker, medallist medalier ~isto medallist medalista

    orden/o (↑ medalo) order (decoration; of monks, etc.); badge order, rel. zakon, bractwo; zrzeszenie, stowarzyszenie Tria (O)~o (↑ begino) Third Order kośc. Trzeci Zakon (tercjarze) la (O)~o de la Teŭtonaj Kavaliroj (= Teŭtona (O)~o) Teutonic Knights kośc. Zakon Krzyżacki la (O)~o de la Cistercianoj Cistercian Order kośc. Zakon Cysterski Kavalira Kruco de la (O)~o de Merito por Respubliko Pollando Knight’s Cross of the Order of Merit of the Republic Poland Krzyż Kawalerski Orderu Zasługi Rzeczypospolitej Polskiej

  28. A. Kuenzli diras:

    Ekster ĉia ironio, kaj baziĝante sur faktoj kaj publikigitaj informoj:

    Intertempe, mi trovis bazajn informojn pri “d-ro“ Eugen Macko sur:
    http://eo.wikipedia.org/wiki/Eugen_Macko
    Ŝajnas do, ke s-ro Macko ne estas polo, sed hungardevena jugoslaviano (el Serbio, pli precize Vojvodino), eble li estas ankoraŭ io alia. Nu, kakaja raznica. Por forviŝi siajn verajn originojn li nomas sin “eŭropano“, “germano“ kaj “esperantisto“ (tia estas mia impreso).

    Kun intereso mi legis lian detalan vivraporton sur http://eumacko.net, kie li klarigis, ke li doktoriĝis ĉe AIS (Frank, Pennachietti, Minnaja, Bociort et consortes), post gigantaj problemoj kaj frustracioj kun la akademia sistemo en Germanio (kiujn mi mem ankaŭ spertis kaj konas). Sed ĉu la doktora titolo de AIS ion valoras ŝajne scias nur la dioj, aŭ la diablo (en Vikipedio mankas la informo, ke temas pri doktora titolo de AIS, kvazaŭ oni hezitas mencii ĝin). (Antaŭ dudeko da jaroj mi mem aliĝis al AIS, sed baldaŭ denove forlasis ĝin post kiam mi venis al la konkludo, ke ĝi estas senutila).

    Mi ne emas plukomenti la “karieron“ de “d-ro“ Macko nek la disdonon de “kavaliraj ordenoj“ flanke de la prezidento de Pollando, al EDE/Macko/Rynduch, kion mi kiel dirite konsideras simple kiel idiotaĵon, kiu nur kontribuas al la publika ridindigo de Esperanto. Bedaŭrinde, la e-istoj ne konscias pri tio kaj estas ankaŭ tute sensence klarigi tion al ili. Ju pli da medaloj kaj ordenoj de ŝtatprezidentoj por e-istoj, despli feliĉaj ili sentas sin en sia fikcia paradizo (kiel dum la komunisma tempo aŭ dum la mezepoko feŭdismo).

    Ĉar EDE mem lanĉis tiun proponon, estas do dubinde, ke s-ro Komorowski mem estus havinta la ideon doni ordenon al la menciitaj esperantistoj. Oni same povas dubi, ke li komprenis pri kio entute temis. Ĝis nun mi alte estimis kaj respektis la aktualan polan prezidenton, sed se li daŭre subskribos tiajn stultaĵojn, mi estos devigita ŝanĝi mian opinion.

    Fakte, restas la esenca demando: Kiujn realajn meritojn havas EDE kaj la ordenitoj por Esperanto, Eŭropo, Pollando? Laŭ mi, neniajn. (Kompreneble, la koncernitaj personoj havas alian opinion, sed se ili sobre pensas, ili devus veni al la sama konkludo kiel mi).

    Por helpi al s-ro Macko, kiun mi konsideras pli ol averaĝe inteligenta intelektulo, eviti iluziojn ankaŭ pri Esperanto, t.e. pri la Esperanto-movado, mi konsilas al li tamen legi ĉi tiun tekston: http://www.planlingvoj.ch/13_HIPOTEZOJ_PRI_ESPERANTO_2012.pdf

  29. S.Rrynduch diras:

    Kara Andreo,
    cxiuj havas difekton en la tegmento, cxiuj idiotoj estas orderitaj, nur svisaj geniuloj ne gxuste pritaksitaj.
    Estas multaj ankoraux hodiaux, kiuj opinias esti Napoleono.
    Se vi estus kultura homo, vi gratulus kaj mi laux via peto povus klarigi kion mi por Esperanto dum pli ol 54 jaroj faris kaj faras.

  30. A. Kuenzli diras:

    Laŭ tio, kion li skribis, mi devas supozi, ke ankaŭ la plej lasta komentanto devas havi iun difekton en sia tegmento.

    Pripensu bone ĉe kiu Svisa Organo vi volas denunci min. Mi havigos al vi la ĝustan adreson !

    Ĉar pro la dubinda (t.e. malbona kaj erara) scipovo de la lingvo Esperanto li evidente ne povis ricevi la medalon, pro kio do li ricevis ĝin ?

    Jes ja, feliĉe Svislando ne estas membro de EU ! Tio estus katastrofo – por Svislando.

  31. Eugen Macko diras:

    Andreas Kuenzli, kiu vi estas ?, ke vi permesas sin chiun direkton sendi nur ofendigojn. Chu vi estas malbonfarema, au nur malsana? Mi jhus pripensas denunci vin che Svisaj organoj pro ofendigo de la Pola Presidanto Bronislaw Komorowski. Ankau se Svislando ne estas ano de EU, siaj civitanoj pri civilizaciaj reguloj, ne rajtus ofendi shtatestrojn de aliaj landoj.

  32. A. Kuenzli diras:

    PS Mi tralegis chiujn Esperanto-revuojn de Germanio kaj Pollando, ankau la internaciajn (Esperanto de UEA) aperintajn depost la dua mondmilito kaj mi ne memoras, ke mi iam legis pri gravaj agadoj de Rynduch kaj Macko. La nomon de Rynduch mi rmarkis unuafoje nur en Libera Folio, kie li komentis komenti, kaj la nomon Macko mi entute neniam audis antaue. Mi aktivis en la Eo-movado ekde 1979. Do, mi ne povas imagi pri kiaj gravaj agadoj temas.

    En Svislando oni honoras nur gravajn kaj vere meritoplenajn homojn, kaj tion nur malofte. Andreas Künzli ne trovighas inter tiuj. Komorowski-medaloj kaj ordenoj ne ekzistas. Ni ne estas ekssovetia kolonio.

  33. Sed kiu E-organizo en Svislando au alia lando proponos por ordeni Andreon Kuenzli pro lia E-agado al la koncerna Prezidento ? Certe tion ne faros Barbara Pietrzak nome de UEA char shi opinias ke Esperanto devas esti neutrala, au shi simple tion ne volas au ne scipovas fari. Same en PEA la iama Prezidantino antau tri jaroj (oktobre) post mia rekta kontakto kun Membro de Europa Parlamento Janusz Lewandowski en lia MEP-oficejo en Sopot (kaj bv. rimarki post du semajnoj li jam estis la Komisaro de Europa Komisiono, legu pri tiu fakto en la E-Vikipedio skribante: Janusz Lewandowski) kaj novembre de la sama jaro mi parolis kun alia MEP Tadeusz Cymański en lia MEP-oficejo en Malbork – post tiuj du faktoj (mi en tiuj du oficejoj estis kun alia esperantisto Kazimiro Krzyżak) shi, t.e. la Prezidantino de PEA komencis la procedon forjheti min de la funkcio Vicprezidanto de Cefa Estraro de PEA !!! Mi demandas kial esperantistoj (au stranguloj-esperantistoj) timas la kontaktoj kun politikistoj (au kun politiko) same kiel la diablo de sankta akvo !!!

  34. A. Kuenzli diras:

    Ba, viaj komentoj tedas min. Prezentu substancon kaj mi eventuale pretos konsideri ghin.

  35. S.Rrynduch diras:

    Ho ve, Andreo,
    en Libera Folio oni forjxetis vin kaj vi sercxas lokon kiel ebria por ie en angulo dormacxi.
    Mi provos proponi, ke cxiuj prezidentoj en estonto konsultu vin, kiu estas la plej sagxa en la mondo. Mi petas vin ne farigxu gxis grundo ridinda.
    Estu trankvila, la prezidanto bone scias kion li subskribas kaj certe ne pro stultajxo li atribuas tiel gravan ordenon.
    Cxu mi listigu miajn aktivajxojn en pli ol 53 jara Esperanto-agado?(kiam mi komencis agi vi ne estis ankoraux naskita) Dum vi “sagxe” skribas, mi kunfonfdis politikan organizajxon en Pollando (kvankam mi vivis en Germanio) kaj jam ni atingis pli ol alia E-organizajxo en pli ol 100 jaroj.

  36. Dorota Burchardt diras:

    Kara Andreo Künzli,
    vi plu okupiĝas pri “afero” de stranguloj. Kial? Ĉu ne vi estas tiu, kiu reduktas sian reputacion, okupiĝante, gvatante la okazaĵojn en Esperantujo? Ja tiu “afero” ne meritas vian atenton kaj vi tamen propravole legas ĉion, kio aperas esperantlingve. Eble vi estus ĝusta persono por vin distingi? Pro via profunda interesiĝo pri Esperanto.

  37. Nur malonge,
    kial necesas politike pensi en esperantujo?

    Politiko estas la plej ghenerala socia movado.

    En nia alt specializita mondo, necesas ligiteco inter diversaj pecoj,
    char specializado estas ankau redukto de ghenerala scio,
    sed la homo ne estas reduktebla al partoj, ghi strebas chiam al tuteco.

    En politiko atingas la homo strebon al tuteco.

    Sed, filozofio ekkonis, ke ni ne povas chion scii kaj ekkoni.

    Char la kapablo de homo estas limigita, pro tio devas esti ankau la respondeco, al iu tempa periodo limigita.

    Tiu periodo povas esti politike regulita.

    Demokratio regulas la mankon de absoluta vero en politiko.

    Pro tio nuntempa politiko eblas nur demokratie.

    Per tiu estighis demokratio la plej alta politika valoro en la estanteco.

    Kiel funkcias la demorateco, estighis mezuro de politika kvalito de iu lando.

    Bedaurinde, tiu kvalito internacie ankorau, fakte tute ne ekzistas.

    En la Europa Unio estas postulata la demokrateco de chiu membroshtato,
    de tiu logike kaj necese sekvos, ke ankau internacia demokratio devus funkcii.

    Sed, ke ie sincere funkcius demokrateco, necesas, ke la civitanoj demokratece povus kompreni unu la alian.

    Por internacie demokrata komprenigho necesas internacie demokrateca lingvo.

    Nun, kiu lingvo?

    Kiu lingvo estas inter-nacie plej demokrat-eca?

    Eugeno Macko

  38. Kara sed tamen stranga Andreo Kuenzli,
    Unue: Eugeno Macko ne estas polo.
    Sube mi metis la kurtan artikolon de E. Macko kaj i.a. pro tia lia pensmaniero kaj malferma kapo nia Pola Asocio Europo-Demokratio-Esperanto proponis lin pere de politikistoj-autoritatoj de urbo Wagrowiec (distriktestro kaj urbestro kaj lokaj parlamentanoj de Polaj Sejmo kaj Senato) kaj ni strebis ankau ke la Vojevodo de Grandpolio en Poznano donu la bezonatan, necesan kaj samtempe bonan opinion kaj tio sufichis por sendi nian proponon al la kapitulo de la ordeno che Prezidento de Pollando. Jen la artikoleto de E.Macko:
    <>

  39. A. Kuenzli diras:

    Kiel ajn: por mi ridinda kaj por la pola prezidento embarasa afero, kiu forte reduktas lian reputacion (mi ne sciis, ke li disdonas ordenojn por stultajhoj) kaj la reputacion de Esperanto, kiun oni daure konsideros kiel aferon de stranguloj. Mi ankau ne komprenis, kiujn konkretajn meritojn tiuj du ekspoloj havas por Pollando, nek por Esperanto, nek por io ajn alia. Al mi tiaj meritoj ne estas konataj, sed probable mi ne estas sufiche bone informita. Do, iu eble bonvolos klarigi ghin.

  40. Mikelo diras:

    Korajn gratulojn al ambaŭ!

  41. AlKo diras:

    Kara Andi, mi timas, ke vi ne scias, kiuj personoj kaj pro kio rajtas ricevis ĉi tiun ordenon. Ĝi ja estas rezervita ĝuste por nepollandanoj – alilandaj poloj kaj alinacianoj.

    Legu tion http://pl.wikipedia.org/wiki/Order_Zas%C5%82ugi_Rzeczypospolitej_Polskiej

  42. A. Kuenzli diras:

    Supozeble, la pola prezidento ne konsciis, kion li subskribis (lau: … kaj li ne sciis, kion li faris …)

    Char chi tiuj du poloj rezidas ekster Pollando, eble ili devis ricevi la ordenon de la germana prezidento???

  43. Felix diras:

    Interese! Ĉu eblas ekscii, pro kiuj meritoj precize ili ricevis la ordenojn?

Respondi