Esperanta programo de la 7a Moskva Lingva Festivalo

Foto de Tatjana KalinovskajaLa 18an de novembro en la Nacia Esplora Universitato “La Alta Lernejo pri Ekonomiko” (NIU VŜE) okazis la sepa Moskva Internacia Lingva Festivalo (MLF-7) kun ĉ. 1400 partoprenantoj. La festivala strukturo estis kutima: solena malfermo kun parado de la programkontribuantoj kaj kelkaj koncertaj numeroj, la sep paraleloj de programeroj (sume: 70 lingvoj prezentataj po dufoje, 20 lingvistikaj prelegoj, kaj 10 naci-kulturaj eventoj) kaj la solena fermo kun granda koncerto kaj enmanigo de diplomoj kaj premioj.


MLF-7 estis neordinara evento de kelkaj vidpunktoj. Unue, ĝi estis la dua granda MLF ĉi-jare post la februara MLF-6 en la Ruslanda Universitato de Interpopola Amikeco. Due, unuafoje en nia dispono por la malfermo, koncertoj kaj fermo estis aparta duetaĝa konstruaĵo – la Kultura Centro de NIU VŜE, kun du koncertejoj por 250 kaj 500 sidlokoj, kaj por la baza programo – tri etaĝoj de la ĉefa studa konstruaĵo kun 30 klasĉambroj kaj teknikaĵoj. Trie, la ritmo de la preparlaboroj kaj la paso de la aranĝo estis perfekte akurata. Kvare, estis lanĉita la titolo “Honora partoprenanto de la Moskva Lingva Festivalo” por la aktivuloj, kiuj sep fojojn seninterrompe kontribuis al la festivalo. Kaj kvine – laste, sed ne balaste – okaze de la 125-jariĝo de Esperanto estis organizita riĉa kaj varia Esperanto-programo. Pri ĝi – pli detale.

En la malfermo la direktoro de la MLF kaj la anoncistoj dum la parado de la lingvoprezentantoj emfazis, ke la Lingvajn Festivalojn lanĉis kaj organizas esperantistoj, kaj ke ĉi tiu festivalo estas dediĉita al la 125-jariĝo de Esperanto.

La unuan fojon en la festivala historio la kvar prezentadojn de Esperanto faris kvar diversaj homoj: Georgij Kokolija, Mikaelo Bronŝtejn, Vjaĉeslav Ivanov, kaj Paŭlo Moĵajev. La plurmedian prelegon “125 jaroj al la internacia lingvo Esperanto: historiaj paĝoj” faris Nikolao Gudskov. Unuhoran koncerton “Esperanto+” prezentis Paŭlo Moĵajev en kelkaj lingvoj.

Alia speciala evento estis la Esperanta gastejo “Konatiĝu: esperantistoj!”, kiun gvidis Irina Gonĉarova. Ĉi tie kunvenis ĉiuj supre menciitaj eminentaj festivalanoj, aliaj esperantistoj kaj kelkdekoj da scivolemuloj el la publiko – por pasigi kune 40 minutojn en amika, neformala etoso, konatiĝante, kantante kaj festante la jubileon de Esperanto. Unu el la honoraj gastoj – la ambasadoro de Germanio en Ruslando, esperantisto Ulrich Brandenburg, flamigis la tri ciferformajn kandeletojn 1-2-5 okaze de la datreveno.
Foto de Aleksandr LebedevLa scenaro de la Solena Fermo kun la bonkvalita koncerto temis pri LA historio de MLF: do, pri la Junulara Esperanta Klubo MASI, la Esperanto-kursaro FaRo, la kluba agado por la Eŭropa Tago de Lingvoj, kaj PRI la Lingvaj Festivaloj. Inter ceteraj art-programeroj kantis en Esperanto Oĉjo Ĉajka kaj Paŭlo Moĵajev.

La tutan tagon funkciis Esperanto-stando kun libroj, tradukitaj en Esperanton el diverslingvaj literaturoj, kie oni povis informiĝi pri la Esperanto-movado kaj kulturo. Ĉi tie (kaj ankaŭ ĉe la akceptejoj) ĉiuj Esperanto-parolantaj ĉeestintoj povis preni – donace okaze de la jubileo – la blankan insignon kun la verda steleto kaj la vortoj: “Mi parolas Esperante”, kiun oni devis porti dum la Festivalo, kaj eĉ esperantistoj mem surpriziĝis, kiom multas ni ĉi tie! Bonega reklamo – ĉu ne? Preskaŭ same bona, kiel la plej grava kaj efika estas la informiteco de ĉiu ĉeestanto kaj neĉeestanto, ke tiu ĉi festo – de pli ol mil homoj aspirata, atendata kaj amata– estas ideo kaj laboro de esperantistoj! Pri tio ne lasos forgesi niaj prifestivalaj retpaĝaroj, grupoj kaj eventoj en sociaj retoj, la multkoloraj afiŝoj kaj flugfolioj, la bela verdkolora programo, sen kiu ajna homo neeviteble perdiĝus en la Festivalo. Ĉie oni povas legi kaj aŭdi: la eventon organizas la Moskva Esperanto-Asocio MASI.

Irina Gonĉarova
direktoro de MLF,
gvidanto de la Moskva Esperanto-Asocio MASI

Ĉi tiu artikolo aperos en la januara kajero de La Ondo de Esperanto (2013).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2013, №1.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2012/12/219mlf/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi