La 6a Internacia Lingva Festivalo en Moskvo

La sesa Moskva Internacia Lingva Festivalo tre sukcese pasis la 12an de februaro 2012 en la plej multnacia Ruslanda altlernejo: Ruslanda Universitato de la Interpopola Amikeco (RUDN). Tio estis la sekva ŝtupo en la evoluo de la Moskvaj lingvaj festivaloj, kiujn ekde 2006 regule organizas la Moskva junulara Esperanto-klubo EK MASI.

Al la 1000-homa publiko estis prezentitaj cent 40-minutaj programeroj: 70 lingvoprezentoj, 20 lingvistikaj prelegoj kaj 10 alispecaj distraĵoj el apudlingvaj kampoj, ekzemple, animaciaj filmoj kun lulkantoj de diversaj popoloj, aŭ turka arto pentri “sur akvo”. La festivalon kronis plurnacia koncerto.

Ĉe la Esperanto-stando deĵoras Alejsej Lebedev, kiu ĵus finis elementan Esperanto-kurson ĉe EK MASI. (Foto: Irina Gonĉarova)

Kvankam tiuj nombroj estas rekordaj por la Moskvaj LF, pli gravas, ke la organizantoj sukcesis senprecedence promocii Esperanton en tiom prestiĝa kaj multhoma ludkampo. Esperanto estis prezentita kvarfoje, sume antaŭ 120 interesatoj. Inter alispecaj distraĵoj okazis renkontiĝo Konatiĝu: Esperanto-klubo, Esperanto ofte sonis de la scenejo dum la malfermo kaj la koncerto, en la vastega vestiblo staris Esperanto-stando kun varbiloj kaj granda Esperanto-flago, surfone de kiu televidaj kanaloj filmis raportaĵojn pri la festivalo. Inter tiuj estis rekta elsendo de TVC Paradizo por poliglotoj, en kiu la dekano de la filologia fakultato, profesoro Kovalenko, substrekis, ke la Festivalo en RUDN okazis danke al la Esperanto-klubo.

Profesoro Kovalenko pasigis la tutan tagon en la Festivalo kaj ŝajnis plene ravita – samkiel liaj kolegoj el la fremdlingva katedro – pro la alta lingvistika kaj organiza nivelo. Rezulte ili peris al la direktoro de la Festivalo inviton de la rektoro de RUDN ĉiujare okazigi la eventon en la universitato.

Irina Gonĉarova

Ĉi tiu artikolo aperis en la marta kajero de La Ondo de Esperanto (2012).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2012, №3.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2012/02/209mlf/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

4 Responses to La 6a Internacia Lingva Festivalo en Moskvo

  1. Valdo Banajtis diras:

    Chu vi pensas, ke ekster Esperanto la mashino tradukas pli lerte? Kaj Esperanton ghi ne povas bone traduki pro la eterna kawzo – manko de gramatika priskribo adekvata al la strukturo de Esperanto. Chiuj lernolibroj imitas kaj trudas al Esperanto la tradician gramatikon, balaston, de kiu Ludoviko mem liberighis, ribelante kontraw senfrukta rutina instruado de lingvoj, sed la inerton de instruismo li ne sciis kaj ne provis venki.

  2. Дима Шевченко diras:

    Нет, меня смешит не слово “Ruslando”, а как минимум латинские буквы “RUDN”. Что они означают?
    Скорее всего РУДН не самый многонациональный, но это абсолютно не критично и не имеет значения в этом контексте.

  3. AlKo diras:

    Гм, а что тут может насмешить? РУДН – не российский университет? Или не самый многонациональный?

  4. Дима Шевченко diras:

    “Ruslanda altlernejo: Ruslanda Universitato de la Interpopola Amikeco (RUDN).” – Спасибо, посмеялсЁ!*
    Dankon, mi multe ridis!

Respondi