La hungara aktoro Gyula (ekde la esperantistiĝo: Julio) Baghy (1891–1967), siavice filo de aktoro kaj de sufloristino, jam juna verkis poemojn kaj novelojn hungarlingve; sed rekrutite en la hungara armeo por la unua mondmilito li malsaniĝas kaj la hospitalo kie li troviĝas estas konkerita de la rusoj. Komenciĝas sesjara militkaptiteco, travivita en diversaj kampoj kaj tendaroj, puŝite ĝis Siberio. Dum tiu tempo li komencas poeti en Esperanto (lernita en 1911) kaj instrui la lingvon al siaj diversnaciaj samsortanoj.
Post longa revenvojaĝo tra sudaj maroj fine li atingas Budapeŝton kaj komencas fervore agadi: verviganto de la E-Rondo Amika, gvidanto de kursoj, organizanto de literaturaj vesperoj, tuj en la redakta komitato de Literatura Mondo.
Post premiere manskribita kajereto Bukedo, en 1923 aperas la poemaro Preter la vivo, parte verkita ankoraŭ en Siberio kaj dum la reveno hejmen; enestas ankaŭ pecoj muzikitaj, plejparte de lia kunulo en militkaptitejo, Miĥaelo Sárosi. Poezian antaŭulon Baghy rekonas en Privat, kies temojn, kiel pri papilio kaj pri tombejo, li sporade tuŝas.
Ĉefaj temoj? Junula amo al knabinoj, tuthomara amo, hororo pri la milita besteco, virinoj solaj kaj malfeliĉaj. Multo biografia enestas: la seniluziiĝo pri la edzino, kiu ne atendis lin dum tiom da jaroj, la tenera patra amo al la filino. Baghy vidas ĉion tra persona lupeo: pronomo “mi” superabundas, la “ni” rivalas laŭ ofteco.
En tiu volumeto hodiaŭa kritikisto malkovrus pli ol unu mankon: konceptoj tro ripetitaj, iuj versoj preskaŭ nur kejlaj, pluraj rimoj preskaŭ ŝablonaj. Sed la melodio de la versoj, la tute simpla lingvo, la temaro perfekte kongrua kun la “internacia pacifism-esperantisma romantikismo” igos lin amata: Baghy fariĝas la unua poeto legata de sia popolo. Lia melankolia tristo, la tragike finiĝintaj amoj sorĉas la leganton:
Ne estas por mi ĝojo en la viv’,
nek flor’ printempa, nek sunbrila flamo…
Ĉe orfa tombo ĉe la montdekliv’
Mi preĝas plore pri l’ entomba amo.
Li ŝatas alpreni la rolon de vagabondo: mizera, senespera, vivanta nur
apud kaj per siaj versoj. Apud forno (ripetita temo) li priploras la
malfeliĉon de sia dispeliĝinta familio, kaj ankaŭ sopiro al morto estas
temo ripetita…
Tamen ne malofte montriĝas majstra traktado de aliteracioj kaj sonalternoj, helpata de la tipografia aranĝo:
Ond’
post ond’
en danca rond’,
zuma kaj brua,
ĉe fulmotondro skua
jen sible susure ĝemas,
jen muĝe murmure blasfemas
kaj ĵetas sin al rip’ de l’ baraktanta ŝip’
por peli ĝin per puna fort’, pacigi nin kun tera sort’
– en mort’…
Aperos poste aliaj poemaroj pli rafinitaj teknike, sed vere novajn inspirtemojn li ne trovos plu. Lia famo kreskas ĉefe pro la noveloj kaj la romanoj, kaj lia vivo iĝas malpli premata, sed pli intensa: li aktoras kaj reĝisoras en la UK-oj, iniciatas la tagon de la libro je la naskiĝtago de Zamenhof, gvidas Cseh-metodajn kursojn diverslande. Lia ĉeesto plurloka, lia bonkora vizaĝo de amema instruisto, lia homeco kaŭzas, ke multaj lernantoj aŭ konatoj lin nomas “Paĉjo” (ankaŭ mi, kiu tre agrable restis kun li dum la UK en Bolonjo, 1955).
Lian popularecon nutras la sinsekve aperantaj verkoj: romano Viktimoj (1925) kun sia daŭrigo Sur sanga tero (1933), poemaro Pilgrimo (1926), la satira romano Hura! (1930). Baghy poeto osciladas inter espero kaj pesimismo, kvankam la dua forte superas la unuan. Sian trian poemaron La vagabondo kantas (1931, 2a eld. kompletigita 1937) li mem nomas “simplaj versoj”; fakte li gurde ripetas siajn rimojn kaj temojn, helpate de lulanta melankolio:
Ludas la cigano:
violono ploras.
Pri l’ pasinta amo
koro rememoras…
En 1937 aperas romaneto La verda koro pri la vivo en Siberio, la Esperanto-kursanoj, embria amo inter la kursestro (identiĝo de Baghy mem) kaj loka junulino. Sukceso vasta, represoj multaj dum duona jarcento: verkon kun Esperanto kiel ĉeftemo la publiko avidas.
La mieldolĉe siropa amnovelo Printempo en la aŭtuno (1931) transdonas stafetbastonon al la plej granda produkto de la postmilita Baghy kaj eble de la esperanta poezio entute: la triakta lirika dramo Sonĝe sub pomarbo (1958) kvazaŭ plenumas deziron esprimitan en tiu novelo. Du gejunuloj, Adamo kaj Eva, sonĝas kaj filozofumas sub la Pomarbo, simbolo de la eterna Vivo; ĉirkaŭ ili orbitas mitologiaj kaj modernteknikaj figuroj, la “homunkuloj”, la Faŭno, la Nimfo kaj la saĝa Strigo, kiu ilin admonas tiel:
La Vivo ŝajnas monstra maro;
sur ĝi la Homo – ludoŝip’.
Ne gravas kvanto de la varo
nek la kvalito nek la tip’.
La ŝipo serĉas rodon; fate
ĉe bord’ perdiĝas ĉiam cel’;
do onfrapite sortpelate
ĝi velas plu kun dub’ esper’
kaj ek laŭtajde ondorajde
de ondosupro al ondvalo
ŝanĝinte ofte revojn trajte
sed nesciante pri l’ kialo.
Kialon senlimec’ ne havas
(la monstra maro ludas nur)
la ŝipon lulo, skuo trafas;
ĉe ĉiu ondo – aventur’.
La Homo, estro de la Ŝajno,
imagas sin ja suveren’,
nur pensas pri la ebla gajno,
disipas forton en la pen’
kaj ek plenvele novacele
nescie pri la ŝiporompo
li drivas fide kaj sinpele
ĝis glutas lin la – ondotombo.
La grandajn temojn de la vivo Baghy traktas alimaniere ol Auld, sed same intense: la sonĝo permesas al li alveni al pura, eksterfilozofia poezio. Kelkaj aliaj verkoj, poeziaj, novelaj kaj teatraj sekvos en la postaj jaroj, sed tion kion Baghy povis diri, li jam diris sonĝante sub pomarbo.
Carlo Minnaja
Ĉi tiu artikolo aperis en la februara kajero de La Ondo de Esperanto (2012).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2012, №2.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2012/02/trezoro208/
Dankon al Carlo, tre utila artikolo! Des pli interese, ke li persone konis nian famegan verkiston.
Interalie, Mikelo69 🙂 estas mia filo en Adelajdo, najbaro de Trevor Steele. Li restis indiferenta al poezio kaj Esperanto, kiun ni lernis nur 3 tagojn por akiri akademian poenton pri posedo de plia fremda lingvo. Esperanto estas lingvo malfremda, farumema, tamen ne artefarita nek internacia. Speco de intima instrumento muzika (kiel versis Grabovsku kajHohlov)
–
Kia(n) nostalgion vekanta rakonto! La versoj de Julio Baghy kaj de Hendrik Adamson, per kiuj mi infektighis antaw 50 jaroj. Chiam sonas en miaj oreloj “la korvoj krias” el Siberia romanco. “Che malnova samovaro” estis skandata de miaj pacientoj en metaglosoterapia kurso anataw 5 jaroj
Dankegon pro tiu tre interesa artikolo, kiu ebligas scii pli pri admirinda verkisto kaj poeto.