Volontuli en Mazaradelvalo, kie Esperanto estas bonvena!

Itala Esperanto-Kongreso
Itala Esperanto-Federacio kaj Centro por Esperanto kaj Interkulturo serĉas volontulon por la oficperiodo inter la 1a de februaro kaj la 15a de junio 2012, aŭ por partoj de tiu periodo, en la belega urbo Mazaradelvalo (itale Mazara del Vallo). La urbo situas en la varma Mediteraneo, sur la insulo Sicilujo, ĉe la maro!

La volontulado okazas kadre de la projekto igi la urbon la Mediteranea centro de Esperanto!

Kion la volontulo devas fari?

  • La ĉefa tasko de la volontulo estas instrui Esperanton en la lokaj lernejoj de lundo ĝis sabato,
  • labori en la oficejo de Centro por Esperanto kaj Interkulturo,
  • kolekti artikolojn de la lokaj gazetoj kaj puŝi ilian publikigon,
  • pretigi raportojn.

Kion ni certigas por la volontulo?

  • Repagon de la vojaĝkostoj,
    senpagan loĝadon,
    veturilon en la urbo (biciklon)
    poŝmonon (450 eŭroj) por ĉiu monato.

Kio bezonatas por la laboro?

  • Bonega kono de la lingvo Esperanto
    Kapablo instrui per rekta metodo (instru-metodo uzanta nur Esperanton)

Se vi interesiĝas pri la volontulado, aŭ konas iun kiu povas esti interesita, demandu nin tuj, sendante retmesaĝon al cei@esperanto.it.

Se vi volas kandidatiĝi sendu al ni vivresumon kaj motivadan leteron al la sama adreso!

Informoj pri la Itala Kongreso de Esperanto ĉe
http://kongreso.esperanto.it

Laŭ INFORMITALE 169
Oficiala inform-servo de Itala Esperanto-Federacio.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi