Omaĝo al Brassens

Yvart, Jacques. Brassens plu. – Donneville: Vinilkosmo, 2011.

Jacques Yvart. Brassens pluEn sia artikolo Duobla jubileo de Georges Brassens Jacques Yvart skribis, ke “Brassens certe estas la plej grava kanzonisto-poeto de la 20a jarcento” (LOdE, 2011, №10). Apenaŭ Brassens certe estas la pleja en la mondo (probable en Eŭropo jes) – ekzemple, Bob Dylan aŭ Leonard Cohen estas ne malpli certaj gravegaj poetoj-kanzonistoj, kvankam ĉiuj ili laboris/as en variaj malsimilaj stiloj. Sed nepre ili ĉiuj estas en la pleja supro, do ankaŭ Brassens.

La prezentata albumo nomiĝas Brassens plu – kio jam estas sufiĉe bona ĝia priskribo. Temas do pri la kantoj de Brassens plenume de Yvart, kaj tio ne estas la unua tiaspeca albumo. En 1998 Yvart jam aperigis diskon kun same simpla titolo Jacques Yvart kantas Georges Brassens. La nova albumo estas omaĝita al la 90-jariĝo de la naskiĝo kaj 30-jariĝo de la morto de Brassens, kiuj ambaŭ okazis en 2011.

Jacques YvartEl la malnova albumo en la novan eniris ĉiuj ses kantoj (La geamantoj sur la verda benk’, La pluvombrelo, Kanto por la kampul’, En akvo de la klara fonto, Povra Marteno kaj Tuj la kompanar’), kaj krome sep pliaj (La longa vico, La ĉevaleto, La lamanta reĝo, La marista amo, Oĉjo Leon’, Johano la Neavertinto kaj Milito).

Ne ĉiuj kantoj estas verkitaj de Brassens – en kelkaj li aŭtoris nur la muzikon, kaj al unu (Johano la Neavertinto) li havas formale neniun rilaton, ĉar ĝian tekston verkis Norge, kaj muzikon – Yvart mem. Sed la kanto laŭ sia spirito estas tute “Brassensa”, kaj do estas tute harmonie enplektita en la albumon.

La kanto Povra Marteno, kvankam ne nova en la repertuaro de Yvart, tutegale fortege frapas kaj pleje impresas. Ankaŭ en aliaj kantoj ne ĉiam temas pri plena feliĉo aŭ kontento pri la vivo, sed la muziko ĉie estas leĝere optimisma aŭ almenaŭ neŭtrala. Povra Marteno estas tute alia – kanto pri pezega sorto de kamparano (“Por perlabori sian vivon / de frumateno ĝis vesper’ / iris li por ŝpati la teron / en ĉiu lok’, ĉiu veter’”) postlasas preskaŭ animan doloron en ĉiu aŭskultanto, nelaste pro taŭga muzika aranĝo. Sendube tia kanto devis esti en la albumo por variigi la ĝeneralan humoron.

Aparte menciendas ankaŭ la kanto Milito, la lasta surdiske. Ni aŭdas konfesojn de soldatoj, kiuj rakontas pri sia armea ekzisto, kaj evidentiĝas, ke ili estas tute ordinaraj homoj, kiuj ne volas morti:

Ŝatas ni la militparadojn,
ili stimulas korbatadojn.
Sed tuj malsamas la rakont’,
kiam proksimas ni de front’.

La teksto estas kantata nur akompane de tamburaj sonoj kaj la refrenon kantas vira koruso, kiu pli forte emfazas akrecon de la teksto.

La omaĝo al Brassens fariĝis tre belaspekta kaj belsona. Sendube, temas pri unu el plej grandaj ĝeneralaj atingoj de Vinilkosmo – la diskeldonejo, kiu dum multaj jaroj faras kolosan laboron por la Esperanto-muziko.

Grigorij Arosev

Ĉi tiu recenzo aperis en la februara kajero de La Ondo de Esperanto (2012).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2012, №2.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2012/02/208recenzo1/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Kulturo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

2 Responses to Omaĝo al Brassens

  1. AlKo diras:

    Flo Martorell sendis retproŝte jenan komenton al la supra recenzo:

    «Jes ja bonega recenzo… Nur eta komento – la kanzonon “Johano la neavertinto” fakte kantis Brassens en spektaklo, laŭ la muziko de Jacques Yvart. Brassens planis eldoni ĝ en albumo antaŭ sia morto kaj pro la morto ĝi neniam eldoniĝis. Tial Yvart aldonis ĝin al ĉi tiu disko».

  2. Vinilkosmo diras:

    “Brassens plu” nova albumo de Jacques Yvart
    La KD-albumo disponeblas en la diskoservo de Vinilkosmo : ĉe http://www.vinilkosmo.com/?disc=vkkd105&lng=e

    kaj en la elŝutejo laŭ mp3 kaj ogg, ĉi tie : http://www.vinilkosmo-mp3.com/brassens-c-76_92_171.html?language=eo

    Kaj laŭ senperda formato flac ĉe http://cd1d.com/fr/album/brassens-plu

Respondi